Nuntempa Esperanto: pri komputilaj vortoj

Komputeko“En Esperanto eblas ĉion esprimi”. Kiam mi en 2007 laboris kiel tradukisto de komputilaj programoj, mi ofte demandis min, ĉu tio veras ankaŭ por tutnovaj teknikaj vortoj. Kaj mi efektive ilin trovis. Plejofte ne en PIV, nek en tradukvortaroj. Sed en Reta Vortaro, Komputada Leksikono kaj en traduklistoj de skipoj kiuj tradukas komputilajn programojn en Esperanton.

Kiam mi esploris la aferon de pli proksime, mi iom seniluziiĝis. Daŭris longe por trovi bonajn tradukojn kaj ne ĉiam proponintoj de vortoj konsentis. Novaj komputilistoj-esperantistoj eklernis la lingvon kaj tuj ektradukis programojn, ĉefe malfermitkodajn. Ĉar ili ne trovis komputilajn vortojn en vortaroj, ofte ili mem inventis “ion strangan”, kvankam tamen foje jam dum jardeko cirkulis tute akceptebla vorto. Aperis neologismoj abunde kaj en malsamaj programoj por samaj aferoj aperis malsamaj vortoj. Terure!

Ne nur komputilistoj uzis kaj plu-uzadas komputilajn vortojn. Ekde kiam aperis la Interreto, nia socio rapide ŝanĝiĝis kaj en la gazetaro kaj dum prelegoj oni ekparolis pri Facebook, Vikipedio, retpoŝto k.s. Bedaŭrinde pli kaj pli da “strangaj vortoj” estis uzataj. Kaj neniu korektis, ĉar eĉ spertaj esperantistoj la vortojn ne konis. Nek trovis en la vortaroj kiujn ili kunportis…

En majo 2007 mi ĉeestis laborsemajnfinon en Cambridge por traduki OpenOffice.org al Esperanto. Okazis tie altkvalitaj diskutoj; evidentiĝis ke dum pluraj jaroj kelkaj homoj laboris jam pri la projekto. Sed neniu notis la konkludojn! En tiu momento mi decidis fari la projekton Komputeko: prikomputila terminokolekto. Por ke la kono ne perdiĝu; por ke multaj esperantistoj povu profiti de nia laboro.

Mi kreis retejon www.komputeko.net. En ĝi mi publikigis kelkmil vortojn kun tradukoj al pluraj lingvoj. En mia laborejo mi jam havis liston plurlingvan; ankaŭ en naciaj lingvoj ne ĉiam facilas trovi bonan tradukon por usonangla termino. Poste mi aldonis multajn vortojn kaj poluris la listojn. Mi provlegis tradukojn de programoj, komparis kaj diskutis. Iom post iom la kvalito kreskis (ĉefe de la parto angla-Esperanto) kaj pli da homoj ekuzis la retejon. Mi faris listojn de plej oftaj vortoj kaj tiujn sendis al vortaristoj por ke ili konsideru aldoni ilin al la venonta eldono de sia vortaro.

Kelkaj homoj demandis min pri papera eldono de la Komputeko. Papera eldono de prikomputila vortaro en Esperanto? Al mi ŝajnis esti stranga ideo. Sed pli kaj pli da homoj insistis. Esperantistoj ŝatas vortarojn kaj gravas havi la eblecon ilin palpi. Finfine mi konsentis pri tio, ĉefe post kiam iu al mi donis la argumenton ke “prikomputila terminaro estas la plej bona pruvilo ke Esperanto estas moderna lingvo; estas bonega kaj tre interesa varbilo!”.

Bone, do ni kreu paperan version. Ĉu 100 ekzempleroj? Eldonisto Peter Baláž insistis pri 500 (!) ekzempleroj kaj ni presis la unuan eldonon en majo 2008. Ene de duonjaro ĝi elĉerpiĝis. Ni ne volis tuj represi ĝin kaj finfine atendis kvar jarojn antaŭ ol krei duan eldonon.
KomputekoNe temas pri simpla represo; multaj homoj sendis al mi korektojn kaj sugestojn kiujn mi traktis. Estas kelkaj kromaj bildoj kaj klarigoj, ĉapitroj pri ĉapelitaj literoj, ekzemplaj frazoj el Vikipedio kaj mi aldonis kvinlingvan liston (Esperanto-angla-franca-nederlanda-ĉeĥa) de 400 ofte uzataj prikomputilaj vortoj. La nova eldono de Komputeko estas interalie havebla en la libroservoj de UEA kaj FEL. Se vi havas komentojn aŭ volas iĝi pluvendisto de la libretoj, vi povas kontakti E@I pere de la adreso info@komputeko.net

Yves Nevelsteen

Legu recenzon de la 1an eldono de Komputeko.

Ĉi tiu artikolo aperis en la junia kajero de La Ondo de Esperanto (2012).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2012, №6.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2012/05/212komputeko/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi