La Rusia futbalo en 2011/12

La Rusia futbala sezono 2011/12 daŭris plej longe en la historio – ĉiu teamo anstataŭ 30 kutimaj matĉojn ludis po 44. La senprecedenca longeco okazis pro la strebo sinkronigi la Rusian futbalan kalendaron kun la Eŭropa.

Ĝis nun la ĉampionado en Rusio (kaj pli frue en Sovetunio) okazis laŭ la sistemo “printempo-aŭtuno”: ĝi startis printempe kaj finiĝis aŭtune (ĉar tio estis logika el la vetera vidpunkto), malkiel en plejparto de la Eŭropaj landoj, kie la futbalbataloj komenciĝas somere kaj finiĝas en majo. La oficialaj gvidantoj de la Rusia futbalo decidis, ke la malkoincido de la “horaroj” kaŭzas ne ĉiam sukcesan ludadon de la nacia teamo kaj ankaŭ de kluboj en la Ĉampiona Ligo (ĈL) kaj Ligo Eŭropa (LE).

Pro tio antaŭ sufiĉe longa tempo estis prenita jena decido: la futbala sezono startos printempe ’11, aŭtune finiĝos la “kutimaj” 30 ŝtupoj, post kio la 16 teamoj dividiĝos je du egalaj grupoj, kaj printempe ludos plian ciklon – ĉiu po 14 matĉoj. Rezulte la supra ok-teama grupo difinos ĉampionon, kaj la suba – fiaskulojn, kiuj descendos en malsupran ligon. Ĉio okazis laŭplane.

La Peterburga «Zenit» denove ĉampioniĝis

La ĉampionadon, same kiel pasintfoje, gajnis la Peterburga Zenit. Gvidata de la itala trejnisto Luciano Spalletti Zenit efektive estis la plej forta. Ĝia ĉampioneco estis preskaŭ evidenta jam komence de la tria etapo (komence de la printempo ’12), kaj la restintaj teamoj konkuris nur por la aliaj lokoj, permesantaj la venontan aŭtunon partopreni ĈL kaj LE. La batalo por la dua loko, donanta la rajton ludi en ĈL, estis interesa kaj eventoplena. Tri teamoj (ĉiuj el Moskvo) havis realajn kaj pli-malpli egalajn ŝancojn, kaj nur en la lasta lud-tago la pozicioj definitive klariĝis: la duan lokon (kaj bileton en ĈL) gajnis Spartak, la trian lokon okupis CSKA, Dinamo estas la kvara. CSKA kaj Dinamo ludos en LE. La restintajn du vakajn lokojn en LE por Rusio plenigos Rubin el Kazano kaj Anĵi el Maĥaĉkala, unu el plej laŭtaj kluboj de la lasta sezono.

Plej multajn golojn (28) enŝotis la eburbordano Seydou Doumbia el CSKA. Reprezentanto de la ĉampionoj – Aleksandr Kerĵakov – ĉi-konkure estas la dua kun 23 goloj. La tria estas samlandano de Doumbia, Lacina Traoré el Kuban (Krasnodar) kun 18 goloj.

Anĵi el la Dagestana ĉefurbo fariĝis vaste konata dank’ al riĉaj investoj fare de la nova posedanto kaj prezidanto de la klubo, la 46-jara multmilionulo Sulejman Kerimov. Li dungis profesian skipon, kiu tre rapide famigis la klubon. Sendube bombega novaĵo iĝis, ke la mondkonata brazilano Roberto Carlos transiras al Anĵi. Lin sekvis Samuel Eto’o kaj aliaj, ne vaste konataj, sed sufiĉe multekostaj futbalistoj. Sed Anĵi ankoraŭ estas sufiĉe for de la stabileco – krom la ne ĉiam bonaj rezultoj, la klubon ene de unu sezono, eĉ se nekutime longa, gvidis kvar ĉeftrejnistoj, tri Rusiaj kaj unu alilanda, same famega, kiel Carlos kaj Eto’o, –nederlandano Guus Hiddink, en 2006–2010 laborinta kiel la ĉeftrejnisto de la Rusia nacia teamo.

Kvankam la ĉampionado finiĝis nur antaŭ kelkaj tagoj, du kluboj jam ŝanĝis ĉeftrejnistojn, kaj ambaŭokaze temas pri sufiĉe konataj kaj relative junaj alilandaj fakuloj. Jam menciitan Spartak ekgvidis la 40-jara hispano Unai Emery (ĝis nun laborinta en la Valencia), kaj la Moskvan teamon Lokomotiv – la 43-jara kroato Slaven Bilić, ankoraŭ aganta ĉeftrejnisto de la Kroatia nacia teamo. Plej verŝajne ĉi tiuj ne estas la lastaj trejnistaj demisioj kaj enpostenigoj…

Ankaŭ internacinivele la finiĝanta sezono fariĝis elstara por Rusio – la unuan fojon en la historio du kluboj (Zenit kaj CSKA) promociiĝis en la printempan etapon de ĈL. Bedaŭrinde ambaŭ kluboj ne sukcesis iri plu. Sed se la fina rezulto de CSKA estis prognozebla, kiu ludis kun la madrida Real (la Moskva matĉo finiĝis 1:1, kio estis taksita kiel relativa sukceso), la fiasko de Zenit estas multe malpli atendita, ĉar ties rivalo estis la portugala Porto, laŭ ĉies opinio tute venkebla. Sed ne okazis.

Venos trejnista ŝanĝo ankaŭ en la nacia teamo – post Hiddink la teamon gvidas lia samlandano Dick Advocaat, tamen antaŭ nelonge oni anoncis, ke post Eŭro-2012 li forlasos la postenon. Oni ne anoncas la posteulon, plej verŝajne ĉar tio ĝenerale ne estas konata. La Eŭropan ĉampionadon la Rusia teamo komencos en Pollando – matĉante kontraŭ la gastigantoj, ĉeĥoj kaj grekoj. Oni nomas ĉi tiun kvaropon “la grupo de revo”, ĉar ĉiuj teamoj estas pli-malpli egalfortaj kaj ĉiuj havas samajn ŝancojn por iri en kvaronfinalon. Pro tio la landaj amaskomunikiloj kaj simplaj futbalŝatantoj ne povas certe diri, kion oni reale atendu de la teamo – certe ĉiuj esperas je bona rezulto, tamen la teamo de Rusio multfoje pruvis, ke ĝi scipovas venki fortan rivalon kaj malgajni kontraŭ malforta. Ĉiuokaze ĉiuj ni deziras, ke la ĉampionado estu interesa kaj multgola.

Grigorij Arosev

Legu ankaŭ: La futbala jaro 2010 en Rusio

Ĉe represo bonvolu indiki la fonton
La Balta Ondo: https://sezonoj.ru/2012/05/futbalo2012

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Mondo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi