Mini/BMW gratulas Esperanton


La kompanio Bayerische Motoren Werke (BMW grupo) kun siaj markoj BMW, MINI, Husqvarna Motorcycles kaj Rolls-Royce estas unu el la plej sukcesaj produktantoj de altkvalitaj aŭtomobiloj kaj motorcikloj en la mondo. Ĝi havas 25 fabrikojn en 14 landoj kaj tutmondan disvendan reton kun reprezentejoj en pli ol 140 landoj. En 2011 BMW-grupo tutmonde vendis proksimume 1,67 milionoj da aŭtomobiloj kaj pli ol 113.000 motorciklojn.

Laŭ ĵusa informo de EsperantoLand la aŭtomarko “Mini” de BMW la 24an de majo gratulis Esperanton okaze de la 125a naskiĝdatreveno, dezirinte en Esperanto “feliĉan naskiĝtagon”. La prestiĝa entrepreno BMW eldonis gazetaran komunikon pri tio en la germana lingvo.

La gratulo disponeblas ankaŭ en Esperanto. Ĉi-sube estas ĝia plena teksto (kun kelkaj korektitaj mistajpoj)

Feliĉan naskiĝtagon! MINI gratulas al Esperanto pro la 125a datreveno de la naskiĝtago.

La “mondlingvon” kaj MINI kunligas siaj longaj historioj kaj la kosmopolita konscio.

Munkeno. MINI gratulas pro la 125a naskiĝtago al la internacie konata kaj preskaŭ tutmonde uzata artefarita lingvo Esperanto. Kaj la brita altkvalita aŭtomobilo, kies antaŭa modelo unuafoje produktiĝis en 1959, kaj Esperanto havas longan, eventoplenan historion kaj vastan popularecon tra plej diversaj kulturoj. La kreado kaj disvastigo de la planlingvo Esperanto estas la verko de la okulkuracisto kaj lingvisto Ludwik Lejzer Zamenhof. Li publikigis en 1887 sub la pseŭdonimo “Doktoro Esperanto” en Varsovio libreton, en kiu li priskribis la fundamenton por tutmonde komprenebla kaj universale uzebla lingvo. 125 jarojn poste oni parolas Esperanton en ĉiuj kontinentoj. Internacia historio de sukcesoj – tutsimila al tiu de la aŭtomobilo MINI.

Ludwik Zamenhof naskiĝis en 1859 kiel filo de lingvo-instruisto en la nun pola urbo Białystok, kiu tiam apartenis al Rusio. Celante verki facile lerneblan kaj neŭtralan lingvon kun klara kaj simpla gramatiko por la internacia interkompreniĝo de popoloj, li kreis la planlingvon Esperanto. Por fari tion, li kombinis elementojn de latinidaj, ĝermanaj kaj slavaj lingvoj. Rapide formiĝis en kelkaj eŭropaj ŝtatoj la unuaj Esperanto-asocioj, sed la politikaj cirkonstancoj de la 20a jarcento plurfoje malfaciligis la disvastigon de la lingvo. Kiel elemento de la interkompreniĝo de popoloj Esperanto tamen havis ĉiam kreskantan akcepton tra ĉiuj kontinentoj.

Same kiel la MINI, kiu hodiaŭ estas en pli ol 100 merkatoj en la tuta mondo, ankaŭ Esperanto evoluis al internacia fenomeno. La artefarita lingvo hodiaŭ estas parolata en pli ol 100 landoj. Radiostacioj en Ĉinio, Kanado, Koreo, Aŭstralio kaj aliaj landoj regule elsendas en Esperanto, kaj ankaŭ en la interreto la planlingvo estas tre ŝatata. La serĉilo Google, la interreta telefonservo Skype, la reta enciklopedio Wikipedia kaj la retumilo Firefox “parolas” Esperanton. Dum la jardekoj ekestis daŭre kreskanta komunumo de amikoj kaj uzantoj de la lingvo – en sia strukturo simile diverseca kaj kosmopolita kiel la internacia MINI-komunumo.Malgraŭ la historiplena aĝo Esperanto daŭre restis juna kaj aktuala.Paralele al la kreskantaj postuloj de la tutmondiĝo kaj la nuntempa,moderna vivstilo Esperanto daŭre adaptas sian kreskantan vortaron al la novaj cirkonstancoj kaj defioj. Tiamaniere Esperanto samtempe signifas tradicion kaj modernigon – tutsame kiel la MINI.

Mallonge dirite: MINI kaj Esperanto havas kelkajn komunajn trajtojn.Ambaŭ estas kosmopolitoj, kunligas generaciojn kaj kontinentojn. Eĉ se ili havas siajn radikojn en Eŭropo, ili tamen hejmas en la tuta mondo. Pro tio MINI deziras en plej esperanta Esperanto “Feliĉan naskiĝtagon!” kaj ĉion bonan por la venontaj 125 jaroj!

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , . Legosigni la fiksligilon.

1 respondo al Mini/BMW gratulas Esperanton1

  1. Brian Barker diras:

    La Universala Esperanto-Asocio organizas informan kampanjon ĉirkaŭ Esperanto, la naskiĝtago de Esperanto.

    Esperanto-tago estos la 26-an de Julio.

    Por helpi kun tiu kampanjo kaj informi televidon, nacian radion, kaj eĉ viajn lokajn ĵurnalojn pri Esperanto, proponu helpon al via nacia respondeculo.
    http://uea.org/vikio/Landaj_kaj_fakaj_asocioj_kunlaborantaj

    Ni krome havas jubilean emblemon http://uea.org/dokumentoj/projekto_125.html Bonvole uzu tion – ne estas kopirajto.

    Antaŭdankas !

    de Brian Barker

    Respondeculo de UEA (informado)
    Jubilea Jaro 125

Respondi