TEJO: Novaj komitatanoj B

Komitatanoj B de TEJO
Paweł Fisher-Kotowski el Pollando, Wang Shanshan el Ĉinio, Ronald Baby González el Kubo/Hispanio kaj Magnus Henoch el Svedio/Britio (de maldekstre en la supra portretaro) estas novaj Komitatanoj B de la Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO). Ili estis elektitaj per baloto de Individuaj Membroj de TEJO okazinta marte kaj aprile. Ili oficos de junio 2012 ĝis majo 2014.

La elektitaj kandidatoj ricevis respektive 21 (66%), 20 (63%), 18 (56%) kaj 16 (50%) voĉojn.

La voĉdonado okazis marte kaj aprile 2012 pere de balotiloj senditaj paperpoŝte al Centra Oficejo, kaj ĝi estis la unua tia baloto post dek-jara paŭzo (en antaŭaj jaroj ne estis sufiĉaj kandidatoj por ke voĉdono okazu). Ĉiu rajtis voĉdoni por maksimume 4 el 7 kandidatoj. La neelektitaj kandidatoj estas Zsófia Pataki (Hungario/Pollando, 15 voĉoj, 47%), Przemysław Wierzbowski (Pollando, 14 voĉoj, 44%) kaj Sébastien Denux (Francio, 8 voĉoj, 25%).

La sekva balotado povos okazi post du jaroj.

Łukasz Żebrowski
Prezidanto de TEJO

Ĉi tiu artikolo aperos en la junia kajero de La Ondo de Esperanto (2012).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2012, №6.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2012/05/212tejo/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

1 respondo al TEJO: Novaj komitatanoj B1

  1. TEJO-Oficejo diras:

    32 voĉdonoj en la unua balotado pri Komitatanoj B post 10-jara paŭzo. Malsukceso aŭ unua paŝo al bona rezulto en sekva (espereble reta) voĉdono? Komentoj de prezidanto de TEJO, Łukasz Żebrowski, legeblas ĉe Libera Folio: http://www.liberafolio.org/2012/32-membroj-vocdonis-en-tejo-elektoj

Respondi