Historio, nuno kaj estonto en la aprila Malferma Tago

D-ro Ulrich Lins estis la ĉefa preleganto en la 36a Malferma Tago de la Centra Oficejo de UEA sabaton, la 28an de aprilo. La aranĝo allogis 85 vizitantojn kaj okazis precize 50 jarojn post la translokiĝo de la oficejo al la domo ĉe Nieuwe Binnenweg 176. D-ro Lins, kiu vizitas la UEA-domon jam de pli ol kvar jardekoj, prelegis dufoje pri personoj, kiujn li renkontis dum siaj vizitoj, kaj pri movadaj eventoj, ligitaj al la CO dum tiu periodo.

La prezidanto de Eŭropa Esperanto-Unio, Seán Ó Riain, parolis pri la civitana iniciato por la kantado de la Eŭropa Himno en Esperanto. Flory Witdoeckt vivigis la prelegon kantante la himnon kun la vortoj de Umberto Broccatelli. Lige kun la kunsido de la Estraro de UEA ĉeestis ankaŭ reprezentantoj de TEJO kaj ILEI, kiuj prezentis la agadon de siaj organizaĵoj. Pri TEJO parolis prezidanto Łukasz Żebrowski kaj estrarano Nico Huurman. La ILEI-prezidanto Stefan MacGill rakontis ne nur pri sia organizaĵo sed ankaŭ pri la Esperanto-kurso, speciale kreita kiel kontribuo al la 125-jariĝa jubileo de Esperanto.

La programo tradicie komenciĝis per prezentado de libroservaj novaĵoj kaj finiĝis per respondado de estraranoj de UEA al la demandoj de al publiko. Pro sia kunsido post la Malferma Tago ĉeestis ses el la sep estraranoj. Komence de la lasta programero la publiko ricevis pruvon, ke la gvidado de UEA estas lingve en bonaj manoj, ĉar Katalin Kováts transdonis al prezidanto Probal Dasgupta diplomon pro lia sukceso ĉe la KER-ekzameno. Jam pli frue estis aliaj solenaj momentoj: Katalin Kováts kaj Barbara Pietrzak gratulis kun florbukedo la Honoran Membron de UEA, Mila van der Horst-Kolińska, pro ŝia 85-jariĝo; kaj Ans Bakker, gratulante la jubileantan oficejon, transdonis koverton kun grava donaco por la ciferecigo de kolektoj de ĝia biblioteko.

Samtempe kun la prelegoj oni montris filmojn en alia ĉambro, kie funkciis ankaŭ bazaro de esperantaĵoj. Bone vizitata estis kompreneble ankaŭ la libroservo, kiu vendis librojn kaj aliajn varojn por la suma valoro de 1856,80 eŭroj.

La sekva Malferma Tago de la Centra Oficejo estos sabaton, la 24an de novembro 2012.

Fonto: Gazetaraj Komunikoj de UEA, 2012, №453

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , . Legosigni la fiksligilon.

4 Responses to Historio, nuno kaj estonto en la aprila Malferma Tago

  1. Ach, kia kretena komento. Ghi estas nur preteksto por ne raporti pri tiklaj politikaj temoj ruslandaj, char oni timas la fifamajn reagojn de Andreas Künzli.

    Aliflanke, la Balta Ondo kaj La Ondo de Esperanto publikigas abundon da tre kritikaj politikaj artikoloj pri laudiraj europaj problemoj kaj fiaskoj. Mi jam skribis en alia komento, ke la Balta Ondo misuzas tiujn artikolojn nur por polemiko kontrau Europa Unio kaj la Okcidento. Chu La Ondo ankau pretus, au kuraghus aperigi analogajn artikolojn pri Ruslando? Shajne ne!

    Estas klare, ke e-istoj preferas legi nur stultajhojn pri si mem, Sed ili ne devas miri, se la “ekstera mondo” ne atentas ilin.

    Cetere, hodiau “Novaja Gazeto” ricevis gravan europan premion. La Ondo de Esperanto bedaurinde ne ricevis ghin.

  2. AlKo diras:

    La respondo estas tute simpla – oni ne ŝatas legi tekstojn, en kiuj temas ne pri Esperanto. Ekzemple, la artikolo pri la prezidantiĝo de Vladimir Putin estis legita nur 79-foje, kaj ĝi estas nur en la 139a loko en la popularec-listo. La aliaj artikoloj politikaj estas eĉ malpli ofte legitaj.

    139. Vladimir Putin – prezidento de Ruslando – 79 legoj
    167. Ruslando: Nova parlamento elektita – 56 legoj
    214. Ruslandaj elektoj 2012: ŝancoj de la kandidatoj – 36 legoj

    Ja ĉiu, kiu interesiĝas pri eksterEsperanta temo multe pl ifacile trovas informojn en sia nacia lingvo, aŭ en la lingvoj rusa aŭ angla.

  3. Mi aldonu, ke por kontribui al la internacia ĵurnalismo, oni povus amplekse raporti, en Esperanto, pri la okazaĵoj ĉirkaŭ la reprezidantiĝo de Putin kaj la Tago de la Venko, tradukanto ĉiujn gravajn paroladojn de Putin kaj Medvedev kaj resumante la okazaĵojn en la Dumao kaj sur la Ruĝa Placo kaj resumi la gazetarajn raportojn kaj komentojn, ruslandajn kaj internaciajn. Ial la e-istoj tion ne faras. Pro tio ili ne miras, ke en Esperanto ekzistas neniu interesa naterialo kaj ke la “ekstera mondo” ne atentas Esperanton.
    Sed kion fari, se la redaktoro de la Balta Ondo kaj de la Ondo de Esperanto ne interesiĝas pri politiko nek pri la aktualaj okazaĵoj en sia lando (krom sporto)?

  4. Iom strange ke chi-loke oni remachas malnovajn seninteresajn komunikojn de UEA, ghuste du tagojn post la akaparo de la povo far Putin kiel nova malnova prezidanto kaj chefkomandanto de la armeo, kiu posedas la “nuklean kofron” (pri kio la Balta Ondo ne raportis) kaj en la Tago de La Venko super la fashismo, kiel oni diras en Eks-Sovetunio.

Respondi