ESF: La estraro ŝanĝiĝis, la strategia evoluo progresas

Humphrey Tonkin

Humphrey Tonkin

Kadre de planita transiro, Humphrey Tonkin emeritiĝis de la prezidanteco de ESF (Esperantic Studies Foundation) dum la aprila kunsido de la ESF-estraro. La Estraro unuanime aprobis Vic-prezidanton Mark Fettes kiel lian sukcedanton.

Tonkin estis prezidanto de la Fondaĵo ekde ĝia fondiĝo en 1968.

“La gvido de d-ro Tonkin estis esenca por la disvolviĝo de ESF”, – diris Fettes, profesoro de la universitato Simon Fraser en Kanado. – “Mi tre kontentas ke li restos en la Estraro, kie ni povos daŭre profiti de lia sperto kaj saĝo”.

En lia fina Prezidant-raporto al la Estraro, Tonkin rimarkis ke ESF iras en “novajn direktojn” per “grandskala investado en klopodoj plividebligi Esperanton en la interreto”.

Mark Fettes

Mark Fettes

“Estas granda ŝanĝiĝo por ni, kvankam ĝi estas la kulmino de nia laboro dum la lasta jardeko”, – konfirmis Fettes. “Ni transiras de ĉefemfazo pri esplorado kaj akademia studado al pli anticipa investado en la disvolviĝo de la interreta Esperanto-komunumo. Ni vidas ĉi tion kiel aliron kiu, longperspektive, ebligos nin ampleksigi ankaŭ nian tradician esplor-rolon”.

Aliaj ŝanĝiĝoj en la Estraro: Derek Roff elektiĝis Vic-prezidanto, aliĝante al jama Vic-prezidanto Grant Goodall. Anna Bennett kaj Bonnie Fonseca-Greber restas en la Estraro kiel Kasisto kaj Sekretario respektive, kune kun estraranoj Geoffrey Greatrex kaj Wally Du Temple.

Timothy Reagan, iama Ekzekutiva Direktoro de ESF, forlasas la Estraron pro lia baldaŭa transloĝiĝo al Kazaĥio, kie li servos kiel Dekano de nova postdiploma lernejo pri edukado en la universitato Nazarbajev. Reagan tamen daŭre servos kiel membro de la ESF-konsilantaro.

ESF

Ĉe represo bonvolu indiki la fonton
La Balta Ondo: https://sezonoj.ru/2012/05/esf-3

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

4 Responses to ESF: La estraro ŝanĝiĝis, la strategia evoluo progresas

  1. Lau mia scio, la eduk- kaj lernejsistemo inkl. de universitatoj de Kazahstano estas konata kiel unu el la plej koruptaj en la mondo. Ghi servas praktike kaj kvazau ekskluzive por kontentigi la bezonojn de la Nazarbaev-klano.

  2. Cxu Mark Fettes igxis cedanto de suko (sukcedanto)? 😮

  3. AlKo diras:

    Dankon, korektite.

  4. John Wells diras:

    Tamen “la universitato Simon Frasier” devus teksti “la universitato Simon Fraser”.

Respondi