SES 2012 estos bunta kaj amasa

SESDum la pasintjara Somera Esperanto-Studado (SES) en Nitra (Slovakio) evidentiĝis, ke la ejo – studenthejmo Zobor – estas tre taŭga por internaciaj aranĝoj. La favora situo ne tro malproksime de la ĉefurbo Bratislavo, bona ekipaĵo de la ejo kaj agrabla sinteno de lokuloj konvinkis la organizantojn (E@I kun Slovakia Esperanta Junularo), ke ankaŭ SES 2012 okazu en la sama loko.

Ĝi komenciĝos la 21an de julio (tuj post la kongreso de EEU en Irlando) kaj daŭros ĝis la 29a (antaŭ UK en Vjetnamio). Samtempe temas pri la kvina fizika renkontiĝo de lernu!-uzantoj, kaj ni antaŭsupozas partoprenon de multaj novuloj, pri kiuj zorgos tradicie “anĝeloj”, spertaj esperantistoj pretaj helpi kaj konsili.

La ĉefa parto – instruado de Esperanto – okazos en pluraj grupoj sub gvidado de elstaraj instruistoj. Divido al grupoj estos farita laŭ testo, kiun faros partoprenantoj post alveno kaj kiu helpos ekscii, sur kia nivelo oni troviĝas. Instruemuloj povas aliĝi al seminario “Flugiloj de malfacila vento”, kiun gvidos Xosé Conde el Katalunio. Posttagmeze atendas riĉa programo – ekskursoj, prelegoj, kreaj metiejoj, nacia vespero, internacia vespero, paroligaj rondoj kaj sportaj ludoj, vespere eblos amuziĝi en diskoteko kaj koncertoj, spekti filmojn, aŭ ripozi de bruo en trankvila etoso de Gufujo. Preparitaj estas koncertoj de Georgo Handzlik kaj Martin Wiese, kaj nova teatraĵo de Georgo Handzlik kun Saŝa Filipoviĉ.

Al SES 2012 aliĝis jam pli ol 120 personoj, kaj eble ni eĉ superos la rekordon el la pasinta jaro (191 personoj el preskaŭ 30 landoj). Tio ĝojigas nin, ĉar pri sukceso de la aranĝo decidas ĉefe ne ĝiaj organizantoj, sed partoprenantoj, kiuj komune kreas perfektan internacian etoson, kune lernas kaj amuziĝas, helpas aliajn kiel “anĝeloj”, konversacias kun komencantoj, instruas sian lingvon dum lingvokursetoj, aŭ prezentas siajn landon kaj kulturon dum solena vespero. Ju pli bunta partoprenantaro, des pli bone – do ne hezitu kaj aliĝu kiel eble plej frue (ĝis fino de aprilo validas dua aliĝperiodo kun malpli alta aliĝkotizo). Aliĝilo, samkiel ĉiuj gravaj informoj pri la aranĝo, troveblas ĉe http://lernu.net/ses.

Katarína Nosková

Ĉi tiu artikolo aperis en la maja kajero de La Ondo de Esperanto (2012).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2012, №5.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2012/05/211ses/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

1 respondo al SES 2012 estos bunta kaj amasa1

  1. Brian Barker diras:

    Ne forgesu informi televidon, radion ktp pri via evento 🙂

Respondi