Esperanto konstruas pontojn al pli justa kaj paca mondo

Tradicie, en la fermkunsido de la Universala Kongreso oni prezentas la tekston de la kongresa rezolucio, kiu estas oficiala deklaro de la kongreso al ekstera publiko. Ĉi-jare la komisiono pri la kongresa rezolucio (Mark Fettes, Amri Wandel kaj Mireille Grosjean) pretigis la tekston pli frue, por ke oni povu ĝustatempe traduki ĝin nacilingven. Jam estas tradukoj angla kaj germana. La vendredan matenon la Komitato de UEA aprobis la tekston, kiu estas ĉi-sube.

Kongresa rezolucio

125-jara, Esperanto konstruas pontojn al pli justa kaj paca mondo

Kunvenante en Hanojo, Vjetnamio, de la 28a de julio ĝis la 4a de aŭgusto, 2012, pli ol 800 partoprenantoj en la 97a Universala Kongreso de Esperanto rekonfirmas la gravecon de lingvo konstruita sur la idealoj de paco, amikeco, kaj reciproka respekto.

Por homoj el ĉiuj landoj kaj vivofonoj, Esperanto proponas praktikan kaj potencan rimedon por rekta kontakto, reciproka interkonatiĝo kaj profunda amikiĝo.

Por mondo kie ankoraŭ abundas konfliktoj kaj maljustaĵoj, Esperanto proponas kulturon de paco, kiun kunkonstruas en egaleca etoso homoj el ĉiuj kontinentoj.

Por internacia komunumo kiu klopodas realigi la Jarmilajn Evoluigajn Celojn de Unuiĝintaj Nacioj, Esperanto proponas kompletigan evoluvojon al tutmonda partnereco, en kiu kunlaboras ne nur ŝtatoj kun ŝtatoj, sed homoj kun homoj.

125 jarojn post sia apero, Esperanto estas ĉiam pli vaste uzata kiel ponto al amikeco, paco, kaj disvolviĝo – evoluo akcelata per la disvastiĝo de alia tutmonda komunikilo, Interreto. Tion oni vidas interalie per la ĉi-jara aldono de Esperanto kiel 64a lingvo en la ret-tradukilo de Google.

Ni invitas homojn el ĉiuj landoj utiligi kaj kunkonstrui tiun ponton, cele al pli justa kaj paca mondo, kie disfloras ĉiuj lingvoj kaj kulturoj.

Ĉe represo bonvolu indiki la fonton
La Balta Ondo: https://sezonoj.ru/2012/08/rezolucio

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi