Kia estus Eŭropo sen EU?

De maldekstre: Thomas Jansen, Milan Kučan, Gianni De Michelis, Giorgio Rossetti, Stjepan Mesić, Nikola Rasić.

“Kia estus Eŭropo nun, se ne ekzistus Eŭropa Unio?” Por respondi al tiu demando, kunvenis ekde la 9a ĝis la 11a de majo en Triesto, nord-orienta Italio, 140 personoj el pluraj Eŭropaj landoj.

Fakte Eŭropa Esperanto-Unio (EEU) kunlabore kun la Triesta Esperanto-Asocio okazigis tritagan konferencon al kiu partoprenis ne nur gravuloj (pri kiuj mi diros poste), sed – plej grave – sesdeko da neesperantistaj studentoj pri ĵurnalismo el universitatoj de Aŭstrio, Ĉeĥio, Kroatio, Slovenio kaj Slovakio, kiuj ne nur aŭskultis la prelegojn, sed debatis poste en laborgrupoj, sub gvido de universitataj profesoroj, la ideojn, la temojn de la prelegoj mem. La Konferenco estis ĉefa parto de projekto financita fare de la programo “Eŭropo por la civitanoj”.

Mi partoprenis plurajn tiajn internaciajn aranĝojn, sed mi devas diri ke ĝi estis vere kaj tute profesie organizita kaj malfacilas trovi ion kritikindan.

Unu tagon antaŭ la malfermo, alvenis speciala medalo de la prezidento de la Itala Respubliko, Giorgio Napolitano, kiel premio por la organizanta asocio; okazaĵo tre malofta en Italio. Kompreneble post tio ŝajnas preskaŭ ŝablonaj la patronecoj de Regiono, Provinco, Komunumo kaj Universitato Triesta!

Sed ni revenu al la konferenco, kiun mi ĝuis de tute nova vidpunkto. Mi sidis fine de la salono, en interpretista budo, kaj havis tute alian rigardon al la tuto. La salono estis plenplena, la homoj ne endormiĝis, pluraj intervenis en la debato, ne per rutinaj konstatoj sed per pensigaj demandoj, sed… ĉu povintus esti aliel kiam oni havis la eblecon aŭskulti du eksajn ŝtatprezidentojn, du eŭroparlamentanojn, unu eksministron pri eksterlandaj aferoj, unu eksprezidanton de la kristan-demokrataj partioj de la Eŭropa Parlamento, la prezidanton de la Unesko-Centro de Trieste, kelkajn diplomatojn, kaj universitatajn profesorojn, kaj – atentu bone – preskaŭ ĉiuj el ili ne estis esperantistoj!

Ĉu vi jam pentas ke vi ne veturis al Trieste? Tute prave!

Estis tre interese aŭdi en la historia sesio pri la origino, kialoj kaj disvolviĝo de la Eŭropa unuiĝo far Thomas Jansen, iama prezidanto de PPE. Kaj pri la starpunkto de la sloveno Božo Repe, universitata profesoro en Ljubliana, pri la ĵusa aliĝo de lia lando al EU. Kaj fine, pri la influo de Eŭropa Unio por atingi pacon en Nord-Irlando, kompreneble el la voĉo de Seán Ó Rian, diplomato kaj prezidanto de EEU.

Kaj en la politika sesio aliaj gravaj kontribuantoj: Stjepan Mesić, iama prezidento de Kroatio, parolis tre vigle pri ĉu la sudorienta Eŭropo havas alian alternativon krom Eŭropa Unio? dum lia kolego Milan Kučan, iama prezidento de Slovenio, lando kiu jam estas en EU, parolis pri spertoj el la plurnacia ŝtato Jugoslavio kiel mesaĝo al EU. Estis poste la vico de Eŭro-parlamentano Giorgio Rossetti kiu traktis tiklan temon: “Ekonomio kaj/aŭ politiko? Eŭropa integriĝo ĉe decida vojkruciĝo”: ĉu iu temo povus esti pli aktuala ol tio?

Sekvis la sesio pri ekonomio, en kiu tri universitataj profesoroj (Mladen Staničić el Kroatio, Franćois Grin el Svislando, kaj Stefano Amadeo el Italio), pritraktis la fiskan kunordigadon, la dinamikon de lingvoj: ĉu la lingva ekonomio povas helpi kaj la socian solidarecon en EU post la traktato de Lisbono.

La lasta sesio temis pri la homaj rajtoj kaj estis tie alfrontataj: la problemo de la handikapitoj precipe rilate al instruado, fare de prof. Paolo Alessi, de la tiea universitato kaj prezidanto de la Unesko-Centro de Trieste; la identeca karaktero de lingvoj, fare de Zlatko Tisljar, sekretario de EEU kaj la religio kaj la Eŭropa identeco far Antonio Cancian, eŭrodeputito, fluganta al Trieste de Bruselo nur por partopreni la konferencon.

Sed tio ne estis ĉio! Ĵaŭde posttagmeze la organizantoj regalis la konferencanojn kaj la lokan publikon per tre interesa Publika Ronda Tablo pri la graveco de EU por konservado de la paco en Eŭropo kaj en la mondo, al kiu aktive kontribuis Stjepan Mesić, Milan Kučan, Gianni De Michelis (eŭrodeputito, iama itala ministro pri eksterlandaj aferoj) kaj d-ro Thomas Jansen.

Mi konscias ke tiu ĉi simpla listigo de temoj kaj homoj vekas en la legantoj la bedaŭron pro malĉeesto, sed vi havos almenaŭ la okazon legi la prelegojn ĉar estos, kompreneble, eldonataj la aktoj de la konferenco.

Ĝuu la legadon, samkiel oni ĝuis la aŭskultadon de la prelegoj de tiu impona konferenco, nova ĉenero en la jam longa ĉeno de altnivelaj kongresoj kaj konferencoj plej diversaj, zorgata de la Triesta Esperanto-Asocio sub la firma gvido de la prezidanto Edvige Tantin Ackermann.

Michela Lipari

Ĉi tiu artikolo aperis en la junia kajero de La Ondo de Esperanto (2012).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2012, №6.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2012/05/212triesto/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi