Nia trezoro: Eŭgeno Miĥalski

Nia trezoro

La esencon de la verkado de Eŭgeno Miĥalski prezentis en unu el siaj plej brilaj rimportretoj Kolomano Kalocsay:

Miĥalski, flirta papilio,
Rapsodo de l’ printempa viv’
Se lin turmentas kis-soif,
Konsolas lin la rim-ebrio.
<…>
Kaj — jen la ĉefa antaŭ ĉio:
Fieras li (ne sen motiv’)
Pri la malkovro, ke pasiv ‘
Dialektikas kun pasio.

Kompreneble, la difino “flirta papilio” devenas el la fama poemo de Miĥalski

Estas mi – papili’
gajflirtanta en aero,
dancas mi, ĝojas mi
tutan tempon dum somero.

De la lun’, ĝis la sun’
kun korjun’
flugas mi;
de la ter’, de mizer’,
de sufer’
fuĝas mi.

Eŭgeno Miĥalski (Евгений Иосифович Михальский, 21 jan 1897 – 15 okt 1937) naskiĝis en la Ukrainia urbeto Letiĉev, lernis en gimnazio en Voznesensk (ankaŭ Ukrainio), poste loĝis en Saratov, Odeso, Doneck (tiam Stalino)… Kvankam lia vivo estis ligita kun Ukrainio, li estis multe pli ligita kun rusaj kulturaj kaj lingvaj tradicioj (li estis bibliotekisto kaj instruisto de la rusa lingvo kaj literaturo), kiujn tre sukcese greftis al la kulturo Esperanta.

Konatiĝinte kun Esperanto en la aĝo 14-jara, li en 1917 provis fondi Esperanto-revuon kaj verkis poemojn. Atentu bone: en 1917, la revolucia jaro! Lia mensa kresko troviĝis sub influo de la grandiozaj sociaj eventoj, kaj revolucia konscio venis al li “el la ĉirkaŭa aero”. Revolucieco senteblas ne nepre (eĉ ne ĉefe) en liaj “sociaj” poemoj, sed ankaŭ en la plej intimaj lirikaĵoj. Tiun vojon iris tiuepoke ankaŭ la rusaj poetoj, apartenantaj al la futurista skolo – kaj Miĥalski evidente apartenis al iliaj adorantoj, speciale de ĝia plej fama reprezentanto Vladimir Majakovskij. Kiel ĉiuj futuristoj, kiuj serĉis novajn internajn eblecojn en la nacia lingvo, nia poeto provis trovi ilin en la lingvo internacia, kaj sukcesis malkovri profundan filozofian sencon eĉ en pure gramatikaj formoj de nia lingvo:

“Is” – “As” – “Os”
tri elementoj de l’Tuto,
finito, vivato, ĥaos –
problemo de Absoluto.

Li okupiĝis pri organizaj aferoj, eldonis kaj redaktis revuojn, sekretariis en IAREV, sed pure kreaj poeziaj okupoj estis multe pli gravaj por li kaj por la historio. Tamen li ne estis fekunda verkisto – lia literatura heredaĵo konsistigas nur unu volumon, kaj plej granda parto de liaj poemoj, eldonitaj siatempe en kvin libretoj, estis verkita inter 1917 kaj 1923. Poste lia kreivo fariĝis malpli intensa – kiam la revolucia elano en la lando estingiĝis, la poeto ne plu havis kreimpulsojn.

Poemoj ĉiutemaj – amaj, filozofiemaj, socialaj… Ĉio kreiĝis samperiode. Eldonante sian “jubilean” kolekton Prologo, dediĉitan al la dekjariĝo de la verkado, li sagace elektis ĉion la plej elstaran, kion li verkis en sia frua kaj pinta periodo…

Ĝis la lastaj tagoj de sia vivo Miĥalski restis arda esperantisto, kiu zorgis pri la internacilingva kulturo, laŭeble adaptiĝante al la ĉiam malboniĝantaj sociaj kondiĉoj. Iuj provoj savi la movadon en la totalisma sistemo, kiu finkreiĝis komence de la 1930aj, komence helpis, sed nenio povis helpi kontraŭ la granda teroro de 1937–38 – ĝi kiel asfalta glatigilo ruliĝis super sovetiaj esperantistoj, dispreminte la movadon kaj pereiginte multajn aktivulojn. Pereis ankaŭ Miĥalski. Ĉesis la vivo, sed restis la poemoj, kiuj vivos tiom, kiom vivos nia lingvo.

La plej ĉefa trajto de la verkoj de Miĥalski estas la profunde travivita mondkoncepto dialektika (en la Hegela-Marksa senco). Oni povas ĝin akcepti aŭ malakcepti, sed ĝi estas natura rezulto de la vivobservo en la revolucia epoko, kiam kontrastoj, kontraŭdiroj fariĝas tre akraj, kaj la bataloj inter ili – nudaj kaj krudaj, sed samtempe el tio naskiĝas io nova.

Tiu dialektiko en la socia vivo riveliĝas jam en la plej fruaj poemoj de Miĥalski, sufiĉas rememori lian poemon Fajro kuracas (ĉu ne esprimas kontraŭdiron jam la titolo?):

Antaŭen kaj antaŭen! Al novaj idealoj!
Al nova viv-konstruo! Al nova viv-rimed’!
Ni eĉ ne haltu antaŭ kruelaj sangbataloj!
Ni ne kompatu, premu la florojn sur la bed’!

Atentu: la linioj estis verkitaj la 10an de oktobro 1917, ankoraŭ antaŭ la Oktobra renverso, tia estis la ĝenerala humoro de junaj inteligentuloj dum la revolucio… Tiel marksismo por la revolucia generacio estis nature kaj facile akceptata, kaj Esperanto fariĝis ĝia esprimilo:

“Is – as” = estiv’
sekvigas “os”-energion,
tiel socia viv’
produktas konscion.

Dialektikajn kontrastojn li trovas ankaŭ en si mem, kaj la dialektikan lukton li ekvidis eĉ en la rilatoj inter la virino kaj viro, kaj ĝi plene penetris lian amlirikon:

Mi kaj vi: jen kontrasto, jen sumo,
mi kaj vi: jen eksplodo, jen fal’,
mi kaj vi: jen abismo, jen lumo,
mi kaj vi: jen nur “de”, kaj jen “al”…

Tute alia estis la posta epoko, kiam la marksisma dialektiko iĝis kompleto de rigidaj oficialaj dogmoj, transformiĝinta je formo de nova religieca skolastiko. Sincera homo en tiuj kondiĉoj apenaŭ povas elvivi – ĉu fizike, ĉu personece. Miĥalski ja tion klare vidis:

Hom’ ne povas resti longe sen idoloj,
detruinte unujn, kreas la aliajn…
Nur varias formoj, sed ne la simboloj,
kaj neniam oni venas finstacion…
Kaj mi serĉas, volas trovi la eliron
por min liberigi je medio verma.
Ho, ĉu mi sukcesos venki la vampiron?
Aŭ min mem minacas la ekstermo…

Tre granda atingo de Miĥalski en la poezio estas alta erotikismo. Amliriko en Esperanto ekzistis antaŭ li, sed neniam ĝi ensorbis erotikon. Erotiko en la arto estas, verŝajne, la plej komplika afero – ĝi devas esti tre sincera kaj forme altnivela por ne gliti en puran fiziologion kaj eĉ pornografion. Jen fragmenteto el Amaj melodioj:

Nin ĉirkaŭas freŝgirlando el la floroj,
de l’muziko bela rava son’ …
Vokoj-ploroj el verando kun mistiko
de ribela fluas violon’.

Inspirite de ĉi-sonoj mi cin kisas,
tremas cia kortuŝite brust’,
nin kulisas floraj kronoj … mi cin premas,
dolĉo mia … benas nin arbust’.

La krea heredaĵo kaj la biografio de Miĥalski estas esploritaj sufiĉe detale. Liaj poemoj eniris diversajn antologiojn kaj krestomatiojn kaj estas vaste konataj en Esperantio. Tio montras, ke intereso al la poeto ne estingiĝas. Por iuj verkistoj tio foje ne servas bonan servon – ili “bronziĝas”, memoro pri ili rigidiĝas, kaj la verkoj, eĉ konataj, fariĝas malvivaj. Tamen al Miĥalski tio ne rilatas – liaj verkoj estas plu freŝaj – la homo, kiu jam ilin konas, ĉiam revenas al ili por relego, kaj por la homo, kiu la unuan fojon kun ili konatiĝas, ili fariĝas vera revelacio.

Nikolao Gudskov

Legu ankaŭ la artikolojn pri Ludoviko Zamenhof kaj Julio Baghy kaj Kálmán Kalocsay kaj Nikolao Hohlov, kiuj aperis ĉi-jare en Nia trezoro.

Ĉi tiu artikolo aperis en la maja kajero de La Ondo de Esperanto (2012).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2012, №5.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2012/05/211trezor/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Nia trezoro kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi