Transiri tiun damnindan verdan abismon!

Dennis KeefeLa kvara artikolo de Dennis Keefe

Dum pli ol kvindek jaroj sociologoj kaj psikologoj starigadis la Teorion de la Disvastiĝo de Novaĵoj. Tiu teorio provas priskribi kaj klarigi, kiel novaj varoj, metodoj kaj ideoj estas nur iomete post iomete akceptataj de homoj.

En mia unua artikolo pri la ĉi tiu teorio (LOdE, 2012, №4), mi prezentis la ĉefajn ideojn de Everett Rogers, la plej sperta fakulo pri tiu teorio. Rogers asertas, ke estas kvin subgrupoj da homoj kiuj reagas malsimile al novaj ideoj: Grupo I (novigantoj), Grupo II (fruaj akceptantoj), Grupo III (frua plimulto), Grupo IV (malfrua plimulto)) kaj Grupo V (postrestantoj).

La akceptado de novaj ideoj trapasas tiujn kvin grupojn laŭorde, unu post la alia. Alivorte, homoj de Grupo II ne akceptas novan ideon se ili antaŭe ne vidas homojn de Grupo I utiligantajn la ideojn. Do, en la 1990aj jaroj estis homoj kiuj volonte ekuzis poŝtelefonojn (Grupo I), kaj estis homoj (Grupo II) kiuj aĉetis poŝtelefonon nur post kiam ili vidis sufiĉe da aliaj homoj utiligantaj tiajn telefonojn. Kaj la lasta Grupo V akceptos iun novan ideon, nur se ili estas devigataj akcepti ĝin. Oni povas diri, ke anoj de la Grupo V aĉetos veturilon aŭ komencos veturi per buso nur post la malapero aŭ malpermeso de la lasta ĉevalo sur la strato!

En mia dua artikolo (LOdE, 2012, №5), mi listigis kelkajn trajtojn de novaĵoj (varoj, ideoj, metodoj) kiuj helpas al tiuj aĵoj plivastiĝi pli rapide. Ekzemple, se la varo estas perceptata kiel pli simpla, ĝi disvastiĝas pli rapide. Se la varo videblas facile, ĝi pli rapide disvastiĝas, kaj tiel plu. Do poŝtelefono mem pli rapide disvastiĝos ol iu servo ene de la poŝtelefono, kiu ne videblas.

Estas probable, ke la Teorio de Rogers multflanke aplikeblas al Esperanto. Ĝi povas aplikiĝi al la ĝenerala, lingva nivelo, tio estas, ĉu la lingvo Esperanto akiras pli kaj pli da parolantoj aŭ ne. La teorio ankaŭ povas utiliĝi ĉe parta analizo. Ekzemple, en junio okazis granda KER-ekzameno en la komunumo Esperanto. La unuaj ekzamenitoj probable kundividas psikologiajn trajtojn de la Grupo I. Sen rigardi la statistikojn, mi aŭdacus diri, ke komence estis ege malmulte da homoj kiuj volis ekzameniĝi, poste estis pli kaj pli. Homoj de Grupo II, nur “vidinte” aliajn homojn ekzameniĝi, ekvolis fari simile.

Sed la Teorio de la Disvastiĝo havas problemojn. Spite al la multnombraj sciencaj studoj kaj eble 1000 doktoraj disertacioj pri la temo, Rogers avertas nin pri la baza problemo de tiaj esploroj: preskaŭ ĉiuj esploris nur jamajn sukcesojn. Sciencistoj plejparte trarigardis novajn varojn kaj ideojn nur post la fina, sukcesa disvolviĝo, do nur post la tuta procezo I, II, III, IV kaj V. Sed por ĉiu nova varo, kiom da ili plene sukcesas? Laŭ Phillip Kotler, aŭtoro de multaj libroj pri merkatiko, ĝis 95% de novaj varoj malsukcesas post lanĉo sur la merkato. Tiuj novaĵoj trapasas nur fazojn I kaj, eventuale, II.

Ĉu Esperanto estas sukcesa ideo kiu trapasis almenaŭ fazojn I, II kaj III, do 2.5%, 13.5% kaj 34%, aŭ entute 50% el la koncerna loĝantaro? Aŭ ĉu Esperanto estas ankoraŭ en la fru-disvolviĝa fazo nomata Grupo I? Eventuale, en Grupo II? Kaj eble nia lingvo ĉiam tie restos kaj mortos? Ĉar probable neniu sciencisto kaj esploristo konsiderus Esperanton kiel sukcesintan ideon, mankas al ni esplorado kaj informado, kiu prilumas la vojon por disvolviĝo el la fazo Grupo II en tiun de Grupo III kaj poste. Ja la grandaj nombroj de uzantoj troviĝas nur post Grupo II. Grupoj I kaj II estas pioniroj, esploremaj homoj, aventuremaj kaj mense malfermataj homoj kiuj facile akceptas novajn ideojn, kaj tiuj de Grupoj III, IV kaj V, 84% el nia loĝantaro, estas homoj kiuj akceptas ideojn nur kiam tiu ideo plene montras, ke ĝi estas praktika, tuj utiligebla, profitdona, kaj ĉiel kontentiga.

Pri tiu manka parto de la Teorio de Rogers donas kelkajn ideojn Geoffrey Moore. Moore laboris dum jaroj kun firmaoj en la fama Silikona Valo en Kalifornio. Tie li observadis la lanĉon kaj falon de multaj altteknologiaj produktoj. Moore starigis al si la demandon: kial kelkaj varoj, la minoritato, sukcesis, kaj kial aliaj varoj, la majoritato plene malsukcesis, malaperinte por ĉiam eĉ se tiuj varoj estis plenplenaj je avantaĝoj?

Kun sperto de konsilisto de altteknologiaj kompanioj de Kalifornio, Moore verkis du sukcesajn librojn Crossing the Chasm (Transirante la abismon), kaj Inside the Tornado (En la koro de tornado). Estas en tiuj du verkoj klarigoj: kial multe da novaj produktoj povas lanĉiĝi sukcese en la fazoj Grupo I kaj Grupo II, sed ne transiras en la fazojn, kie troviĝas ne nur la plejparto de eventualaj klientoj, sed la klientoj kiuj havas la monon por ekaĉeti kaj la buĝeton por daŭre utiligi la novajn ideojn.

La nocio “Transirante la abismon” estas la kerno de la samtitola libro. La ideo esence estas, ke post sukcesa lanĉo en la merkato de nova varo, speciale teknologia varo, homoj de Grupo I kaj Grupo II ofte entuziasme akceptas la varon, sed la homoj de Grupo III plejparte rifuzas ĝin. Tio kreas rapide kreskantajn vendojn en la unua kaj dua fazoj (danke al Grupoj I kaj II), kaj malkreskantajn vendojn tuj poste. Fakte, la varo malaperas baldaŭ poste pro nevendado: Grupoj I kaj II jam aĉetis, sed Grupo III rifuzas aĉeti. Jen la profunda abismo, la barilo kaj la morto de tiu produkto. Do, anstataŭ havi novaĵon kiu sukcese trapasas la kvin fazojn, ni havas novaĵon kiu frue mortas ĉe la fino de fazo 2.

Kvankam la ideoj de Geoffrey Moore plejparte rilatas novajn altteknologiajn varojn de la Silikona Valo, la situacio en Esperantujo estas simila: entuziasmaj kaj aventuremaj homoj fiere alproprigas la novan lingvon, dum la plejparto de la homoj rifuzas ĝin, ĉar ili ne vidas, kiel tiu lingvo povas servi ilin nun. Estas profunda abismo inter idealistoj kaj praktikaj homoj.

Moore asertas, ke por transsalti la abismon, oni devas scii, ke la homoj de la Grupo III fundamente malsimilas tiujn de la Grupoj I kaj II. Ano de la Grupo III ne pensas pri morgaŭ, li pensas pri nun. Li ne pensas pri idealoj; li pensas pri realeco. Li ne pensas pri semoj; li volas vidi plukopretajn frukto-arbojn. Ne sufiĉas al li diri, ke via ideo estas bona se… Vi devas diri, ke via ideo nun donos al li profiton, nun kapablas malplialtigi liajn kostojn, kaj nun havas konkretajn, videblajn, palpeblajn, jam montritajn avantaĝojn. La Grupo III volas vidi pruvojn, ke tiu nova ideo jam vere funkcias, kaj jam funkcias bone, kaj jam funkcias senriske – finance, socie kaj psikologie.

Tio verŝajne validas ankaŭ por Esperanto. Ja estas homoj, kiuj entuziasme lernas la lingvon, eĉ se tio ne donas tujan profiton, sed la plejparto de nia mondo volas vidi avantaĝojn nun, se ili investas tempon kaj monon por fari ion novan. Tiuj homoj, kiuj staras ĉe la alia flanko de la granda barilo, estas praktikaj homoj, sed esperantistoj estas plejparte idealistoj. Alivorte, esperantistoj troviĝas cis-montare; Grupo III loĝas transmontare. Tiu montaro, tiu barilo, tiu abismo estas impone granda.

Idealistoj povas komenci movadon por antaŭenigi Esperanton, sed ege malfacile la movado disvastiĝos sen la ekpartopreno de la granda plimulto de la socio: la homoj de Grupo III, antaŭ ĉio, kaj poste, tiuj de Grupoj IV kaj V. Esperantistoj, la idealistoj, staras antaŭ socia, psikologia, komerca barilo. Kiel transsalti tiun barilon?

Por transiri la barilon inter Grupo II kaj Grupo III, la unua rekomendo de Moore estas eviti celi ĉiujn de tiu Grupo III. Celante ĉiujn, laŭ Moore, oni atingos neniun. Tiu baza rekomendo de Moore obeas la fundamentan principaron de merkatiko. Oni devas, anstataŭe, celumi tre tre limigitajn celgrupojn en Grupo III. La ŝlosilo estas trovi subgrupojn en Grupo III kiuj povas profiti de Esperanto nun, ne morgaŭ. Tiuj subgrupoj devas vidi kaj kompreni ĝuste, kiel Esperanto povas doni konkretajn avantaĝojn al ili nun.

Estus interese provi nomi tiajn subsegmentojn de Grupo III. Ĉiu interesgrupo (ŝakludistoj, vegetaranoj, ŝatantoj de Mikaelo Jackson), ĉiu asocio (Green Peace, bestoprotektantoj, kato-ŝatantoj), ĉiu urbo, ĉiu urbeto, ĉiu kvartalo (enmigrinta kvartalo), ĉiu klubo, ĉiu lernejo, ĉiu aĝotavolo (inter 3 kaj 4 jaroj, inter 80 kaj 85 jaroj), ĉiu religia subgrupo (Oomoto kaj 100 usonaj eklezioj), ĉiu socia klaso (senhavuloj, la nekredeble riĉaj kiel Georgo Soros), ĉiu neesperanta lingvokomunumo (Parolantoj de la keĉua, maoria kaj de la cigana lingvoj), ĉiu fizikostatulo (blinda, muta, mensohandikapita, nelegkapabla, malrapidlernkapabla), ĉiu etna grupo (Navaja, Zunia, Seminola, indianoj de Usono), ĉiu firmao (IBM, Google, Apple, Ben kaj Jerry’s) kaj ĉiu internacia portempa projekto (dekmiloj da tiuj projektoj kiuj kunlaboras nun). Estas probable dekmiloj, centmiloj da (sub)grupoj. Kaj estas eĉ pli da subgrupoj kiam oni prikonsideras, ke sukcesa subsegmentado povas utiligi samtempe plurajn el la supraj trajtoj. Ekzemple, la subgrupo de homoj kiuj aĝas pli ol 65 jarojn, kaj kiuj nun loĝas en kamparo en lando kie la angla lingvo estas malŝatata.

Kompreneble, la listigo de la subsegmentoj tute ne sufiĉos por starigi sukcesan strategion. Inter tiuj subgrupoj oni devas trovi ĝuste tiujn, kiuj povas jam nun sukcese utiligi Esperanton. Se estas la kategorio urbetoj, Herzberg la Esperanto-Urbo. Se estas religio, ekzemple, la bahaanoj. Se estas interesgrupoj, la vegetaranoj. Se estas lernejoj, la multaj lernejoj en Ĉinujo kiuj nun prikonsideras la utiligon de Esperanto por la kvinjaruloj.

Moore probable konsentas kun tia pensmaniero por transiri la barilon, por sukcesigi bonan ideon, kiu sen bona flegado, mortos en la fazo de Grupo I aŭ II. Sed Moore ankaŭ substrekos, ke estas nepre, ke oni proponu kompletan, ne partan, solvon al ĉiu individua celgrupo. La entuziasmuloj de la Grupoj I kaj II facile akceptas, ke la nova ideo ankoraŭ ne estas perfektigita. Tiaj homoj volonte aĉetis la unuajn telefonojn de antaŭ unu jarcento, akiris la unuajn aŭtomobilojn kvankam ili paneadis tre ofte. Tamen la praktikaj homoj de la Grupo III neniam alproprigos novan ideon, se antaŭ ili ne staras kompleta solvo. Kion tio signifas por Esperanto?

Por pli bone kompreni, kio estas kompleta solvo rilate la lingvon Esperanto, imagu jenan situacion: Morgaŭ matene UEA ricevas telefonaĵon de la direktoro pri trejnado de la firmao IBM. IBM klarigas al Osmo Buller, ke ili volas fari eksperimenton por vidi, ĉu Esperanto povas esti utiligata en kelkaj internaciaj kunlaboraj projektoj de IBM. Sinjoro Buller afable dankas al IBM pro la demando, kaj sendas al ili liston de ĉiuj Esperanto-kursoj en la tuta mondo por la venontaj 12 monatoj. La listo havos pli ol 200 kursojn, sed neniu el ili konvenos al IBM.

Kara leganto, legu plu.

IBM, kiu volas sendi 30 homojn el 20 landoj (Usono, Ĉinujo, Egiptio kaj similajn) por intensa kurso de 8 horoj ĉiutage dum 6 semajnoj poste trovas, ke la listo de Osmo ne havas eĉ unu kurson en la tuta mondo kiu almenaŭ etete similas al la bezonoj de IBM. Por fari tian kurson, IBM devas sendi siajn homojn al la Esperanto-urbo Herzberg dum sep tagoj en februaro, poste al semajnfina kurseto ie en Hungario en marto, poste al speciala semajno en Grésillon en aprilo. Poste IBM sendos la lernantojn al Usono por 8-taga kurso ĉe universitato eble en San-Francisko, eble en Teksaso, ktp, ktp. Kaj en tiu kursaro ne troviĝas eĉ unu leciono pri komerco aŭ pri komputiloj aŭ pri organizado, tio estas, estas nenio pri la veraj bezonoj de IBM. IBM volas ne nur lerni Esperanton, ili volas ankaŭ utiligi ĝin por solvi komputilajn, komercajn kaj organizajn problemojn. Per ĉi tiu ekzemplo, oni povas klare vidi, ke la nuntempaj kursaj proponoj por la praktikaj homoj de Grupo III, kiuj volas kompletajn solvojn – ne idealistajn proponojn – tute ne taŭgas.

Ni povas konkludi, utiligante la Teorion de Moore kiel bazon, ke se esperantistoj volas eniri en la fazon III, priskribitan de Moore kaj Rogers, ili devas eble pensi multe pli malgrandskale kaj limigi siajn klopodojn al tre limigitaj kaj konkretaj celgrupoj, kiuj povas utiligi Esperanton nun. Samtempe, ni devas ie iam starigi kompletajn kursojn, kiuj ankaŭ respondas al specifaj bezonoj de tiuj limigitaj celgrupoj. Se tiuj du fundamentaj paŝoj, celado de tre specifaj grupoj kaj propono de kompleta solvo ne okazos, restas nur unu metodo kiu povas helpi: miraklo.

Ho, tiu damninda verda abismo!

Dennis Keefe
Universitato de Nankino, Ĉinujo

Legu ankaŭ:

Dennis Keefe. Teorio de disvastiĝo de novaĵoj, aplikata al Esperanto (1)

Dennis Keefe. Teorio de disvastiĝo de novaĵoj, aplikata al Esperanto (2)

Dennis Keefe. La leciono de Vakero Marlboro kaj Esperanto

Ĉi tiu artikolo aperis en la aŭgusta-septembra kajero de La Ondo de Esperanto (2012).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2012, №8–9.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2012/08/215keef/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

20 Responses to Transiri tiun damnindan verdan abismon!

  1. Dennis Keefe diras:

    La nova libro de Roberto Garvia de la Universitato Carlos III de Madrido (vidu artikolon pri ghi en Libera Folio, “Nova akademia verko pri Esperanto”) pritraktas la fenomenon Esperanto el chefe strategia, kaj ne el lingvistika vidpunkto.

    Lau la resumo de la libro, kiun Garvia faras en sia universitata retejo, videblas, ke la teorio de Everett Rogers (pridiskutata en la Ondo de Esperanto), kaj tiu de Geoffrey Moore (pridiskutata supre en la artikolo “Transiri tiun damnindan verdan abismon)ludas gravan rolon en la fenomeno Esperanto.

    Se iu el vi legos la libron de Roberto Garvia, nomatan “Esperanto and its Rivals,” mi volonte auskultos viajn ideojn pri la libro. Garvia povas helpi al ni pli bone kompreni la fenomenon Esperanto.

  2. Kirill diras:

    En februaro de ĉi tiu jaro mi serĉis Esperantajn organizojn, kiuj okupiĝas pri profesia tradukservo. Inter aliaj mi skribis ankaŭ al LinguaForce, sed ricevis neniun respondon kaj ne sukcesis trovi informon pri ĝia ekzisto kaj funkciado, krom ĉi tiu retejo. Rezulte de mia serĉo mi venis an konkludo, ke nuntempe neniu en Esperantio povas okupiĝi pri tiaspeca servo sur enda nivelo.

    Kaj se aperos entreprenisto, kiu bezonas tradukadon inter multaj lingvoj, kaj cerbuminte la aferon, venos al konkludo, ke Esperanto estas plej bona solvo pi tio, li ne sukcesos trovi adekvatan respondon de nia flanko. Ĉu pri tio kulpas iu alia aŭ ni mem?

  3. Dennis Keefe diras:

    Jes ja, http://www.linguaforce.com estas ekzemplo de tio pri kio mi skribis en la artikolo. Dankon al Cyrille por tiu bela ekzemplo. La homoj kaj firmaoj kiujn Linguaforce celumas estas ege KLARE KADRIGITIAJ CELGRUPOJ kun ege klaraj, limigitaj projektoj. Krome, por tiuj grupoj Linguaforce havas specialan, KOMPLETAN SOLVON NUN por iliaj eventualaj projektoj kaj bezonoj. Limigita celgrupo plus kompleta solvo estas klara shanco por Esperantistoj. Linguaforce, permesu al mi la sekvan esprimon, parolas la lingvon de la praktikaj homoj de tiu Grupo III kiu loghas trans tiu abismo.

    Amike, Dennis Keefe

  4. cyrille diras:

    Gratulon al Dennis pro tiu serio da artikoloj kiuj mi ege ŝatas.
    Mi jam spertis tion, kion li imagas kun IBM, ĉar mi parolis pri Esperanto al Piet Van Abeelen, iama vic-prezidanto de General Electric. Mi povas aserti ke la bezono ekzistas en tiaj firmaoj, sed ni havas nur unu oferton profesian, tiu de http://www.linguaforce.com (Mi havas nenian financan intereson en ĝi :-).
    Mi raportis franclingve pri sperto pli malpli similan per mia profesia blogo http://toc-lean-six-sigma-dans-les-services-publics.com/blog/chainon-manquant/
    Homoj konsentas pri la fakto ke Esperanto estas bona ideo, sed kiel entreprenistoj, ili bezonas solvon tuj, kaj ne la plej bonan sed iu akcepteblan. Esperanto ne estas vidita tia de ili ĉar la angla estas pli konata, pli facila, pli sekura. Sola solvo tuja estas http://toc-lean-six-sigma-dans-les-services-publics.com/blog/wp-content/uploads/2012/06/ESPERANTO-entreprise.pdf por homoj kiuj jam malsukcesis per la angla. En tiu senso, tiuj estas subgrupo kiel Lu emfazis.

    Nu kiel blogisto kiu entreprenas per http://blog-bilinguisme.fr, ankau mi frontis al nia neprepareco. Mi bezonis muzikon por ĝinglo, mi pretis pagi evidente kaj volis elspezi monon en la esperanta ekonomio anstatau ol la ekstera. Kontaktoj estis bonaj sed mi ne trovis iun, kiu havis ion pretan por mi, ene de du tagoj. Eble post du monatoj au jaroj mi ricevintus ion, sed mi ne laboras je tiu ritmo. Mi finfine iris ĉe jamendo kaj ricevis la dosieron kaj paperon post 5 minutoj.

    Se mi povas resumi : Evidente ni ne pretas por la unua peto ĉar tio neniam okazis antaue. Fama problemo pri ovo kaj kokino. Sola maniero prepariĝi al la damnita verda abismo estas profesie vivteni sin per la du unuaj grupoj kaj esperi ke ili ne estas tro magraj por tio.

  5. Edmundo diras:

    Linukso estas uzata en ĉirkaŭ 40 % el tabulkomputiloj, 50 % el inteligentaj poŝtelefonoj, 60 % el serviloj, kaj 90 % el superkomputiloj. Ĝi estas uzata ankaŭ en multaj televidiloj, televidregistriloj, “modemoj”, ktp. Funkcias hodiaŭ ĉirkaŭ 500 milionoj da “androidaj” aparatoj, plejparte telefonoj. Ĉar ankaŭ la nombro de personaj komputiloj en la mondo estas ĉirkaŭ 500 milionoj, povas esti, ke Linukso estas jam la plej uzata mastrumsistemo laŭ iuj manieroj kalkuli tion.

  6. Dennis Keefe diras:

    Bona kaj valora observo de Vladimir MININ. Homoj ofte apartenas al malsamaj grupoj por malsamaj novaj varoj. Alia interesa ideo estas, ke ech por la SAMA katagorio de varoj, iu individuo povas shanghi de pioniro al posta akcepto-grupo. Mi mem estis pioniro por la Interreto en Francio, verkante mian unuan retejon per html en frua 1996. Tamen nun por novaj interretaj varoj, ekzemple, Tvitero, mi probable estos en la malfrua plimulto. Mi volas atendi ghis multe da aliaj homoj uzas ghin, kaj mi volas vidi la personajn avantaghojn por mi.

    Estus interese pensi eble pri la psikologiaj kaj sociologiaj trajtoj de novigantoj de Esperanto en 1912, kaj jarcenton poste en 2012. Studoj pri ghuste kial homoj studis kaj eklernis Esperanton tra la jarcento eble povus doni la ni kelkajn tre praktikajn ideojn pri varbado.

  7. Miroslav Malovec diras:

    Ankoraŭ pri facileco de Esperanto. Necesas distingi inter la terminoj SIMPLA kaj FACILA, ĉar sub simpleco la publiko imagas lingvon primitivan, kapablan esprimi nur bazajn ideojn, sed ne komplikajn pensojn de alta literaturo. Esperanto estas sufiĉe komplika lingvo (kiu el la naciaj lingvoj havas ekz. formojn „skribonta, skribota“ aŭ „amika, amikina, geamika, amikara“?), sed estas ege regula (ne absolute, sed ege), tial ĝi estas relative facila. Sed nur por tiuj personoj, kiuj kapablas kompreni la gramatikajn formojn. Mi jam multfoje konvinkiĝis, ke multaj homoj ne komprenas diferencon inter „fermi – fermiĝi“ aŭ „skriba – skribema“, koncize dirite, nia afiksa sistemo ilin tute konfuzas kaj perpleksigas. Niaj lernolibroj instruas radikvortojn, kaj la lernantoj ekzercas krei el ili novajn vortojn per afiksoj. Sed multaj vere ne kapablas kompreni, kiel la afiksoj funkcias, kial ili donas alian rezulton ĉe substantiva radiko kaj alian ĉe verba, alian ĉe transitiva kaj alian ĉe netransitiva verbo ktp. Al tiuj homoj poste Esperanto ŝajnas pli malfacila ol la naciaj lingvoj, kie ili simple lernas derivaĵojn kiel novajn vortojn kaj ne cerbumas pri ilia konstruo.

  8. Miroslav Malovec diras:

    Kion ni imagu sub sukceso de Esperanto? Ĉu pli grandan nombron de ĝiaj parolantoj? Kiel tio helpos al vi utiligi la lingvon en la praktiko? Ĉu vi volas paroli kun ĉiuj 10 mil UEA-membroj? Ĉu kun 100 mil registritaj uzantoj de la reta kurso „Lernu“? Ĉu Esperanto estus por vi pli utila, se tiu nombro kreskus al miliono? Ĉu polo povas uzi sian lingvon trioble pli bone ol mi ĉeĥo, ĉar Pollando havas trioble da loĝantoj ol Ĉeĥio?

    Ne gravas la nombro de lingvoparolantoj, sed kvalito kaj kvanto da ĵurnaloj, gazetoj, enciklopedioj, libroj, filmoj, televidaj programoj ktp. kiuj ebligas al ni ĉerpi informojn kaj kulturon pere de certa lingvo. Kiom da aliaj homoj faras la samon, por ni ne gravas.

    Se ni diros al la publiko, ke Esperanton parolas 50 milionoj da homoj, ili tion volonte kredos, sed ankaŭ tiu kvanto ŝajnas al ili ridinde malgranda kaj sensignifa kompare kun la angla. Sed ĉefe, la statistika cifero neniel ebligos al ili bonkvalite utiligi la lingvon, se ili ĝin lernus. Ĉar tiuj milionoj da esperantistoj kvazaŭ troviĝus ie sur nekonata planedo. Por ke la hezitantoj cerbumu, ĉu lerni aŭ ne lerni tiun lingvon, ili bezonas vidi, kiom da esperantlingvaj artikoloj estas en Vikipedio, kiom da libroj en virtualaj bibliotekoj, kiom da turismaj informoj la lingvo liveras al vojaĝemuloj, ĉu per tiu lingvo estas proponataj varoj, ĉu en ĝi ekzistas furor-retejoj pri famuloj de sporto, filmo aŭ moderna muziko ktp. Se ili tion ne trovos en la reto, eĉ miliardo da esperantistoj estos por ili tute ne interesa komunumo.

  9. zlatko Tišljar diras:

    Malgraŭ ŝajna ekstera simileco kaj parta pravo rilate la merkatan logikon, disvastigi Esperanton ne estas tute sama afero kiel vendi klasikajn varojn.
    Ĝi estas lingvo rilata al grupidenteco kaj ties kulturo (lingvo sen grupo kiu ĝin uzas kaj identiĝas kun ĝi ne estas vera lingvo). Ekzistas multaj lingvoj tre etaj kun nur kelkmil parolantoj sed tamen ekzistas longatempe. Ne disvastiĝas sed vivas. Same E: Nun ĝi simple estas unu el tiuj multaj lingvoj kun malgranda popolo, sed tre konscia popolo kiu tute ne estas en danĝero malaperi, sed ankaŭ ne esence disvastiĝas. Ne nur pro la merkataj problemoj kaj supre priskribitaj merkataj leĝoj, sed antaŭ ĉio pro tio ke la popolo kiu ĝin nun uzas kaj ĝuas – ĝin amas – kaj efektive ne deziras ke ĝi iĝu tutmonda, volas ĝin konservi nur por si. Ĉar en tiu kazo ni ne povus havi avantaĝojn pri kiuj parolas Stanislav Belov. Do E estas alispeca fenomeno. La nura diferenco inter E kaj aliaj malgrandaj popolaj lingvoj estas ke nia lingvo kaj kulturo ne vivas sur certa teritorio kaj pluevoluas per normala naskoreproduktado sed per varbado. Sed tiu diferenco efektive ne gravas. Ĉar ni varbas nur tiom kiom ni bezonas ke la popolnombro restu almenaŭ la sama kiel antaŭe, ne pli.
    Mi konsentas pri la bezono de praktikaj celoj, se ni sincere celas disvastigi la lingvon kiel ion bonan por la homaro, sed tion ni efektive ne faras. Granda plimulto de fervoraj E-popolanoj kredas (sonĝas) pri la fina venko, sed subkonscie ne deziras tion kaj agas tiel kiel la subkonscio postulas.
    La idealistoj de la grupo I kontraŭas ian ajn veran realan ekonomion kaj ni apenaŭ havas profesiajn esperantistojn. Tiamniere ne eblas fari ion ajn kompletan por oferti al subgrupoj de grupo III.
    Sed la problemo ne estas en tio ke ni ne povus: la riĉaj esperantistoj de Okcidento subtenas kelkajn asociojn por kontentigi siajn amatajn ĉevaletojn kaj efektive ne volas pagi pli: por havi profesiulojn kiuj povus krei seriozajn trabatojn de la breĉo.

  10. Valdas BANAITIS diras:

    Kurioze la komentantoj venis al Linux – kiu law Vilhelmo Lutermano estas Easperanto de komputiko :-)…
    Tamen chu Esperanto estas varo? merkato? Kion konkrete ghi novigas? Chu estas adekvate apliki al ghi la leghojn de konsumismo (aw komunismo)?
    Eble Esperanto estas lingvokrea ludo, genia genomo de lingvo, erare konfuzata kun artefaritaj “konlangoj”. Kiel frukto de natura infana kreivo en unikaj cirkonstancoj sociolingvistikaj ghi estas tute aparta fenomeno.
    Kurioze, ke Zamenhof mem nek parolis, nek okupighis pri instruado de Esperanto. Instrui estas kontraw lia intenco, sed la miskompreno okazis pro du kawzoj – unue por vendi la ideon li timis prezenti ghin nude kaj kamuflis per “decaj” terminoj skolastikaj, kaj due – en la rusa kaj slavaj lingvoj la sama radiko signifas kaj lerni, kaj instrui. Tamen Esperanto devas distingi lernejon kaj instruejon. En la Unua Libro Zamenhof parolis nur pri esploro de lingvo (izuchenije), sed ne pri instruo (obuchenije). Post XX jarcento lingvodidaktiko venis al konkludo, ke lingvo ne instrueblas, nur lerneblas. Law inerto dawras tempoperdo en tri lokoj: lernejo, armeo kaj malliberejo.

  11. Ne cxiuj novaj varoj povas interesi la saman personon. Mi apartenas al la grupo 1 rilate al Esperanto, sed mi apartenas al la grupoj 2 -5 rilate al aliaj novaj varoj, ecx se mi scias, ke tiuj varoj estas valoraj. Mi supozas, ke ankaux cxiuj aliaj homoj apartenas al malsamaj grupoj riate al malsamaj novaj varoj. Do la problemo estas pli komplika, ol gxi estas prezentita en la artikolo.

  12. Kirill diras:

    “Mi mem plurfoje intencis eksperimenti kun Linukso, sed ĉiufoje rezignis legante la instrukciojn kaj aŭdinte pri hororaj spertoj de novuloj.”

    Koncerne Linukson mi havis spertojn nur pozitivajn :). En mia antaua laborejo mi havis Linukson en labora komputilo, kaj mi tute ne sentis maloportunon, mi ech preskau ne bezonis lerni, kiel uzi ghin. Krome, mi sukcese uzis Linukson kiel rezervan mastrumsistemon por forigi viruson de mia komputilo. Unu el avantaghoj de Linukso estas, ke, lau mia sperto, ghi sufichas por plimulto da oficeja laboro – do firmaoj povas shpari monon, se ili instalos sur oficejaj komputiloj ghin anstatau Vindozo. Vindozo necesas nur por speciale kompleksaj programoj – dezajnaj kaj similaj.

    Analogie oni atentos Esperanton, se oni konvinkighos, ke ekzistas certa areo, ne nepre vasta, en kiu oni povas uzi ghin avantaghe kompare kun aliaj variantoj.

  13. Mi konsentas kun Roland Rotsaert, ke indas studi la nomitajn komputilajn projektojn. Ŝajnas, ke en januaro 2010 oni konstatis, ke OpenOffice.org havis merkatan parton de 21,5 % en Germanio (enketo pri la oficejaj programoj ĉe 1 miliono da uzantoj); en aliaj landoj malpli. Ne brile, sed ne neglekteble. Restas por atendi, kiel evoluos la du sekvantoj Apache OpenOffice kaj LibreOffice.

    Linukso restas ĉe io kiel 1 aŭ 2 %, sed eble Ubuntu donos novan elanon al la afero; ili celas 5 % post tri jaroj.

    Eble ni rigardu ankaŭ al retumiloj. Firefox ŝajne havas en Germanio nun ĉ. 50 %, http://andre-morre.de/firefox-ist-der-meist-genutzte-browser-in-deutschland/ . Tutmonde eble ĉ. 20 %.

    Resume: Jes, malfacile kreskigi la merkatan parton por malgranda projekto, kiun oni volas subteni. Necesegas tre longe kaj tre zorge batali – ĉe komputilaj programoj same kiel ĉe Esperanto. La sukceso ne falas el la ĉielo pro preĝado.

  14. En la komputila mondo ekzistas almenaŭ du projektoj kiuj tre similas al Esperanto: Linukso kaj OpenOffice. Ankaŭ havas siajn entuziasmajn poruloj, ambaŭ ŝajnas havi evidentajn avantaĝojn, sed ambaŭ post preskaŭ du jardekoj (kiuj povus egali al jarcentoj en eksterkomputila mondo) nur sukcesis konvinki etan publikon. Mi mem plurfoje intencis eksperimenti kun Linukso, sed ĉiufoje rezignis legante la instrukciojn kaj aŭdinte pri hororaj spertoj de novuloj. OpenOffice mi regule uzis, sed mi ‘kabeis’ post instalo de la plej nova versio (rezulto de skismo). Ĉu ekzistas studoj pri tiuj projektoj el kiuj ni povas lerni?

  15. Kirill diras:

    “nur 10% de la novigantoj aŭdis pri Esperanto, scias ke Esperanto estas lingvo, vivanta, justa, efika solvo por internacia komunikado”.

    Oni elspezos tempon kaj forton por lerni Eon ne pro tio, ke ili nur scios, ke “Esperanto estas… k.t.p.”, sed pro tio, ke ili certos, ke per ghi oni povas kontentigi siajn konkretaj bezonojn, kaj fari tion pli efike kompare kun aliaj eblaj variantoj (chi tie ne gravas la proponita diferencigo lau grupo; tio rilatas al chia vasta auditorio). Do, por homoj akceptu Eon, necesas krei por ili chi tiujn kondichojn. En mia retpagho, menciita supre, mi jam proponis, kiel fari tion.

  16. Didier Janot diras:

    Tre interesa artikolo. Tamen kiel al Lu, ŝajnas al mi ke ĝis nun Esperanto eniris nur ĉirkaŭ 10% de la unua grupo (novigantoj). Tute simple ĉar nur 10% de la novigantoj aŭdis pri Esperanto, scias ke Esperanto estas lingvo, vivanta, justa, efika solvo por internacia komunikado. Alia afero estas ke kontraŭe altteknologiaj varoj kiuj kadukiĝas post kelka tempo kiam ili ne sukcesas eniri la merkaton, Esperanto plu vivas kaj restas disvastiĝinda. Do laŭ mi Esperanto ne frontas abismon sed mankon de reklama agado por diskonigi Esperanton al ĉiuj novigantoj dise en la tuta publiko.

  17. Kirill diras:

    Dankon pro la artikolo!

    Interese, ke mi jam pli frue venis al ghuste samaj konkludoj, ech ne legante menciitajn en ghi librojn :). Kaj mi ankau difinis, kiajn celgrupojn oni atentu unuavice. Pri tio oni povas legi en mia retejo – http://strategio.jimdo.com/%C4%9Deneralaj-tezoj/%C4%9Deneralaj-tezoj-dua-parto/

  18. Bonega artikolo, ĝuste spegulanta miajn proprajn pensojn. Mi ĉiam plendas pri utiligo de Esperanto anstataŭ senĉesa babilado pri paco-graco-amikeco.
    Mi diru ankaŭ, ke ambaŭ supraj komentoj ŝajnas al mi same trafaj. Unue, ni informu homojn pri Esperanto, ĉar multegaj eĉ el la Grupo I tute ne scias pri tiu (por ili) novigo. Due, ni celu konkretajn grupojn, kiuj povas uzi Esperanton jam nun – komercistoj (malgrandaj kaj mezaj), ĵurnalistoj, ekologoj, rajtdefendantoj, ktp. Mi aldonu ke multaj el tiuj grupoj estas sufiĉe influaj, kaj ilia influa multe superas proporcion de iliaj homfortoj al tuta socio. Kiu el ni anas en Greenpeace? Sed ni ĉiuj scias pri ĝi kaj (almenaŭ parte) subtenas ĝin.
    Marĝene mi donu malgrandan rimarkon. Eble malgrandeco (ĉu eliteco?) de Esperanto-komunumo povas esti konsiderata siaspeca avantaĝo? Se produktoj de Apple ne estus tiom (relative) malmulte disvastiĝintaj, ĉu ili estus tiom popularaj, ŝatataj, dezirataj? Ĉu estus same prestiĝe kaj mojose havi iPhone, se ĉiuj havus ĝin??
    Ĉiuj rusianoj scias, ke ni malŝatas ripozi en lokoj, kie multas niaj samlandanoj. Do plej popularaj banlokoj (Turkio, Egiptio, Tajlando) estas ofte vizitataj (ĉar malmultekostaj kaj suno-maro-sablohavantaj), sed tute ne prestiĝaj, fakte “popolaj”. Kiuj havas monon, tiuj veturas aliloke – al Domingo, Okcidenta Eŭropo, Birmo, Kubo, Sud-Ameriko, ktp. Kaj ili fieras pri tio!
    Malgranda esperanto-komunumo estas pli amikema, konfidebla kaj por multaj – pli komforta. Mi mem ĵus vizitis Vjetnamion kaj vojaĝis tra Hanojo, Sajgono kaj Vungtaŭ dum du semajnoj, ĉiam helpe de lokaj esperantistoj. Bonega sperto! Ĉu mi havus tiun subtenon, se mi konus nur la anglan? La angla necesas por alparoli servistaron, sed Esperanto donas amikojn. Kaj ĉiu povas decidi mem, kio estas pli valora.
    P.S. Mi mem decidis lerni la anglan tiucele, sed mi daŭre aprezas mian esperantecon – vere utilan!

  19. Miroslav Malovec diras:

    Homoj de Grupo III tute ne deziras komuniki kun la homoj de Grupo II, ĉar tiuj volas babili nur pri Esperanto kaj ĝia propagandado. Ilia lingvoscio estas plej ofte minimuma, ĉar ili ne celas lerni mem, ili celas igi lerni aliajn. Do por la Grupo III ili estas tute ne interesaj partneroj por komunikado.

    Plie la homoj de Grupo III eĉ la anglan ne lernas por komuniki kun homoj hazarde renkontotaj surstrate trifoje dum la jaro. Ili utiligas tiun lingvon ĉefe por akiri informojn, plej ofte en interreto. La interreto estas nun la plej granda enciklopedio de la mondo, oni tie trovas informojn pri arto, scienco, tekniko, sporto, popularaj personoj, aĉetindaj varoj, veterprognozo, politiko, ekonomio ktp. Se la informoj ne estas troveblaj en la gepatra lingvo de la serĉanto, li verŝajne trovos ilin en la angla.

    Se en Esperanto estos troveblaj informoj nur pri Esperanto mem, pri Zamenhof kaj UEA, por la homoj de Grupo III estos Esperanto ne interesa eĉ kiel informa fonto, ĉar la informoj estos por ili neutilaj.

    Do se ni volas transpaŝi la abismon, ni devas en la Grupo III celi serĉantojn de informoj. Informoj pri neesperantistaj, ekstermovadaj aferoj (politiko, sporto, kulturo, scienco, turismo). Informoj metitaj en interreton ne povas kabei kaj forkuri kiel homoj, do oni povas konstruadi informan sistemon, kiu senĉese kreskos. Kiam la esperantlingvaj informoj estos kompareblaj kun la anglalingvaj, tiam la Grupo III komencos percepti Esperanton kiel internacian lingvon.

  20. Eble Esperanto troviĝas ankoraŭ je la komenco de grupo I

    La unua grupo, tiu de la pioniroj, enhavas ĉ. 2 % de ĉiuj homoj, por kiuj la nova afero povas esti utila. Laŭ mia impreso ni per Esperanto atingis ĝis nun nur ĉ. 0,1 ĝis 0,2 % de ĉiuj homoj, por kiuj nia lingvo povus esti utila. (Ja la uzado de Esperanto havas rilaton al la uzado de la angla de proksimume 1:1000, eble 1:500.)

    Sekve mi supozas, ke ĝis nun ni atingis preskaŭ nur homojn el la unua grupo de pioniroj kaj eĉ nur unu el dek aŭ dudek el tiu unua grupo (0,1 aŭ 0,2 %, dum la tuta unua grupo grandas je 2 %). Se tiel estas, nia nuna tasko estas bone informi ĉiujn homojn el grupo I per la metodoj, kiuj taŭgas por bone varbi tiajn pionirojn. Fazo III tiukaze estos en malproksima estonteco.

Respondi