Eksterrete dum 26 tagoj


Ekde la mateno de la 29a de majo ĝis la tagmezo de la 23a de junio Halina Gorecka kaj Aleksander Korĵenkov estos eksterrete pro la restado de Halina (kaj Aleksander kiel oficiala akompananto) en sanatorio ĉe la Fera Monto en la norda Kaŭkazo. Bonvolu dum ĉi tiu tempo ne sendi urĝajn petojn, mendojn kaj demandojn al “La Ondo de Esperanto”, “Sezonoj”, “Radio Esperanto” kaj “La Balta Ondo”. La rutinajn aferoj en la komuna redakciejo de ĉi tiuj establoj prizorgos Aleksej Korĵenkov.

Halina & Aleksander

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Halina Gorecka kaj ricevis la etikedo(j)n , , . Legosigni la fiksligilon.

1 respondo al Eksterrete dum 26 tagoj1

  1. Mikelo59 diras:

    Mankos al ĉiuj viaj tre interesaj artikoloj…

    Mi tutkore deziras al ambaŭ vi tre agrablan kaj ripozan restadon!
    Ke Halina rapide resaniĝu kaj retrovu sian energion.

    Kun miaj plej amikaj salutoj kaj pensoj el Francio, Nordo.
    Ĝis!
    Mikelo

Respondi