Nia trezoro: Nikolajs Ķurzēns

Nia trezoro

Ĉiuj recenzoj, paroloj, eseoj pri Ķurzēns mencias la Kaloĉajajn vortojn: “Kantisto de vivsopiro, de malkontento, de amara spito kontraŭ malvastaj horizontoj. Li havas preskaŭ solan temon: la senpovon de junulo malsata je l’ vivo. Sed sur tiu sola temo li faras variaĵojn konsterne riĉajn.” Tiu estas la prezento de la latvo Ķurzēns (1910–1959) en Dekdu poetoj, aperinta ĉe eldonejo Literatura Mondo en 1934. Temis pri tre talenta junulo, filo de gimnazia instruisto pri matematiko, junulo aktiva ankaŭ en la movado: apenaŭ pli ol dudekjara li estis redaktoro de La Ondo de Daugava (1932–34), vicprezidanto de Latvia Esperanto-Societo, ekde 1933 versoj el lia plumo pluras en Literatura Mondo.

Dudek poemoj en la Kaloĉaja antologieto, kvindek naŭ en la persona kolekto Mia spektro ampleksanta la periodon 1931–1935 (sed aperinta ĉe Literatura Mondo nur en 1938), kiu tamen (bedaŭrinde!) forsarkas tri el la antaŭaj. La dua eldono, en 1985, kolektas la poemojn de la antaŭa eldono, la tradukojn de Ķurzēns el la latva kaj la tradukojn fare de Elvira Lippe el la latvaj poemoj de Ķurzēns. Posta eldono ĉe Sezonoj (1987) kun titolo El “Mia spektro” reaperigas, en tre modesta mimeografiita vesto, nur liajn originalajn esperantajn poemojn de la eldono de 1938, kun enkonduko de William Auld kaj biografiaj notoj de Mirdza Burgmeister. Nenio alia de li.

La vivdestino ne estis tro favora: el sia naskiĝurbo Alūksne li venis al Rigo, kie li lernis esperanton kiel mezlernejano kaj kie li diplomiĝis; ŝtatoficisto post abiturientiĝo, li studis ekonomikon, la milita ŝtormo kun okupado de Latvio fare de Sovetio, poste Germanio, poste denove Sovetio, lin portis al Germanio kaj nur en 1945 li revenis al sia lando, sed pro personeckulto estis deportita al norda Ruslando kie li restis dum kelke da jaroj. La movado en Latvio estis rekonstruita en 1957, sed li ne plu partoprenis ĝin. Lia humoro, jam nigra pli frue, lin kondukis al deprimiĝo, kaj en hotela ĉambro la 3an de aŭgusto 1959 li mortigis sin. En sia adiaŭa letero al la edzino Anna li skribas: “Mi ne plu havas forton kaj ĉefe, jam delonge havas nenian sencon, ankoraŭ kaj ankoraŭ daŭrigi tiun ne esprimeble stultan per nenio pravigeblan, jam delonge ĝis ekstremo tedintan komedion, kiun ne sciate pro kio, oni kutimas nomi per nobla kaj sonora vorto – la VIVO.”

Se iom supraĵe resumi la Kaloĉajan prezenton, la poezio de Ķurzēns estas unuteme pesimisma. Pesimismo de dudekjarulo, kiu ne malaperas kun la paso de la jaroj. Tamen tiu unutemeco tiom nigra ne estas prikonsentebla. Alternas pensoj ja nigraj pri morto kaj pri senceleco de la vivo kun aliaj tamen tute alispiraj, ĝojaj, plezurcelaj. Penso pri rapidritma vivo sencela estas jam de 1933:

Mi rapidas tra la vivo, mi ne haltas dum la iro –
ja nenio plu min tenas, ne katenas min sopiro.
Sub la flekse ŝova ŝuo de fokstrota pulsa ĝuo
fordegelu miaj tagoj en ebrio kaj delir’.

Haku gaje la minutojn ĝesa1 ritmo brutambura,
horojn portu for al foroj violona fajfo kura,
en murmuro monotona de la voĉo saksofona
pasu mia viv’ kaj ĉesu – sen postlas’ de ia spur’.

[1. Nun “ĵaza”]

Oni trovas aliteraciojn kaj ritmon kiuj memorigas pri Hohlov, kaj tiutempa malmultlinia recenzo de K. R. C. Sturmer en The British Esperantist (1939) trovas tion paŭsaĵo, ne rimarkante la originalecon. Aparte atentinda, kaj atentata de Auld, la “abortita” rimo per la lastaversa elizio, stilapartaĵo de Ķurzēns, troviĝanta ankaŭ en aliaj liaj poemoj.

Tradukoj el la latva lin anoncas en Literatura Mondo (majo 1933), kaj la “Redakcia poŝto” samnumera lin kuraĝigas: “Viaj tradukoj […] montras traduk-kapablon, kiu, se vi pli vaste vin dediĉos al la interpreto de poezio, vin certe levos inter niajn plej bonajn poemtradukistojn (ili ne estas tro multaj).” Sekvas pliaj tradukoj; dudek kvar poeziaĵoj tradukitaj aperas en Literatura Mondo, oktobro 1934, la latva numero. Ankaŭ ĉe traduko Ķurzēns majstras ĉe aliteracioj; jen ekzemplo en Momento de ĝojo de Vilis Plūdonis:

Verdherbajn kampojn mi travagas sola.
Varmspire min karesas la somer’.
Ĉiela bluo fluas super ter’.
En ravaj revoj dronas mi, senvola.
Kontestas mi. En kor’ deziroj ĉesas.
Anim’ fandiĝas kun la univers’.
Kaj ĉio, ĉio iĝas bela vers’.
Por esti ĝoja, kiom nur necesas.

Originalaĵoj debutas en la oktobra numero de 1933. Tute gajaj, kongruaj kun la junula aĝo:

Hodiaŭ min regas ekscito,
hodiaŭ mi estas ne mi;
lavange la sango min pelas,
la sentoj ventege ribelas,
kaj regas min stranga ekscito:
hodiaŭ mi pensas pri vi.

Ne maloftas la instigo al senbrida ĝuado, neglekte pri fino:

Kial ne ĵetiĝi haste
En la kirlon de diboĉo,
Kial ne mankapti draste
Kaj ne trinki ĝojo-vinon?
Ja la fino
Venos mem.

Amon li ne forgesas: en Al amikino iama li preskaŭ dorlotas malsane palan amikinon: foru la malsan’ / Ke ree floru ĝoj’ sur via vojo.

Ankaŭ William Auld, en la enkonduko al El “Mia spektro”, evidentigas unutemecon: la senespera, senkolora senceleco de lia vivo. La ripetado de koncepto “sen” bone portretas la maltrafitajn aspirojn de la poeto. Tamen de tempo al tempo li ŝajnas trafi al feliĉo, kiel en Subita ĝojego:

Hodiaŭ radias la mondo junbrila
en fluo de l’ bluo serena.
Mi volus forpaŝi kun “vivu!” jubila,
kun kapo senĉapa, kun koro facila
kantante, laŭ vojo sunplena.

Kvankam lia produktado ampleksas entute kvin jarojn, kaj la originalaj poemoj estas entute sesdek du, do en ĝenerala literaturhistorio li estus menciinda per piednoto, senmortajn spurojn li ja lasis. La Esperanta antologio transdonis al la populara kulturo dek kvar el la poemoj de Ķurzēns. Certe restas en la memoro la versoj de la Aŭtuna elegio (majo 1934):

Hieraŭ pluvis, kaj hodiaŭ pluvas
kaj morgaŭ same, lace glitos gutoj;
kaj same, lace iros la minutoj
de mia viv’, sencela kaj enua.

Kaj same en Ĉu tio do – la vivo? aŭdiĝas, kaj plurestos en
la memoro, la krio:

Ĉu vere nur por nin al tombo treni,
ĉu vere nur por morti ni naskiĝis?
Ĉu tio do – la viv’?
Ne, ne! Neeble!
Ankoraŭ devas, devas io veni!

Carlo Minnaja

Ĉi tiu artikolo aperis en la junia kajero de La Ondo de Esperanto (2012).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2012, №6.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2012/05/212kurzens/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Nia trezoro kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

2 Responses to Nia trezoro: Nikolajs Ķurzēns

  1. AlKo diras:

    Dankon, Margarita. Korektite.

  2. Margarita diras:

    Estas eraro en la familinomo – la gxusta estas sen longa litero ū – Ķurzēns

Respondi