Hispanio: Kongreso en urbeto

La kongresanoj en la bela kongresejo (Fotis: Pedro Hernández)

En la ĉarma urbeto Almagro (provinco Ciudad Real) disvolviĝis de la 27a de aprilo ĝis la 1a de majo la 71a Hispana Kongreso de Esperanto. La kongresurbo kun malpli ol dekmil loĝantoj multe prosperis en la 17a jarcento sub la influo de la bankista germana familio Fugger, dum la regado de la imperiestro Karolo la 5a. Restas pluraj tiuepokaj konstruaĵoj, inter kiuj elstaras la Ĉefa Placo, kun verdaj duetaĝaj domoj, la Almacén de Fúcares (magazeno konstruita por stoki grenon kaj ĉefe hidrargon el la proksimaj minejoj de Almadén), la monaĥejo Convento de la Asunción de las Monjas Calatravas aŭ la Palaco de la Grafoj de Valparaíso, centra ejo de la kongreso konstruita en la jaro 1699.

Aparte belas la Corral de Comedias aŭ komedikorto, sentegmenta teatrejo de la 17a jarcento, kiu konserviĝas senŝanĝe. Okaze de la tradicia spektaklo, nur la vestaĵoj, ĥar-aranĝoj kaj la fotiloj de la publiko “krom la fakto, ke ili babilis Esperante kaj ne en la Cervantesa lingvo” klarigis ke ni vivas en la 21a jarcento.

Dum la kongreso, Alejandro Pareja gvidis la lingvajn kursojn por komencantoj kaj Jorge Camacho rolis kiel lerta interpretisto en la vizito en Almagro, ĉe la vin-gustumado kaj dum la ekskurso al la ventmuelejoj en Campo de Criptana.

Samkiel pasintjare en San Lorenzo de El Escorial, denove oni prelegis per peĉakuĉoj, vigla metodo en kiu oni komentas 20 bildojn po 20 sekundoj.

Dimanĉe okazis ĝenerala kunveno de HEF por pretigi agadojn okaze de la 125a datreveno de la lingvo, kaj Toño del Barrio estis konfirmita kiel prezidanto. Poste, ne nur la pli ludemaj kongresanoj ĝuis la prezentadon de Talismanoj, kartludo kreita de Abel Montagut ĉirkaŭ “Don Quijote kaj verdaj Donkiĥotoj”.

Inter la artaj agadoj, krom la projekciado de filmoj pri Esperanto, oni devas elstarigi Vivu la Teatro, prezentita de Ana Manero kaj Miguel Fernández kaj partoprenita de dekduo da esperantistoj kaj de la aktorino Laura Pascual, kiu bonege rolis en fragmento de la Sanga nupto de Federico García Lorca (tradukita de Miguel Fernández).

Ankaŭ muziko ege kontribuis al la amika etoso. Kvaropo Sinkopo koncertis post la solena inaŭguro, kaj lunde la tre simpatia loka kanzonisto Alejandro Cerro preparis la vojon por la koncerto de Kaj Tiel Plu. La kataluna grupo ludis plurajn tradiciajn okcitanajn kaj sefardajn kantojn esperantigitajn de ili kaj ankaŭ popolkantojn de la Hispana Enlanda Milito.

La kongreso omaĝis la Iberan Skolon okaze de ĝia 20a datreveno kaj ĝuis la partoprenadon de Miguel Fernández, Miguel Gutiérrez Adúriz, Jorge Camacho, Abel Montagut kaj “ilia muzo” Ana Manero.

Ibera kvaropo antaŭ monumento al Miguel de Cervantes en Campo de Criptana; de maldekstre: Miguel Gutiérrez Adúriz, Miguel Fernández, Jorge Camacho kaj Abel Montagut. (Fotis Javier Guerrero)

Mardon matene, Ana Manero prezentis la novajn atingojn kaj celojn de la Bitoteko, fierinda projekto de HEF malfermita al la tuta esperantistaro. La Bitoteko celas disponigi rete librojn kaj gazetojn en aŭ pri Esperanto, kiuj estas nun publika havaĵo (ekster aŭtor-rajtoj), kaj fari tion laŭ profesia formo el bibliografia vidpunkto. Bitoteko antaŭ nelonge pligrandigis sian videblecon danke al la eniro en la oficiala retejo Hispana kaj celas «plenumi certajn kondiĉojn pri specifaj metadatenoj» por esti baldaŭ serĉebla ankaŭ pere de Europeana.

Krom la menciitaj prelegantoj kaj respondeculoj de la programeroj, la kongreso sukcesis danke al la prizorgoj de Jesús García Cano, Raúl Martínez Anguita kaj aliaj membroj de la Loka Kongresa Komitato kaj de la senlaca prezidanto de HEF Toño del Barrio. Kaj kompreneble ankaŭ danke al la cento da partoprenintoj, de la sepjaraĝa ĉarma denaskulino kiu vigligegis la lasttagan aŭkcion ĝis Eduardo Larrouy, naŭdeknaŭjara junulo el Bilbo, esperantisto de okdek jaroj. La hispana gazetaro sufiĉe bone eĥis la eventon, kiu nun estas plejparte ĝuebla danke al la pluraj filmetoj enretigitaj en la kanalo de la Hispana Esperanto Federacio en Youtube.

Javier Guerrero

Ĉi tiu artikolo aperis en la junia kajero de La Ondo de Esperanto (2012).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2012, №6.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2012/05/212hispanio/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

1 respondo al Hispanio: Kongreso en urbeto1

  1. Mikelo59 diras:

    GRATULON al Hispanio pro tiu belega Kongreso!!!
    (Ni nepre vizitu la paĝaron koncerne la videojn ĉe
    http://www.youtube.com/user/esesperanto )

Respondi