Nova senpaga e-libro: Maigret hezitas

La franclingva verkisto Georges Simenon estas unu el la plej legataj verkistoj en la mondo. Entute, oni eldonis pli ol 500 milionojn da ekzempleroj de liaj verkoj en kvardeko da lingvoj. En 1999 danke al Daniel Luez, al ĉi tiuj lingvoj finfine aldoniĝis ankaŭ Esperanto – per la romano Maigret hezitas.

La sukceso de ĉi tiu libro instigis la tradukanton kaj la eldonejon Sezonoj aperigi kvar pliajn librojn pri Maigret en la internacia lingvo: Maigret kaj la maljuna damo (2002), Amiko el la junaĝo de Maigret (2004), La flava hundo (2007), Maigret eraras (2009).

Ĉar la presita stoko de Maigret hezitas elĉerpiĝis antaŭ kelkaj jaroj, la eldonejo Sezonoj (Kaliningrado, Ruslando) decidis donaci la libron al la esperantista legantaro en elektronika formo.

Maigret hezitas estas la dek-kvina eldonaĵo en la e-libra kolekto de Sezonoj kaj la dek-unua ero en la serio Virtuala Biblioteko.

Ĝi estas senpage elŝutebla en la prezentomanieroj (formatoj, dosierformoj) pdf kaj epub:
http://esperanto.org/Ondo/Libroj/Libroj.php

La e-libroj de Sezonoj estas nur por privata legado, ne por pludistribuo. Se niaj libroj plaĉas al vi, rekomendu ilin al aliaj. Vi ankaŭ povas per la pagosistemo PayPal fari donacon al la eldonejo.

Ĉe represo bonvolu indiki la fonton
La Balta Ondo: https://sezonoj.ru/2012/07/maigret

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Senkategoria kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

1 respondo al Nova senpaga e-libro: Maigret hezitas1

  1. Alga diras:

    Mirinde mi konstatas vian grandiozan tradukan kaj disdonan sindevigon. Korajn dankojn kaj sukcesojn.
    Alga Guernieri – Italio

Respondi