La 9a Eŭropa kongreso en Galivo

La solena malfermo: la urbestrino de Galivo Terry O'Flaherty, la prezidanto de EEU Seán Ó Riain, iama Konsilistino Mary Leahy (Foto: Peter Baláž)

La 9a kongreso de la Eŭropa Esperanto-Unio (EEU) okazis inter la 16a kaj 20a de julio 2012 en la irlanda urbo Galivo (angle: Galway; irlande: Gaillimh) kun 157 partoprenantoj el 28 landoj, de Ruslando ĝis Kubo.

La prezidanto de Irlando, Michael D. Higgins, estis la patrono kaj sendis tre pozitivan kaj kuraĝigan mesaĝon pri Esperanto. Li menciis, ke Esperanton studis la fondinto de la irlanda laborista partio, James Connolly, poste mortpafita kiel unu el la ĉefoj de la ribelo de 1916. Ankaŭ la irlanda ministrino pri Eŭropaj aferoj, Lucinda Creighton, sendis gravan mesaĝon, en kiu ĉiu vorto gravas. Ambaŭ substrekis ke “Esperanto apartenas al la komuna Eŭropa kultura heredaĵo”.

Malfermis la kongreson la urbestrino de Galivo, Terry O Flaherty, kaj iama urba konsilistino kiu aranĝis la inviton al Galivo por EEU, Mary Leahy.

La kongresa temo, “Lingvolernado en Eŭropo: lerni pli, kosti malpli” estis aparte interesa por la irlanda neesperantista publiko, kaj certe vekos daŭran intereson pri Esperanto en Irlando. Multaj el la LKK-anoj jam eklernas Esperanton, kaj eĉ la urbestrino diris ke ŝi intencas fari tion.

Tri neesperantistaj irlandaj fakuloj prelegis en Esperanto. Inter ili estas tutlande konata persono, la nacia komisiito por oficialaj lingvoj, Seán Ó Cuirreáin, kiu raportas ĉiujare rekte al la irlanda parlamento. La komisiito faris ankaŭ ege pozitivan intervjuon pri Esperanto kaj ties lernfacileco en TG 4, kie ankaŭ montriĝis Maja Tišljar kiel denaskulino kiu legis tre konatan poemon de la irlanda literaturo en Esperanto, La Noktomeza Kortumo de Brian Merriman. La 2 aliaj fakuloj irlandaj estis de la universitato de Galivo mem, d-ro Nollaig Ó Muraíle, kaj de Belfasto, d-ro Eoghan Mac Éinrí, por Nordirlando.

Prelegis gravaj fakuloj esperantistoj kiel Wim Jansen, Renato Corsetti, Angela Tellier, Michele Gazzola, Nikola Rašić, Zlatko Tišljar, Jozef Reinvart, Tim Morley, Paul Gubbins, k. a.

Abundis la ekskursa programo tra tre bela regiono de Irlando kaj ankaŭ kulturaj programoj, aparte elstaris irlanda nacia vespero kun la fama irlanda muziko kaj dancoj. Tre ŝatata estis la teatraĵo Ludoviko de Georgo Handzlik.

La organoj de EEU havis siajn kunsidojn: dufoje kunsidis la asembleo, kiu akceptis la raportojn kaj laborplanojn kaj diskutis pri la ĉefaj punktoj de la nuna politiko de EEU: kiel agi pri la demando de popola iniciato post kiam la EK malakceptis registri nian proponon pri iniciato rilate la Eŭropan himnon (okazos apelacio) kaj pri nia estonta agado en Platformo pri multlingvismo establita de la Eŭropa Komisiono, en kiu malfermiĝas novaj ebloj. La estraro kunsidis unufoje, ĉefe traktis la demandon de la financoj de EEU, kaj akceptis inviton ke la 10a kongreso de EEU okazu en 2014 en la slovaka urbo Nitra.

Aparte substrekendas ke la kongreso ankaŭ vekis la iom dormantan movadon en Irlando kaj engaĝiĝis ĉirkaŭ la kongreso neantaŭvideble multajn irlandajn esperantistojn (pli ol 15).

La kongresa rezolucio estas turnita al la ekstero, ĉefe al la irlanda registaro kaj al la Kipra konferenco pri multlingvismo kiu okazos en septembro 2012.

La kongreso certe atingis sian celon plikonsciigi la irlandajn edukinstancojn pri la ŝanco uzi Esperanton kiel propedeŭtikilon, ne nur por lerni neirlandajn lingvojn sed ankaŭ por pliefikigi la lernadon de la irlanda lingvo mem. La kongreso interalie invitis la irlandan registaron nomi inter siaj prioritatoj dum la prezidado de EU en la unua duono de 2013 la multlingvismon. Tion ankaŭ subtenas la Eŭropa Komisiono, kaj ni esperas sukcesi en tio.

La irlandaj amaskomunikiloj montris grandan intereson, publikiĝis 11 intervjuojn en irlanda televido (dum la ĉefaj novaĵoj de TG4 je la 19a horo vespere la 17an de julio), irlanda nacia radio kaj anglalingve (2 FM, la  plej aŭskultata nacia radio de la tuta lando, kun Colm Hayes, la 18an), kaj irlandlingve (Raidió na Gaeltachta la 13an, Raidió na Life por Dublino la 18an, BBC Uladh por Nordirlando la 24an), kaj en la gazetaro (ekzemple, Irish Times, la FAZ de Irlando la 17an; kaj en multaj lokaj gazetoj).

Fotojn pri la Kongreso oni povas vidi ĉe:

Seán Ó Riain
Prezidanto de EEU

Ĝi estas artikolo el La Ondo de Esperanto (2012).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2012, №8–9.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2012/08/215eeu/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi