La Belartaj Konkursoj de UEA en 2012

La 2an de aŭgusto en Hanojo, kadre de la speciala kunveno en la 97a Universala Kongreso de Esperanto, estis anoncitaj la rezultoj de la Belartaj Konkursoj de UEA en 2012.

POEZIO

1a premio: Aleksandro Mitin (Rusio) pro Inspiro;
2a premio: ne aljuĝita;
3a premio: Timothy Brian Carr (Britio) pro La arto de la Poezio kaj Luiza Carol (Israelo) pro Kandanco;
Honora mencio: Aleksandro Mitin (Rusio) pro Rivero Honto kaj Jesper Jacobsen (Francio) pro Homsaĝo.
Partoprenis 43 verkoj de 22 aŭtoroj el 14 landoj.

PROZO

1a premio: Sten Johansson (Svedio) pro Tri legendoj;
2a premio: Ewa Grochowska (Francio) pro Sabla reĝlando;
3a premio: Sten Johansson (Svedio) pro Vasta domo;
Honora mencio: Lena Karpunina (Rusio) pro La amnestipeto kaj Jesper Jacobsen (Francio) pro Subtenu min.
Partoprenis 21 verkoj de 15 aŭtoroj el 11 landoj.

ESEO

Premio “Luigi Minnaja”: Sten Johansson (Svedio) pro Ivan Ŝirjaev – la evoluo de verkisto kaj Luiza Carol (Israelo) pro La puzlo pri la elefanto;
2a premio: ne aljuĝita;
3a premio: Aleksandro Melnikov (Rusio) pro Leksikaj novismoj kaj neologismoj: anatemi aŭ odi?;
Honora mencio: Sten Johansson (Svedio) pro Ĉu fundamenta evoluo aŭ neologisma glosolalio? kaj Brandon Sowers (Usono) pro Perspektivoj pri esperanta kinarto.
Partoprenis 12 verkoj de 8 aŭtoroj el 7 landoj.

TEATRAĴOJ

1a premio: Carmel Mallia (Malto) pro Najbaroj;
Honora mencio: Adrienne Pásztor (Hungario) pro Ombro en lumo kaj José Eduardo Rosa Crispim (Portugalio) pro Fetorafero.
Partoprenis 4 verkoj de 4 aŭtoroj el 4 landoj.

INFANLIBRO

Premio “Infanlibro de la Jaro”: eldonejo PRO100 (Pollando) pro Kato Koloro de Moises Gutierrez Raimundez, tradukita de Przemysław Wierzbowski.
Partoprenis 6 verkoj de 6 eldonejoj el 6 landoj

PREMIO “NOVA TALENTO”

Jesper Jacobsen (Francio).

Laŭ Gazetaraj Komunikoj de UEA, 2012, N-ro 464.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Senkategoria kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi