Hodiaŭ, la 14an de aŭgusto 2012, forpasis Sergej Petroviĉ Kapica (naskiĝis en 1928) – elstara sciencisto kaj populariganto de la sciencoj. Li apartenas al dinastio de rusaj sciencistoj: lia patro estis Pjotr Kapica, Nobel-premiito (1978), avo – Aleksej Krylov, matematikisto kaj ŝipkonstruisto. Pluraj liaj parencoj same estis famaj sciencistoj. Sergej Kapica estas premiito kaj laŭreato de pluraj ordenoj, premioj, honora membro de multaj sciencaj socioj kaj kluboj.
Same kiel lia patro, Sergej Kapica ĉefe dediĉis sian vivon al fiziko. Li esploris aerodinamikon, elektrodinamikon, fizikon de elementaj partikloj. Krome li multe laboris pri problemoj de la moderna informsocio, globaliĝo kaj demografio. Li kreis “modelon de hiperbola kresko de la monda loĝantaro”.
Malkiel pluraj kolegoj, Kapica estis tre konata, ĉar longan tempon li gvidis la televidan programon Evidenta-nekredebla (Очевидное-невероятное), kiu estis forta popularigilo de la sciencoj – ne nur pri la fiziko, sed ankaŭ pri filozofio, kulturaj kaj psikologiaj problemoj, pri plej novaj inventoj. La programo ĉiam estis populara.
Televido estas fortega rimedo de la homa interagado, kaj nun ĝin regas tiuj, kiuj tute senrespondece traktas sian rolon en la socio. Ne komputilo povas neniigi homon, sed interreto. La elstara rusa psikologo Aleksej Leontjev diris en 1965: “Tro da informoj kondukas al malriĉiĝo de la animo”. Ĉi tiuj vortoj devas esti afiŝitaj en ĉiu retejo.
(Sergej Kapica en la magazino Esquire).
Grigorij Arosev
Ĉe represo bonvolu indiki la fonton:
La Balta Ondo: https://sezonoj.ru/2012/08/kapica/