Trilanda kongreso en Berlino

Ensemblo el Nowy Sącz ĉiuvespere koncertis en Berlino (Foto: Andrzej Sochacki)

De la 25a ĝis 28a de majo ĉirkaŭ Pentekosto, kiun sekvas en Germanujo ŝtata feritago lunde, okazis en Berlino la Komuna Esperanto-Kongreso de la dana, germana kaj pola Esperanto-asocioj, al kiu venis entute 255 partoprenantoj el 18 landoj. La kongreso estis samtempe la 89a Germana Esperanto-Kongreso, kiu same kiel kelkaj antaŭaj okazis kunlabore kun la najbara landa asocio por igi la kongreson pli interesa, allogi pli da partoprenantoj kaj pligrandigi la eblecojn praktiki Esperanton. Trafe la temo de la kongreso do estis “Partneroj en Eŭropo”, kiun la partoprenantoj prilumis aŭskultante prelegojn, en organizita debato kaj praktike dum la daŭro de la kongreso.

Vendredovespere la iama prezidanto de la Germana Esperanto-Junularo, nuna estro de la Germana Esperanto-Instituto, kaj ekster Esperantujo en Germanujo konata ĉefe pro sia aktiveco en la piratpartio, profesoro pri lingviko Martin Haase prezentis idealojn kaj realojn de la Eŭropa Unio kaj ties demokratio, samtempe montrante eblecojn plibonigi ĝin per la koncepto de likva demokratio.

Likva demokratio estas maniero de grupa decido, kiu kunigas ecojn de rekta demokratio kaj de reprezenta demokratio. Ĉiu grupano (aŭ civitano) povas aŭ mem voĉdoni pri iu propono aŭ transdoni sian voĉon al alia. Tiu transdono povas limiĝi je certaj decidoj, temoj aŭ esti tute ĝenerala. La transdono estas dumtempa kaj la transdoninto povas fini ĝin dum ajna momento, ekzemple mem voĉdonante. Por tiu sistemo indas uzi komputilprogramon kiel “Liquid Feedback”, populara en la germana piratpartio.

Kim Henriksen kun polaj korusanoj kant(ig)as la Eŭropan himnon en Esperanto (Foto: Andrzej Sochacki)

Post tiu klera komenco, kongresanoj kantis gvide de Kim kaj koruso el la pola urbo Nowy Sącz la Eŭropan himnon laŭ versio de Broccatelli. Pliaj temrilataj programeroj estis interalie prezento kaj diskuto de eblaj roloj de Esperanto en Eŭropa Unio de la lingvisto Detlev Blanke kaj la prezidanto de Eŭropa Esperanto-Unio Seán Ó Riain, podia diskuto pri ĝemelurbaj rilatoj kaj prezento de Eŭropuniaj projektoj utiligantaj Esperanton.

En la vespera programo ravis la partoprenantaron ĉiuvespere la pola koruso, kiu en varia konsistigo kantis polaj kaj Esperantajn kantojn kaj prezentis teatraĵeton. Elstara programero estis la Historio de Universalaj Kongresoj – teatraĵo de Saŝa Filipoviĉ kaj Georgo Handzlik, kiu en ekzemplodona Esperanto ironie prilumis la gloran pasintecon kaj mokis kongresajn kutimojn. En trilanda vespero kantis tri bardoj el tri landoj diversstile: Kim el Danujo, Stefo el Germanujo kaj Georgo Handzlik el Pollando. Ĉiu siamaniere interesis la publikon, kiu en granda aŭlo kun bonega sceneja tekniko povis sekvi la spektaklon. La tagan programon gastigis novkonstruita kvartala renkontiĝejo, kiu provizis bonegan lokon por babili, manĝi – kaj partopreni la programerojn.

Ridantaj gejunuloj (Foto: Felix Zesch)

Interesega granda urbo kaj varma somera vetero estis du malamikoj de la kongreso, kiuj motivigis konsiderindan kvanton da partoprenantoj ne ĉeesti kelkajn programerojn kaj memstare esplori la urbon. Tio eblis ankaŭ dum la ekskursa tago, en kiu la organizantoj proponis vojojn ekkoni la urbon per kaj transe de la kutimaj turistaj itineroj. Surprize multaj aliĝis al ekskurso en la proksiman Spree-arbaron, kiu jam gastigis la Junularan Esperanto-Semajnon en 2010 kaj plaĉas al turistoj pro riveretplena arbaro kaj la minoritata kulturo de la soraboj.

La kvaran tagon de la kongreso partoprenantoj jam devis adiaŭi unu la alian. Restos en memoro la sento, ke ne nur dum la kongreso ni estas “partneroj en Eŭropo”. Espereble la plektitaj kontaktoj kaj (ek)flegitaj amikecoj kontribuas al interkompreno kaj eble ankaŭ al pliaj projektoj.

Felix Zesch

Ĝi estas artikolo el la julia kajero de La Ondo de Esperanto (2012).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2012, №7.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2012/06/213berlino/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

1 respondo al Trilanda kongreso en Berlino1

  1. Marko Traviko diras:

    Kia evento! Se nur mi loĝis en Eŭropo, mi povus facile veturi al tiaj okazaĵoj Esperantaj.

Respondi