La Balta Ondo: Statistiko por unu jaro

Ekzakte antaŭ unu jaro, la 12an de aŭgusto 2011 en la novaĵretejo La Balta Ondo ekfunkciis la vizit-kalkulilo Counterize, kaj do hodiaŭ estas oportuna momento por resumi la unujaran statistikon.

Nia retejo, post testa periodo aŭtuna, estis lanĉita la 15an de decembro 2010, ĝuste je la Zamenhofa tago. Je la nuna momento en ĝi estas 333 artikoloj kaj dek konstantaj paĝoj (Fotokonkurso, Kiosko k. a.). La artikoloj estas distribuitaj laŭ 14 kategorioj, kaj ili estas markitaj per 729 etikedoj.

Robotoj kaj la administranto, kiu ĉiutage venas al la paĝo pro administraj bezonoj, estas ekster la statistiko. Malgraŭ la filtrilo de Counterize kaj malgraŭ la kontraŭspamaj kromprogramoj Bad Behavior kaj Akismet, ĉiutage la administranto mane forigas dekojn (iam eĉ centojn) da vizitoj registrataj de Counterize, kaj rezulte ni havas sufiĉe fidindajn informojn pri la reala vizitado de la retejo.

Dum la pasintaj 366 tagoj tagoj en nia retejo okazis 63 mil 772 paĝovizitoj (hits) – averaĝe 174 vizitoj ĉiutage.

Ne kalkulante la vizitojn de la ĉefpaĝo (entute, 12 mil 630 vizitoj) kaj la vizitojn per kategorioj kaj etikedoj, ni konstatas, ke dum la jaro 46 mil 204 fojojn konkretaj artikoloj (afiŝoj, laŭ la termino de WordPress) estis vizititaj.

La plej legata dum pluraj monatoj estis la redakcia artikolo pri la incendio ĉe Vinilkosmo, publikigita la 19an de septembro. Ĝi estis la unua artikolo legita pli ol mil-foje. Sed la unua artikolo Teorio de disvastiĝo de novaĵoj, aplikata al Esperanto de Dennis Keefe, publikigita la 28an de marto 2012, dum du monatoj superis ĝin, kaj en la suba tabelo oni povas vidi, ke jam pli ol du mil fojojn ĝi estis legita. Ĝi estas ankaŭ la plej komentita – 62-foje.

Sekvas la listo de la dudek plej popularaj tekstoj. Interkrampe estas la loko en la dudeko je la 1a de aprilo 2012.

1 (6). Dennis Keefe. Teorio de disvastiĝo de novaĵoj, aplikata al Esperanto (1) 2217

2 (1). [Aleksander Korĵenkov]. Katastrofo ĉe Vinilkosmo 1027

3 (2). Grigorij Arosev. Kio estas la reala trezoro de REU? 854

4 (-) Komitatano Z. Hundoj bojas, karavano vojas 756

5 (5). Giorgio Silfer. La Esperanta Civito progresas al nova etapo 755

6 (4). Trevor Steele. Ĉu malesperi? 753

7 (3). Aleksander Korĵenkov. Kiom da esperantistoj en Ruslando? 734

8 (12). Zbigniew Galor. Kvar vizioj: Kiel vivi en la ruiniĝanta Esperantio? 585

9 (-) Vinko Markovo. Kamarado prezidanto respondas: Intervjuo 577

10 (14).Aleksander Korĵenkov. Guglo: “Mi nur nun ĵus, kaj lernis mia granda surprizo” 555

11 (7). José Antonio Vergara. Esperanto estas multe pli valora ol speco de malangla aŭ identecofonto de supozata “popolo” 537

12 (9). Katalin Kováts. La unua kursaro sur la Esperanto-Insulo 532

13 (-). Dennis Keefe. Teorio de disvastiĝo de novaĵoj, aplikata al Esperanto (2) 526

14 (8). Halina Gorecka, Aleksander Korĵenkov. Iom pri La Ondo de Esperanto 523

15 (10) Aleksander Korĵenkov. Nia libroproduktado en la 2011a jaro 450

16 (16). Dennis Keefe: Mi fieras esti esperantisto: Intervjuo 440

17 (-). Mini/BMW gratulas Esperanton 398

18 (13). Komitatano Z. Lingvaj dorsosakuloj 383

19 (-). Dennis Keefe. La leciono de Vakero Marlboro kaj Esperanto 383

20 (-). Komitatano Z. Survoje al la Fettes-erao 373

La listo de la plej popularaj artikoloj klare evidentigas, ke precipe ŝatataj estas la artikoloj pri la problemoj de la Esperanto-Komunumo, kaj ke inter la dudek plej legataj artikoloj estas nur unu artikolo pri esperantista renkontiĝo (Esperanto-Insulo)

La plej legataj aŭtoroj estas la redaktoro de La Ondo de Esperanto Aleksander Korĵenkov (5 artikoloj, el kiuj unu kunverkita kun Halina Gorecka), la Esperantisto de la Jaro 2011 Dennis Keefe (4 artikoloj), kaj la enigma Komitatano Z (3 artikoloj).

Laŭ la statistiko ni havas legantojn en 119 landoj, sed reale temas pri 116 landoj, ĉar la vizitoj el Honkongo kaj Tajvano estas statistikendaj kiel vizitoj el Ĉinio, kaj en la listo estas ankaŭ Eŭropa Unio, kaj 1413 vizitoj estis faritaj el neidentigita lando.

Ruslando plu restas la lando kun plej multaj legantoj de La Balta Ondo. En la listo de la dek landoj kun plej multaj legantoj de La Balta Ondo plu restas ses landoj Eŭropaj, du Amerikaj (Usono kaj Brazilo), unu Azia (Ĉinio), kaj unu Eŭropa-Azia (Ruslando).

1 (1). Ruslando 10510
2 (2). Usono 7759
3 (5). Francio 4933
4 (3). Germanio 4892
5 (4). Hispanio 4748
6 (6). Brazilo 2803
7 (9). Ĉinio 2504
8 (7). Pollando 2380
9 (8). Svedio 1574
10 (-). Svislando 1239

La sekvan statistikon ni faros je la novjara nokto.

Aleksander Korĵenkov

Ĉe represo bonvolu indiki la fonton:
La Balta Ondo: https://sezonoj.ru/2012/08/statistiko-3/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi