AIS sesiis en Varsovio

Varsovio - WSZ-SWLa 3an de septembro, je la nacia festotago de San-Marino, la 33a Sanmarineca Universitata Sesio estis malfermita de la rektoro de Warszawska Szkoła Zarządzania – Szkoła Wyższa (WSZ-SW; Varsovia Lernejo de Direktorado – Altlernejo), prof. dr. hab. Andrzej Zawiślak, kaj la prezidanto de AIS San-Marino, OProf. Hans Michael Maitzen. La gastiganta instituto esprimis sian intencon apliki la internacian lingvon Esperanto por kontaktoj al siaj alilandaj partneraj institucioj kaj alstrebi stud-kursaron kun kursoj en Esperanto. La SUSejo, pretere, antaŭ la Dua Mondmilito estis sidejo de la Ligo de Nacioj en Varsovio.

Salutojn okaze de la inaŭguro transdonis reprezentantoj de UEA, ILEI kaj Silezia Esperanto-Asocio. Por la gastoj nesciantaj Esperanton okazis interpretado en la polan. Du pollandaj esperantistaj sciencistoj prelegis por la ekstera publiko pri aspektoj de la interlingva komunikado kaj la mondaj lingvaj problemoj: prof. dr. hab. Ilona Koutny prelegis en la internacia lingvo Esperanto kaj projekcie montris tekstojn en la pola; prof. dr. hab. Walter Żelazny prelegis en ambaŭ lingvoj.

En la inaŭguro de la Varsovia AIS-sesio

La scienca programo de la sesio konsistis el kursoj pri interlingvistiko, scienca etiko kaj galaksia astronomio, ĉiuj je post-abiturienta nivelo por ebligi la partoprenon de alifakanoj. En liberaj prelegoj kelkaj AIS-anoj raportis pri sia scienca laboro aŭ pri aktualaj sciencaj temoj. Dr. Werner Fuß prelegis pri la demando, kial vivuloj enhavas certajn molekulojn nur en unu el du simetriaj formoj, kaj kalkulis la probablojn de diversaj eblaj klarigoj.

Paralele al tiu scienca programo la AIS-senato intertraktis kun la estraro de WSZ-SW pri kunlaboro kaj ellaboris intencdeklaron, kiu estu bazo ne nur de la planado, sed ankaŭ de eblaj subvencipetoj pri komunaj projektoj. La deklaron subskribis reprezentantoj de la du partneroj kaj krome oficialuloj de la asocio TNOiK (Scienca Societo pri Organizado kaj Direktado), kiu kunordigos la kunlaboron. Unua paŝo estu instigi alilandajn partnerojn de WSZ-SW al la lernado de Esperanto por uzi tiun lingvon en faka kaj organiza kunlaboro.

Kadre de la sesio okazis studfina ekzameno sur magistra nivelo. Małgorzata Komarnicka, kiu ankaŭ elstare engaĝiĝis en la organizado de SUS 33, defendis sian disertaĵon, kiu komparas diversajn aspektojn de la traktado de la nocio “feliĉo” en psikologio, filozofio kaj arto. Rekone de ŝia laboro AIS alvokis ŝin kiel adjunkton sciencan (ASci) al sia Scienca Sektoro. AIS alvokis dum SUS 33 ankaŭ du novajn profesorojn kaj unu plenrajtan docenton.

SUS 33 estis ne granda, jam pro la mallonga prepartempo. Oficiale aliĝis 15 AIS-anoj, el kiuj unu ne povis alveni pro vizaj problemoj, kvankam  sendis profesie verkitan invitleteron. Krom tiuj AIS-anoj ĉeestis proksimume la sama nombro da lokanoj (anoj de WSZ-SW kaj aliaj interesuloj, precipe esperantistoj), de kiuj AIS ne postulis oficialan aliĝon.

WSZ-SW estis ĝis nun la teĥnike plej bone ekipita SUS-ejo. Eĉ kiam la AIS-prezidanto OProf. Maitzen, kiu kiel astronomo preferas fingran kontakton al siaj prezentaĵoj, petis pri tablokamerao por la projekciilo, tio ne estis problemo. Krome konvenis la eblo manĝi en la altlernejo kaj tiel ŝpari tempon dum la tagmeza paŭzo.

AIS konsideras SUS 33 sia modesta kontribuo al la 125-jariĝo de Esperanto, ĉar ĝi okazis en la urbo, kie aperis ties Unua Libro. En vespera programo lokaj esperantistoj montris al la SUS-anoj la varsovian Zamenhof-straton kaj la lokon de la domo de Zamenhof. Varsoviaj esperantistoj ankaŭ afable kontribuis per interpretado dum la sesio.

Ankoraŭ ne okazis decido pri loko kaj tempo de la sekva AIS-sesio. AIS certe konsideros reveni al Varsovio kaj WSZ-SW..

Reinhard Fössmeier
senata sekretario de AIS

Ĉi tiu artikolo aperis en la oktobra kajero de La Ondo de Esperanto (2012).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2012, №10.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2012/09/216ais/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

1 respondo al AIS sesiis en Varsovio1

  1. Väčesláv diras:

    Ĉu do la onidiroj pri la morto de AIS estis troigitaj?..

Respondi