Rusa Antologio: Poemoj de Jakov Polonskij

Jakov PolonskijJákov Petróviĉ Polónskij (Яков Петрович Полонский) naskiĝis la 6an (Gregorie, la 18an) de decembro 1819 en neriĉa nobela familio en la urbo Rjazanj. Post studoj en la Rjazana gimnazio kaj en la jura fakultato de la Moskva Universitato li laboris en ŝtataj oficejoj en Odeso, Tifliso (Tbilisi) kaj Peterburgo. Ekde la 1860a jaro dum 36 jaroj li okupis gravajn postenojn en la Komitato de eksterlanda cenzuro kaj en la Ĉefa Administrejo de Presaferoj (bone konata al esperantistoj) en Peterburgo. Mortis la 18an (30an) de oktobro 1898 en Peterburgo.

Jakov Polonskij ekverkis poemojn en la gimnazia aĝo (sian unuan poemon li montris en 1837 al la estonta imperiestro Aleksandro II), kaj ekde 1840 liaj poemoj aperis en literaturaj gazetoj. Lia unua poemaro estis eldonita en 1844, sekvis pliaj libroj poeziaj kaj prozaj ĝis la kvinvoluma Plena Verkaro en 1896. Precipe populara kaj ĝis nun legata estis lia amliriko, elstara forme kaj enhave.

Multaj el liaj lirikaĵoj iĝis romancoj, muzikigitaj de Ĉajkovskij, Raĥmaninov, Dargomyĵskij, Tanejev kaj aliaj komponistoj, kaj nur malmultaj nuntempaj rusoj scias, ke Kanto de ciganino (“Mia fajro en nebulo…”) estas ne popolkanto, sed lia poemo, verkita en 1853. (AlKo)

VESPERO

La flam’ de velkanta aŭroro
disŝutis fajrerojn ĉiele,
jen maro lumanta scintilas;
sur vojo laŭ bord’ estingiĝas
tintila sonor’ malagorda,
la kanto de gajaj koĉeroj
en densa arbaro perdiĝis,
jen mev’ en nebul’ diafana
ekbrilis kaj tuj malaperis.
Blankŝaŭma tavol’ balanciĝas
Ĉe ŝton’ griza, kvazaŭ lulile
Dormanta infan’. Kiel perloj,
La gutoj de roso freŝiga
Ekpendis sur branĉoj kaŝtanaj,
En ĉiu rosero trembrilas
La flam’ de velkanta aŭroro.

* * *

Aĥ, sur balkon’ – tia belo, karulo! rigardu: en for’ –
Lag’ tie sube lumanta spegulas en lum’ de aŭror’;
Cigno plej blanka langvoras, naĝante en sia medi’,
kaj ne forfuĝos de ĝi – same vi, ho amato, de mi…
Eĉ se pri via medi’ konvinkadas obstine vi min,
Ke estas mondo ĝi, sed ne la ard’ kaj de mi juna sin’!

* * *

Mia kanto, por flui je larĝa torent’,
Ĉielruĝon atendas matene:
ke ne nokta mallum’, sed aŭror’-orient’
speguliĝu en ĝi ardoplene.
Ĉirpu birdoj liberaj, arbaro-dormul’
nun vekiĝu, beligu sin pleje,
Kaj ne ĝenu min strigo per sia ulul’,
Blinda, sidu ĝi fore, denseje.

* * *

Atingis la deksesan jaron
jam apud mi najbarinet’;
Ŝi havas bluan okulparon,
tre strikta tenas ŝin korset’.
“Bonjour!” – al ŝi mi diris foje,
salutis kun respekta klin’.
De tiam, je renkonto nepre
papava ruĝo kovras ŝin.
Kun mi paroli ŝi evitas,
samkiel panjo – tima stat’…
Ho Dio! kial ŝi hezitas?
ne mus’ ŝi estas, mi – ne kat’…
Ve, kaŭzon tute mi ne trovas…

Sinjoroj, sed en ver’ –
tremolo, eĉ se vent’ ne blovas –
per ĉiu tremas folier’.

Tradukis el la rusa Valentin Melnikov

Ĉi tiuj poemoj aperis en la maja kajero de La Ondo de Esperanto (2012).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2012, №5.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2012/05/211rusantol/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Beletro, Kulturo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi