Teorio de disvastiĝo de novaĵoj, aplikata al Esperanto (2)

Dennis Keefe
La dua parto de la studo de Dennis Keefe

La unua parto de la studo de Dennis Keefe Teorio de disvastiĝo de novaĵoj, aplikata al Esperanto, vekis grandan intereson. Publikigita en la reto la 28an de marto, ĝi rapide iĝis la plej populara teksto en nia retejo kun 1466 paĝovizitoj dum 40 tagoj. Ĝi estas ankaŭ la plej diskutata materialo en la retejo – aperis jam 53 komentoj. Hodiaŭ ni proponas la duan parton de la artikolo de Dennis Keefe kaj invitas la legantojn diskuti ĝin (kaj ankaŭ la unuan parton).

DO, KION FARI?

Kion fari por antaŭenigi Esperanton, utiligante la teorion de Everett Rogers? Ŝajnas ke nur Grupo I, do unu homo el 40, aŭ 2,5% el la loĝantaro pretus akcepti en la unuaj paŝoj nian mesaĝon, nian lingvon. Mi ne diros, ke ni celu nur tiun unuan grupon. Ni memoru, ke la teorio de Rogers estas teorio, modelo kiu helpas klarigi la situacion en kiu Esperanto nun sin trovas, sed ĝi ne estas kuirlibro, kiu donas al ni facilan recepton por antaŭenigi la lingvon. Tamen, ni sciu, ke ekzistas grandega grupo da homoj, ĝis 97.5%, kiuj estas iasence sekvantoj, kiuj akceptos Esperanton nur post kiam tiuj de Grupo I faros la unuajn paŝojn.

Se la novaj ideoj disvastiĝas tra tiuj kvin grupoj, unu post la alia, kiel asertas Rogers, kaj tiu proceso eĉ por klare bonaj produktoj kaj ideoj povas daŭri jarojn, jardekojn kaj eĉ jarcentojn (pensu pri la jam menciita metra sistemo en Usono), ĉu ekzistas metodoj por rapidigi la akceptadon de novaĵoj? Ĉu la ampleksa teorio de Everett Rogers parolas pri tio?

La respondo estas jes, kaj tiuj metodoj povas aplikiĝi al Esperanto. Mi nun skizos kvar el tiuj metodoj: altan videblecon, malaltan komplikecon, relativan avantaĝon kaj facilan ekproveblecon.

ALTA VIDEBLECO

Everett Rogers

Unue, esploristoj konstatis, ke grava faktoro por rapida disvolviĝo estas videbleco. Ĉu la nova ideo facile vidiĝas aŭ ne? Tiu faktoro parte klarigas kiel vesto-stilo povas rapide modiĝi, multe pli rapide ol, ekzemple, nova baterio-sistemo por poŝtelefonoj. Por Esperanto, unu defio estas kiamaniere vidigi la nocion Esperanto? La starigo de miloj da Esperantaj flagoj aŭ Esperantaj varmarkoj ne helpos, se la vorto Esperanto ne aperas klare sur tiuj simboloj. Probable estas bezonata kampanjo de publikaj rilatoj por pligrandigi la kvanton, grandon kaj kvaliton de artikoloj pri Esperanto en ĵurnaloj, revuoj kaj en aliaj amaskomunikiloj, fizikaj kaj virtualaj. Kapablas fari tion publikrilatistoj. Ili bezonas pli centran rolon en la strategio de la Esperanto-Movado.

“Kiel vidigi Esperanton” estas granda temo, pri kiu oni povas paroli, sugestante ideojn kiuj efikis antaŭe kaj novajn strategiojn kiuj efikos nun. Ne sufiĉas dekoj da artikoloj, bezonatas miloj, ĉar ni loĝas en la mondo, kie milionoj da reklamaj mesaĝoj sendiĝas ĉiutage. Verda guto en blua oceano ne sufiĉas.

MALALTA KOMPLIKECO

Alia faktoro kiu kapablas plirapidigi la akceptadon de nova ideo rilatas komplikecon. Ju malpli la nova ideo estas perceptata kiel komplika, des pli rapide ĝi disvastiĝas. Unu el la ĉefaj kialoj de la rapida disvastiĝo de komputiloj en organizoj en la jaroj 1960–80aj estas, ke IBM sciis konvinki estrojn de firmaoj, ke la komputilo estis ege facila ilo. IBM sukcesis ne pro tio, ke ili havis la plej bonajn komputilojn; ili sukcesis, ĉar ili simpligis la vojon por aĉetantoj de mezbonaj iloj. En la posta epoko de la personaj komputiloj Apple faris ion similan por la ĝenerala publiko. Apple scias, ke la konsumantoj volas ne nur rapidan kalkulilon; ili volas kompletan solvon, kaj ankaŭ belstilon.

Esperantistoj, kiuj uzas Esperanton, estas konvinkitaj, ke ilia lingvo estas malkomplika, sed ĉu la neuzantoj perceptas ĝin tia? Ne pensu, ke ĉiam jes. En studo por kurso pri merkatiko kaj esplorado, kiun mi faris ĉe la Universitato de Ilinojso en 1992, en grupo de pli ol cent diverslandaj studentoj la plejparto pensis, ke Esperanto estas tiel malfacila kiel la ĉina lingvo! Tio estas grava mispercepto de la ĝenerala publiko, almenaŭ de tiuj doktoriĝantaj studentoj de tiu jardeko en Usono. Starigi al homo en iu lando la demandon, ĉu li aŭdis pri Esperanto, ne sufiĉas. Ni devas scii ankaŭ kion tiu homo pensas pri Esperanto. Estas multe da misperceptoj pri Esperanto, kaj tio bremsas niajn movadojn.

RELATIVA AVANTAĜO

Por rapidigi la akceptadon de Esperanto, laŭ la teorio de Rogers, necesas ankaŭ montri, ke nia lingvo havas siajn avantaĝojn. Tio ne estas tiel simpla, kiel multaj esperantistoj supozas. Avantaĝo ne rilatas partan avantaĝon, ĝi rilatas sisteman, kompletan avantaĝon. Ekzemple, preskaŭ ĉiuj kiuj ekkonsideras aliĝi al la Esperanto-komunumo aŭdas kaj aŭdadas pri la grandaj avantaĝoj de nia Pasporta Servo: vojaĝi malmultekoste, ekkoni homojn en aliaj landoj, ktp. Tamen, vojaĝantoj kiuj volas viziti aliajn landojn je malalta prezo, ne tiom interesiĝas pri tio, ke unu parto de la vojaĝo estas malmultekosta, sed pri tio, ke la vojaĝo estu malmultekosta en sia tuto. Do, kiam mi estis en Japanio, mi ne daŭre utiligis la Pasportan Servon, ĉar la domoj estis tiel distancaj inter si, ke kostus al mi pli da mono iri trajne de unu senpaga Pasporta domo al alia ol resti en pagataj hoteloj kaj vojaĝi iom malpli. En la Pasporta Servo estas ne tiom bezonataj disaj domoj, kiom logika, sinsekva itinero da domoj por fari kompletan restadosistemon.

Ni ankaŭ konsideru, ke la relativa avantaĝo estas percepto en la menso de tiu aŭ alia celgrupo. Ne ĉiuj – tio estas unu el la bazaj principoj de merkatiko – havas la samajn gustojn. Estas granda grupo da esperantistoj, kiuj ne volas utiligi Pasportan Servon ĉar ili volas pagi, certe ŝparante monon, sed pagante iom. La sukceso antaŭ jardekoj de la pagataj restadoj de Phillipe Buttinger de Londono certe estas klara montro de tio.

La koncepto relativa avantaĝo estas ĉe la koro de sukcesa atingo de la unuaj celgrupoj post la Grupo I. Homoj de Grupo I povas akcepti la ideon eĉ se ĝi ne estas tre praktika aŭ profitdona. Tamen homoj en postaj grupoj bezonas vidi konkretajn avantaĝojn nun, kaj ne en fora estonteco. Ofte tio signifas, ke tiu produkto aŭ ideo devas esti ŝanĝita, modifita, perfektigita por la uzo de specifa grupo da uzantoj. Por la kazo de Esperanto, tio signifas, ke se la firmao IBM volus utiligi Esperanton por eksperimenta provo (ekzemple, kunlabora grupo de 50 homoj el 20 landoj, kun malsimilaj lingvoj, por krei novan programaron por utiligo en malaltnivele disvolviĝintaj nacioj en la suda hemisfero), IBM postulus specialan, rapidan, profesian, jam pretan solvon por ili. Proponante la Internacian Lingvon, ni esperantistoj ne ŝanĝus la lingvon Esperanto mem, kompreneble, sed ni ja devus krei kurson de Esperanto je tre alta profesia nivelo por la specialaj bezonoj de IBM. Tio povus signifi kurson de 8 horoj ĉiutage, en Singapuro aŭ en Brazilo dum du monatoj. En la unua monato tiuj 50 diverslingvaj homoj lernus la ĝeneralan lingvon Esperanto, kaj en la dua monato ili lernus ĉion pri komputiloj per kaj en Esperanto. Tia kurso ne ekzistas. Do, IBM ne mendus kursojn de Esperanto, kaj IBM ne akceptus Esperanton eĉ por eksperimento, ĉar ankoraŭ ne ekzistas kursomaterialo kaj instruistoj por starigi tian novan kurson. Relativa avantaĝo devas esti celgrupo-trafa avantaĝo, kiam ni pensas pri grupoj post Grupo I. Ni eble havos multe da kreiva kaj pena laboro antaŭ ni, se ni volas enigi Esperanton en tiujn postajn celgrupojn.

Geoffrey A. Moore

Geoffrey A. Moore

La teorio de Rogers ne sufiĉe pritraktas la transsalton de Grupo I al postaj segmentoj. Sed esperantistoj povas iom inspiriĝi per la speciala adapto de la teorio farita de Geoffrey A. Moore, kiu dum la du lastaj jardekoj studis la fenomenon de la morto de la ciklo de la disvastiĝo de novaj varoj kaj ideoj en la tre konkurenc-kapabla Silikona Valo Kalifornio. Por kompreni, kial multaj eĉ bonaj ideoj naskiĝas sukcese sed mortas neklarige en Fazo I aŭ Fazo II, analogaj al niaj Grupo I kaj II, Moore argumentas, ke ekzistas barilo inter la homoj, kiuj rapide akceptas novajn ideojn, parte ĉar ili estas novaj, kaj la homoj kiuj akceptos tiujn ideojn nur ĉar ili estas, unue, profitdonaj tuj, kaj due, ĉar ili estas stabilaj, senriskaj, jam plene maturiĝintaj.

La libroj de Moore kiuj pritraktas tiun fenomenon nomiĝas Crossing the Chasm (Transirante la abismon), kaj Inside the Tornado (En la koro de tornado). Kvankam Moore studas ĉefe altteknologiajn produktojn, liaj tre interesaj observoj kaj konstatoj povas aplikiĝi al la disvastiĝo de Esperanto. Tiu temo, eble, meritos postan artikolon.

FACILA EKPROVEBLECO

Alia principo de rapidigo de la ekakceptado de novaj varoj kaj ideoj estas la kapablo de la aĉetanto aŭ konsumanto ekprovi malgrandkvante la novaĵon. Novaj interesatoj volas provi per specimenoj antaŭ ol plene akcepti novaĵon. Tiu principo jam malkovriĝis en la unua scienca esploro pri etendiĝo de novaĵoj, kiu realiĝis en Usono en la ŝtato Iovao en la jaroj 1928–1943. Tie la esploristoj Ryan kaj Gross malkovris, ke farmbienistoj, kiuj utiligadis la novan, pli profitdonan, hibridan maizon, komencis utiligi tian maizon ne grandskale, sed malgrandskale. Unue, tiuj homoj ekprovis ĝin ege malgrandkvante, kaj nur poste kiam ili konstatis, ke la produkto bone funkcias, ili vere akceptis la ideon kaj komencis utiligi ĝin en grandaj kvantoj. Montriĝis, ke preskaŭ ĉiuj novaj ideoj profitas de la kapablo unue montri ĝin, manĝigi ĝin, trinkigi ĝin, provigi ĝin etkvante.

Lokaj asocioj de Esperanto povas profiti multe de la nocio ekprovo. Mi konstatis, ke en multaj lokaj grupoj oni plejparte invitas homojn partopreni longajn kursojn: dumonatajn, trimonatajn kaj eĉ pli longajn. Aŭ longa kurso aŭ nenio. Se, tamen, antaŭ la komenco de tiu kurso, estus invito al provleciono, de unu ĝis du horoj, la interesatoj povus ekvidi la lingvon kaj konstati ĉu Esperanto taŭgas aŭ ne por ili. Estas plej probable, ke lerta utiligado de provleciono kaj posta, longa kurso povas multobligi la kvanton da novaj gelernantoj. La sperto de Lingvaj Festivaloj montras tion klare. En la Festivaloj en Francujo, Ruslando kaj Ĉinujo centoj da novaj gelernantoj venis al postfestivalaj, plentempaj kursoj de Esperanto, ĉar ili antaŭe spertis 40-minutan provlecionon dum la Lingvaj Festivaloj kun posta invito al plentempa kurso.

Estas aliaj manieroj rapidigi la akceptadon de Esperanto. Kaj estas multaj aliaj partoj de la teorio de Rogers. La teorio de Rogers kaj la laboro de centoj da esploristoj en pluraj studokampoj kreis vastan trezoron da praktikaj kaj teoriaj informoj por la Esperanto-movadoj. Ankoraŭ restas multo por diri, multo por kompreni kaj multo por apliki.

Aldone estas praktikaj kaj teoriaj principoj de la akceptado de teknologiaj varoj, priskribataj de Geoffrey A. Moore en la menciitaj libroj. Tiuj ideoj ankaŭ helpos al Esperanto sukcese plivastiĝi. Sed la plej grava leciono de la Teorio de Rogers restas: se vi volas sukcesigi novan ideon, novan varon, unue koncentriĝu ĉe tiuj homoj kiuj pli rapide kaj pli facile akceptos ĝin, ĉar ĉiuj aliaj homoj atendos, ke aliaj homoj agu unue, por poste sekvi ilin. Utiligi tempon kaj monon por konvinki la sekvantajn grupojn da homoj estas malŝparo de energio, misuzo de tempo kaj perdo de investita mono.

Esperantistoj legu kaj studu la principojn de Rogers, kaj ankaŭ neesperantistoj kaj kontraŭuloj ekkonu la Teorion de Rogers, ĉar tiam la malesperantistoj malkovros, ke ili ne estas speciale kontraŭ la lingvo Esperanto; ili nur estas membroj de la granda plimulto kiu kontraŭas ĉion novan: la ideojn de Koperniko kaj Galileo, vaporŝipojn, elektrajn lampojn, telefonojn, radion, televidon, komputilojn, Interreton kaj Esperanton kaj – parenteze – ankaŭ la teorion de Rogers. Tia estas la teorio ĉu ne?

Dennis Keefe
Universitato de Nankino, Ĉinujo
La 11an de aprilo 2012

Ĉi tiu artikolo aperis en la maja kajero de La Ondo de Esperanto (2012).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2012, №5.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2012/05/211rogers/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

13 Responses to Teorio de disvastiĝo de novaĵoj, aplikata al Esperanto (2)

  1. Hegedűs Imre diras:

    Verda guto ne sufichas.

    Malalta komplikeco: La plimulto lernas fremdan lingvon nur perfortite: se tio nepras simple por laboro, vivo. Do, oni povus efiki pri li nur per perforto:
    “Malalta prezo de ilia varo estas la artilerio, kiu ruinigas ciun chinan muron”. (Marx: Komunisma manifesto) Pro tio estus utila uzi ghin en internaciaj komercaj, priservaj kontaktoj.

    Ekzistas misperceptoj – sed la plimulton simple ne interesas la avantaghoj: “perspektive mortos ni chiuj”. Ili volas rekte utiligeblan – kaj simple ne kredas
    propedeutikan avantaghon de Esperanto – eble ili respondas, ke chiu lingvo havas ghin. Tion ne shanghas ech provlecionoj.

    Pasporta servo: Ankau mi spertis, ke ekzistas, kiuj volas malmultekoste restadi – kaj nur por helpi en tio akceptus ghin, sen Esperanto…

    “Homoj de Grupo I povas akcepti la ideon eĉ se ĝi ne estas tre praktika aŭ profitdona.” Por mi sufichis kiel profito, ke post la rusa kaj germana mi lernis ghin
    multe pli facile – kaj ech nun Esperanto estas la sola fremda lingvo, kiun mi uzas senprobleme.

    “Por la kazo de Esperanto, tio signifas, ke se la firmao IBM volus utiligi Esperanton por eksperimenta provo (ekzemple, kunlabora grupo de 50 homoj el 20 landoj,”
    Kompreneble, vane ni atendas pri tio… Ili estas en tre konforma pozicio: por uzi iliajn dokumentojn – multaj uzantoj de iliaj komputiloj devis jam lerni
    la anglan…
    Lau mi devus tiel kunlabori parolantoj de lingvoj uzataj de “malrandaj” popoloj uzante Esperanton dum internacia kunlaboro – nun tiuokaze multaj uzas la
    anglan, francan, ktp. per tio fotigite “gvidan” rolon de tiuj lingvoj.

  2. saluton,

    Ankau mi spertis tion kion diris Lu. Ni devas trafi larghskale char ni ne scias kie estas nia celgrupo. Kiel orsechantoj, ni bezonas pritrakti multe da kruda materialo por trovi kelkajn ghemojn.

  3. Kirill diras:

    Saluton,

    Kiel mi jam skribis, ĉia reklamado de Esperanto ne estos efika, se ne estos kondiĉoj por uzi ĝin. Nune ni proponas Esperanton al homoj tiele — “Jen kia interesa aĵo estas. Vi povas fari ion ajn per ĝi”. Pardonu, sed tio havos nur mizeran rezulton, sendepende de kvalitoj de la aŭditorio.

    Se oni adresas mesaĝon al vasta publiko (kaj tiel estu por trovi maksimume da eblaj interesantoj), oni konsideru motivojn kaj bezonojn de averaĝa homo. Unu el ĉefaj problemoj de la moderna E-movado estas, ke enkadre de ĝi aktive kaj utile por si uzi la lingvon povas nur homoj, kiuj kapablas dediĉi al tio sufiĉe grandan parton da siaj tempo kaj fortoj kaj estas motivitaj por tio. Tamen nombro da tiaj homoj, kompreneble, ĉiam restos malgranda. Rezulte ni mem ŝlosas nin en geto.

    Por taksi nian aspekton el ekstere, mi proponas respondi jenan demandon: kion ni povas proponi al averaĝa homo, kiu lernis la lingvon memstare, pretas uzi ĝin, sed ne havas eblon aktive partopreni la movadan vivon kaj ne sentas intereson al tio, kion oni proponas en ĝi?

  4. Kelkaj komentoj:

    Ni koncentriĝu pri grupo I

    Laŭ mia impreso ni ĝis nun akiris nur ĉ. 0,1 % de la ebla parolantaro de Esperanto. (Mi supozas, ke ĉ. 1:1000 estas la rilato inter Esperanto kaj la angla kaj ke la lernintoj de la angla estas proksime tiom multaj kiom la eblaj lernantoj de Esperanto.) Grupo I enhavas ĉ. 2,5 % de la entuta ebla celgrupo. Tio signifas laŭ mi, ke provizore sufiĉas okupiĝi pri la anoj de grupo I, ĝis kiam ni estos sukcesintaj 25-obligi la nunan parolantaron de Esperanto. Se ni sukcesus duobligi la parolantaron ĉiujare, ni bezonus por tio ĉ. 5 jarojn; ĉar tiel rapida progreso estas provizore nerealisma, verŝajne ni bezonos 10 aŭ 20 jarojn por la elĉerpo de grupo I, se ni tre bone laboros. (20 jaroj: ĉ. 17 % jare rezultigos 25-obliĝon.) Pro kio mia aktuala intereso pri grupo II kaj sekvaj estas, nu, iom limigita… Mi tendencas koncentriĝi pri grupo I.

    Malfacilas aparte trovi grupon I

    Kvankam mi ĵus sugestis, ke ni koncentriĝu pri grupo I, mi nun skribas, ke malfacilas trovi ĝin. Do kio? Nu, laŭ mi malfacilas varbi koncentrite nur al anoj de grupo I. Necesas varbi per mesaĝo, kiu alparolas ĝuste anojn de grupo I kaj ties interesojn, sed necesas montri tiun mesaĝon al grandaj grupoj, en kiuj enestas kelkaj anoj de grupo I. Ŝajnas ekzemple, ke ĉ. triono de la Esperanto-parolantoj eklernis la lingvon jam en lerneja aĝo. Sekve supozeble estas saĝe informi kompletajn lernejojn pri la ekzisto de Esperanto. Mi supozas, ke tiam estos simple la anoj de grupo I tiuj, kiuj anonciĝos por plua informo pri Esperanto. Tiujn ni instruu (kaj verŝajne nur tiujn por ne perdi nian energion al senesperaj kazoj).

    Amaskomunikiloj ne sufiĉas

    La informado nur per gazetaj artikoloj, radio k.s. havas problemon: Amaskomunikiloj volas disvastigi novajn aferojn; ili ne deziras ripetadi la informon. El la varboscienco ni tamen scias, ke estas saĝe trakti eblajn klientojn per ĉ. 7 ĝis 10 informoj. (Se oni informas malpli ofte, oni ne fingajnas multajn ekinformitajn homojn kaj sekve agas tre neefike. Kp. Jay Levinson, Guerilla Marketing.) Pro tiu kaŭzo varbistoj ne baziĝas nur je amaskomunikilaj rilatoj, sed aldonas varbadon per anoncoj, afiŝoj, informiloj ktp. Rigardu sukcesajn varbokampanjojn – dum kelkaj semajnoj vi vidas la varbaĵojn ĉie. Ankaŭ ni devos tiel fari, se ni volas sukcesi. (Laŭ vi tro multekoste, ĉu? Nu, kiel fari malmultekoste, tion instruas la “gerila surmerkatigo”. Kaj necesas elekti malgrandan celgrupon. Kutime en Esperantujo ne mankas la mono, sed la laborforto kaj la bona preparado.)

  5. Paŭlo Silas diras:

    Post mia esperantistiĝo fine de 2008, mi ekkutimiĝis legi komentojn tiom grandajn kiel la propran artikolon prikomentitan…

  6. Fehér Andor diras:

    Mi ne malkonfirmas la valorojn de la ideoj de Keefe aw Rogers, sed opinias, ke ili apenaw malfermas novajn perspektivojn por nia movado. Ili (se mi komprenis bone iliajn ideojn) koncernas pli metodikon, sagxajn konsilojn ol montron de nova, pli ol gxis nun oportuna vojdirekto por gxi. Mi opinias superflua la rezonadon pri “al kiuj vendi E-on unue, al kiuj poste” k.s. Estus pli grava atingi, ke cxie, kie oni (t.e. cxiu e-isto, ne nur XY en grupo 1 aw 2 k.t.p.) la uzeblecon de tiel komuna kaj relative facile alproprigebla lingvo, kia estas nia E-o, bezonas, gxi estu efektive uzebla. E-o estas destinita por uzado, ne por resti objekto de sencxesaj polemikado inter gxiaj adeptoj pri kion fari al, per aw por gxi.

  7. Kirill diras:

    Brave!

    Tiel mi povas resumi mian inpreson. Honeste, la unuan parton mi perceptis kun ioma skeptikismo, ĉar mi kutimiĝis, ke tiaspecaj artikoloj ĉiam estas sama vortumado, sed la dua parto havas specialecojn, kiujn mi praktike ne renkontas en E-medio. Unua ĝia avantaĝo estas, ke ĝi atentigas pri skalo de laboro, kiun necesas fari por antaŭenigi Esperanton. Ŝajnas, ke multaj Esperantistoj ne havas pri tio adekvatan prezenton… Dua avantaĝo estas, ke ĝi montas, ke oni studu aŭditorion al kiu oni adresas, kaj serĉu plej taŭgajn kaj efikajn metodojn atingi pozitivan rilaton flanke de ĝi. Tio aspektas evidentaj aĵoj, sed en realo oni ne tre ofte rememoras ilin.

    Interese noti, ke la artikolo fakte havas du malsamajn partojn – unu priskribas celgrupojn, al kiuj oni turnu sin (“Teorio de disvastiĝo de novaĵoj” mem) kaj la dua priskribas, kiel oni faru tion. La dua ŝajnas al mi pli grava, ĉar se oni ne scipovos mesaĝi efike, oni ne atingos bonan rezulton, eĉ se oni adresos meŝagon al konvena aŭditorio.

    La plej valora en la artikolo estas, ke ĝi starigas demandon: “Kiel oni konvinku homojn, ke Esperanto havas avantaĝojn?”, alivorte, ke Esperanto estas grava por ili? Ja kiel notis Valentin Melnikov en unu el siaj artikoloj, propagando de Esperanto estas nenio alia ol reklamo. Celo de ĉia reklamo estas konvinki adresaton, ke tio, kion oni reklamas, estas _bezonata_ al li, ke ĝi ebligos al li atingi ion pozitivan, solvos liajn problemojn. Sed Esperanton oni kutime prezentas ne kiel istrumenton por kontentigi bezonojn, kiujn havas adresato, sed kiel ĝeneralan ideon, “mesaĝon” laŭ esprimo de la aŭtoro de la artikolo. Ĉu eblas miri post tio, ke efikeco de tia propagando malgrandas?

    Tio levas tre gravan demandon – kiel Esperanto povas esti utila al homoj, kiuj ankoraŭ ne posedas ĝin? Mi pensas, ke en la nuna epoko solvo de ĉi tiu problemo eblas en formo de multlingvaj projektoj, celitaj al internacia aŭditorio, kiuj uzas Esperanton kiel pontolingvon. Mi mem okupiĝas nun pri realigo de tiaspeca projekto, kiu okaze de sukceso povos fariĝi ŝtupo al pli grandskalaj entreprenoj.

  8. Dennis Keefe diras:

    Estimata Sinjoro Mitin,

    Kun granda ĝojo mi legis vian longan komentadon ĉi matene, kaj mi dankas al vi pro viaj tre bonaj observoj kaj komentoj. En postaj tagoj al mi plaĉus prikomenti plurajn partojn de via komentado, sed nun ĉi tie permesu al mi skribi pri nur unu parteto. En via skribaĵo vi diris, ke “. . . Laŭ la notico de Dennis, necesas, ke finfine post Grupo I al Esperanto sin turnu anoj de Grupo II. Sed ĉu ili aŭdos hipiojn? Male: ili preferas seriozajn, “faremajn” kaj sukcesajn homojn. Tiaj homoj ankaŭ konsistigas la Grupon I.” Do, simbole, ĉu “hipioj” povas konvinki “praktikajn homojn,” kaj pli ĝenerale, ĉu homoj de unu vivostilo povas facile konvinki homojn de malsama vivstilo?

    Everett Rogers kaj arego da aliaj esploristoj pri la Teorio pri la Disvastiĝo de Novaj Ideoj profunde pritraktis ĝuste tiun problemon, kiun vi menciis. Ili konkludis same kiel vi, ke estas malfacile por la unuaj entuziasmuloj de Grupo I konvinki tiujn de Grupo II. Tutsimple, la homoj de Grupo II pensas, ke la homoj de Grupo I estas stranguloj.

    La Teorio de Rogers multe pritraktas tiun komunikan kaj konvinkan problemon kiam “stranguloj” renkontiĝas kun “normalaj” homoj. Rogers parolas pri Agentoj de Ŝanĝoj, la homoj kiuj kunligas per komunikado la du grupojn. Por konvinki, laŭ Rogers, oni bezonas homon kiu psikologie kaj socie similas al la homojn kiujn oni volas konvinki. Tion ni ankoraŭ ne sufiĉe bone priparolas en Esperantujo. Mi persone konas multe da Esperantistoj kiuj ĉiujare provas konvinki homojn kiuj ne similas al ili. Tia provo estas pskilogie ne komforta al ambaŭ grupoj.

    Post kelkaj tagoj mi volas repreni vian ideon pri alparolo al junaj grupoj de Esperantistoj. Lu Wunsch-Rolŝoven certe konsentos kun vi – kaj mi ankaŭ! Estas probable pluraj frunktodonaj laborkampoj en nia esperanta mondo, kaj la junularo, (antaŭ la aĝo de TEJO-anoj) estas unu el ili.

    Amike, Dennis

  9. “ĉar tiam la malesperantistoj malkovros, ke ili ne estas speciale kontraŭ la lingvo Esperanto; ili nur estas membroj de la granda plimulto kiu kontraŭas ĉion novan”

    Mi tre dubas pri la plausibleco de tiu chi konkludo.

    Mi pensas, ke estas inverse (multaj malesperantistoj estas ghuste KONTRAU Eo, sed ili ne estas kontrau chio nova).

  10. Al Aleksandro Mitin: Fama Viktor But (Bout) unue lernis Esperanton, kiam li estis 12-jara (laux aliaj fontoj li estis 15-jara). Kaj poste (dank’ al Esperanto) li sukcese lernis plurdek aliajn lingvojn kaj igxis fama transportisto de armiloj. Do la “propedeuxtika valoro” de Esperanto estis/estas ege utila por li. 🙂

  11. Aleksandro Mitin diras:

    Estas interesa okazo..) Estas bone, ke ekzistas tiaj geknaboj, sed ĉu ili sufiĉe multas? Tio dependas de celoj de la Movado, kaj ili inter esperantistoj estas diversaj (ĉu simple subteni subkulturon?).
    Se paroli pri ideoj de la notico de Dennis, verŝajne, laŭ ĝi, necesas ia “laboro paca” de esperantistoj. Sed kia?

    Mi legis pri neceso ĉiam mencii “propedeŭtikajn kapablojn de Esperanto”, sed mi mem pri ili eksciis kiam jam interesiĝis forte…

  12. Al Aleksandro Mitin: Al EsPrimo-8 en Tomsk (Rusio) la 29-an de aprilo – la 1-an de majo 2012 venis tre mirinda 15-jara frauxlino Liza, kiu trovis kaj lernis Esperanton en la interreto en 2012. Sxi jam tre bone parolas Esperanton! Antaux Esperanto sxi jam lernis la cxinan, la germanan, la anglan… Kaj neniu antauxe reklamis Esperanton al sxi. 🙂 Cxu sxi povus trovi lokon por si en la supra teorio?

  13. Aleksandro Mitin diras:

    La teorio de Rogers estas memevidenta, ĉu ne? Ĉiu el ni preskaŭ ĉiutage renkontas kaj progresemulojn, kaj konservativulojn. Tamen ĉiuj eĉ memevidentaj faktoj bezonas esti multe ripetataj por eniri ĉies subkonscion. Do mi volas danki Dennis’on pro la notico. Ĉiu el ni esperantistoj “ĉion jam scias”, sed ĉiu ekas pensi nur post iu al li rememorigas.

    Ni ĉiuj estas spertaj “teorie”. Multaj el ni legis librojn pri psikologio, pripensadis siajn malnovajn skandalojn por kompreni, kion necesus fari kaj diri… Sed kiu do praktika utilo de tiuj legadoj kaj meditoj? Ĉiosciaj teorie, praktike homoj refaras stultaĵon post stultaĵo kaj denove nur postfakte komprenas, kion necesus fari… Jen iuj gepatroj, kiuj, traleginte tunojn da libroj pri edukado, ĉiutage rompas la regulojn el tiuj libroj kaj faras edukerarojn post jam unua neatendita problemo en komunikado kun sia filo aŭ filino. Jen la alia ekzemplo: multaj el ni aŭdis pri tipoj de homo — videmulo, aŭdemulo, tuŝemulo… Sed ĉu ni ĉiam konsideras tiun teorion dum interparolado, intertrakto k.t.p.?
    Kun Esperanto estas la sama situacio: esperantistoj konjektas pri diversaj tipoj (grupoj) de homoj, sed ne pensas pri tio, kiam necesas. Kaj ili senbezone mencias Esperanton dum komunikado kun la filistroj, kiuj ne povas eĉ imagi, ke eblas havi entuziasmon pri io ajn.
    Dufoje mi post hazarde dirita vorto “Esperanto” aŭdis la saman demandon kun mirega rigardo, kvazaŭ mi ĵus transformiĝis al verda oktopodo: “Pro kio vi ne ŝatas la anglan?” Verŝajne, laŭ ili, mi devas ĝin ŝategi ĝis saltoj el pantalono… Kaj mi povas ĵuri: antaŭe mi neniam parolas al iu demandanto, ĉu mi ŝatas anglan lingvon, ĉu ne!.. Kiam mi diras enrete, ke post nur tri jaroj de lernado mi ekpovis eĉ iom versi, unu pseŭdosaĝulo respondis, ke mi estas maniulo, do estas patologia ekskludo, ke mi vere post tiom malmulte da tempo ekpovis paroli en esperanto ege pli bone ol en angla lingvo post pli ol deko da jaroj. Kial li ne kredas, ke Esperanto vere estas malfacilega lingvo? Ĉar li ne volas kredi… Estas la fakto kontraŭ lia kutima mondkoncepto.
    Do, la notico estas tre utila kaj relegenda por neniu forgesu.

    Sed kie ni serĉu konvenajn homojn de Grupo I? Kaj se ni ilin trovos, kial ili nepre esperantiĝu? Nun mi diros aĵojn ankaŭ memevidentajn. Tamen, mi pensas, ili same gravas por rememori.

    Ĉu Esperanto bezonas vere ĉiun homon el la grupo I? Jes, se temas pri kvanto da esperantistoj, por oni “nin vidu sen lupeo” ni bezonas iun ajn. Sed kiu por ni necesas pli?
    Ĉu la Grupo I estas monotona? Mi ne estas psikologo, sed ŝajnas al mi, ke ĝuste tiu grupo estas plej polara el ĉiuj. Ĝi konsistas kaj el progresemaj talentoj, kaj el sensistemaj eksperimentistaĉoj, kiuj volas “probi ĉion” sencele, el hipioj. Kien ili gvidus la Movadon? Laŭ la notico de Dennis, necesas, ke finfine post Grupo I al Esperanto sin turnu anoj de Grupo II. Sed ĉu ili aŭdos hipiojn? Male: ili preferas seriozajn, “faremajn” kaj sukcesajn homojn. Tiaj homoj ankaŭ konsistigas la Grupon I. Por la Movado ili necesegas, ĉar ili povas fari ion pli ol simple “ellerni la lingvon” kaj vizitadi renkontiĝojn.
    Same necesegas homoj ne tre aktivaj en la Movado, sed aŭtoritataj en siaj profesioj. Homoj, pri kiuj oni scias, ke “li/ŝi estas ankaŭ esperantisto”. Tiam ankaŭ personoj, estimantaj niajn profesiulojn, volos esperantiĝi por esti pli proksimaj al siaj idoloj. Kaj tiuj profesiuloj serĉu implikon de Esperanto en sia laboro, faru vortaron de terminoj…
    Kiom dolĉas tiuj revoj! Sed tie ĉi evidentiĝas unu grava problemo…

    Veraj profesiuloj, precipe anoj de Grupo I, estas tre ardaj, riskemaj, kaj se iu el ili ŝatas aŭ eĉ amas ion, li detruos montojn por sia celo. Sed en sia plejmulto tiaj homoj jam estas tro okupataj: kaj per laboro, kaj per siaj interesoj, hobioj. Ĉiu aktiva kaj arda talentulo jam havas sian ideologion, siajn proprajn ideojn por disvastiĝi. Do ili volonte elektus nur tion, kio estas bona ĝuste por iliaj nunaj celoj. Sed ĉu tiaj homoj eltenos ankaŭ celon nian? Ĉu Esperanto vere povas helpi al ili nun? Verdire, ne al ĉiuj.
    Certe, vera saĝulo neniam atendas ĉion “tie ĉi kaj nun”: li scias, ke ne ekzistas sukceso “en momento”. Do li komprenus finvenkistajn revojn. Sed li jam havas sian mision, dezirojn, kies plenumon li delonge atendas kun toleremo kaj sindona laboro. Do li bezonas ne unu celon plu, sed ilon por sia celo nuntempa. Kaj li forgesos pri io ajn, kiun ne eblas uzi “tie ĉi kaj nun”, aŭ en proksima centjarkvarono.
    Krome, preskaŭ ĉiu bona profesiulo, estante jam sukcesa, havas la familion kun ĝiaj interesoj kaj tradicioj. Li havas edzinon, kiun interesas, ekzemple, teniso, li havas infanojn, kiuj ŝategas kinon… Kiam “esperanti”?
    Malgajiga konkludo: la homoj, kiuj necesegas por movado, al ĝi ne aliĝos. Ni malfruiĝis.
    Kion do fari?

    Memevidentaj respondoj: 1) iĝi mem altgradaj profesiuloj; 2) en la serĉado ne malfruiĝi plu: serĉi aktivajn kaj “povajn” homojn — estontajn profesiulojn por esperantigi ilin anticipe. Jen la penso, kiu, verŝajne, aperadis en diversaj kapoj: necesas turni sin al talentaj adoleskoj.
    Dua jardeko de homa vivo estas aĝo serĉema. Malpli da kutimoj kaj konservativeco, pli da viva intereso. La adolesko ankoraŭ ne havas laboron, familion, infanojn, konstantajn hobiojn, celon de la vivo, al kiu li irus kuraĝe. Li staras sur vojkruciĝo. Estas la aĝo, kiam ĉio grava loĝas en estonto. Kiam la homo ankoraŭ povas elekti: kaj profesion, kaj hobiojn. La hobio, kiun oni ekhavas dum adoleskaĝo, estas plej arda, kaj ofte restas por tuta vivo.

    Ju pli frue la homo pri io ekscias, des pli natura kaj kutima ĝi estas por li. Kial junaj rusoj senpatriote juĝas anglan lingvon “la ĉefa en la mondo” kaj pensas, ke ju pli multe da angla estas sur stratoj de Rusiaj urboj, des pli civilita estas la lando? Ĉar ili eklernis anglan en tiel juna aĝo, kiam oni ricevas informon kiel fakto, senargumente, kaj nemultaj demandas: kial do ne francan, ne germanan? Nun multaj infanoj eklernas anglan, kiam ili ankoraŭ preskaŭ ne aŭdis pri ekzisto de aliaj fremdaj lingvoj.
    Jen la alia observaĵo. Enrete mi vidis la diskuton: samideanoj rememoris, kie ili ekkonis pri Esperanto. Do, multe da rusiaj esperantistoj eksciis pri ekzisto de la lingvo el la ĵurnalo “Tramvaj” (“Tramo”), el la notico de jaro 1990. Kaj “Tramvaj” estis ĵurnalo porinfana, liaj legantoj aĝis de 5-6 ĝis 11-12 jarojn. Ne el Vikipedio, ne el manlibroj aŭ intelektaj TV-programoj, sed el porinfana ĵurnalo. Jen kiel ardaj impresoj havas homoj en frua aĝo.
    Sed, certe, mi ne proponas “iri en infanĝardenojn”, ĉar por aktivi en la Movado, la homo havu memstaran decidon lerni Esperanton. Ni scias nomojn de kelkaj famegaj homoj — denaskaj esperantistoj. Sed ĉu George Soros estas tiom aktiva en la Movado, kiom li estas fama?
    Do adoleskoj. Sed ĉu “iri en lernejojn”? Certe, ne! Ni ja pli bezonas Grupon I, “kribritajn” homojn. Kaj lerneja troa oficialeco nin nur malhelpus. Do, kio? Estas grava, sed malfacila demando: “KIE?” “Per kio”?
    Do, ĉu ni almenaŭ havas iun lernolibron ĝuste por tiu aĝo?

    Kaj kion oni skribu tie, krom la gramatiko? Do jen la alia (kaj ĉefa) problemo: argumentoj por Esperanto. Kion ni kutime respondas al la demando “Por kio vi estas esperantisto?” kaj kiajn homoj ni tiel povas alvoki? Kaj kion ni scias, sed ial ne diras?
    Mi mem eksciis pri gravaj plusoj de Esperanto (krom ĝia senanaloga facileco) nur post mi jam sufiĉe enprofundiĝis. Do mi legis pri bonegaj propedeŭtikaj kapabloj de Esperanto por lerni aliajn lingvojn, kaj poste — mem eksentis tion. Al ne-esperantistoj eblas diri, ekzemple: “Lerni Esperanton utilas por poste lerni pli malfacilan lingvon: necesas komenci de io simpla. Kiel dum vi lernus muziki, vi trejnus komence je facilaj etudoj”. Kaj plie: “Esperanto estas unika: ĝi estas simpla modelo, tamen pli ol nur “etudo”: estas tre funkcia memstara lingvo”.
    Taŭga argumento, konfirmata per esploroj. Dediĉita speciale por anoj de Grupo I, kiuj volas scii lingvojn. Sed ĉu ne-esperantistoj aŭdas ĝin?
    Kion kutime scias interesiĝantoj? Ordinara esperantisto uzas malvastan rondon de argumentoj, kiuj povas allogi nur la homon, similan al li mem. Kaj — ve! — ne ĉiam antaŭvidas, kiel efektos ili al la aliaj.

    Jen denove iu parolas pri “unika Esperanto-socio”… Jes, la samideana rondeto estas treege bona. Tamen ĉu talentuloj el Grupo I jam ne havas la propran? En teatraj grupoj, sportteamoj, teknikaj studrondoj, intelektaj ludoj, poeziaj kluboj, en laborejo aŭ klasĉambro… Ja estas fakto: homo ne bezonas pli ol tri societoj, kaj la plej fortunaj havas nur du tute sufiĉajn por ili: la familian kaj la laboran (lernadan). Kaj se iu jam estas fama inter, ekzemple, anoj de amatoraj teatroj, kluboj de tabla teniso aŭ bardaj festivaloj, li fajfos pri ĉiu ajn alia “bonega socio”, malgraŭ ĝia unikeco. Do, ĉu ni vokas nur soleculojn aŭ mizantropojn? Jes, inter ili ankaŭ estas bonegaj kaj utilaj homoj, simple ne tre sukcesaj. Sed ĉu ili estas nia unusola celo?
    Do, kion donos Esperanto al jam feliĉaj homoj?

    Denove iu diras pri “verŝajne, milionoj da esperantistoj tutmonde”. Kaj do? Vere, estas nemulte, des pli, ke da aktivuloj el tiuj milionoj estas kelkaj procentoj. Ĉe tio, ni tiel zorgas pri la kvanto, ke ĉiu komencanto komprenas: “Estas dolora punkto”. Aliru de alia flanko: “Faru ion utilan, sed nekutiman: kion, krom vi, faras ne pli ol dudek homoj en via urbeto. Tiel vi eliros vian kutiman pens-ebenon kaj povos ĉion vidi de diversaj anguloj”. Ni ja vokas anojn de Grupo I. Kaj Esperanto estas bonega ekzercilo por interesiĝi pri io nekutima malgraŭ onidiroj de skeptikuloj.
    Esperanto helpas vidi la homon trae! Dank’ al Esperanto mi mem eksciis, kiu el miaj “talentaj konatoj” povas iĝi inĝeniaj profesiuloj, kaj kiu estas nur parkeraĉulo, dogmulo, kaj iĝos bona kunlaboranto, sed mem ne elpensos ion ajn novan, malgraŭ sia erudicio kaj kapabloj. Mi ne postulas al ĉiu nepre lerni Esperanton, mi simple rigardas iliajn rilatojn al la fakto, ke mi estas esperantisto. Do, unuaj iomete ekinteresiĝas pri la lingvo, kaj kelkaj eĉ eklernis (sed pro manko de tempo kaj duma netaŭgo — ve, haltis). Duaj indiferentas komprenante. Sed iuj provas min instrui, ke mi malŝparas la tempon anstataŭ fari ion utilan: lerni “normalan” internacian lingvon, kiel ĉiuj, kaj ne pranci plu. Inter tiuj homoj estas ne nur “stultaj filistroj”, sed ankaŭ eruditoj, intelektuloj! Aparteneco al Rogers’aj grupoj ne dependas de “intelekto” en ĝia kutima senco.
    Do, Esperanto saĝigas kaj spertigas homojn ne nur en lingvaj kapabloj. Ĉu ne? Eĉ se multajn homojn — “ne”, ni povas montri: eblas, ke “jes”. Eĉ se ne ĉiu esperantisto komprenas ĝiajn avantaĝojn, ni provu pensi pri tio, kion Esperanto doni povus, se homo volus ricevi.

    Apartaj argumentoj estu por homoj kreemaj. Ekzemple…
    Vi versas? Do, ĉu vi estas populara aŭtoro en sia lando? Vi havas propran muzikbandon, sed estas unu de miloj en via stilo? Jes, eĉ vera talentulo bezonas multege da tempo kaj sperto en memreklamo, kaj tro da fortuno por iĝi sufiĉe populara.
    Do, iru al Esperanto-renkontiĝo, mi tradukos vian kanton en Esperanton, kaj ni rigardos, ĉu la publiko vin renkontos varme, ĉu vi vere povas muziki. Verŝajne, vi iĝos populara en Esperanta rondo. Kial do ne? Esperantujo jam havas multe de muzikistoj, sed dume ne tiom, kiom estas, ekzemple, da ruslingvaj. Do, relative malgranda kvanto da esperantistoj ne ĉiam estas ĉagreniga fakto. En esperanta mondo vi famiĝos pli rapide!
    Eldonejoj ne riskas presi vian libron, ĉar estas io nekutima, “neformato”, ne “populara stilo”? Provu traduki ĝin al Esperanto — lingvo de Grupo I, en kiu oni neniam timas riski! Kaj se la libro estas sufiĉe bona, do ĝi aperos en lingvo, komprenata kvankam de ne tiom multe da homoj, sed de homoj el ĉiuj landoj kaj kulturoj! Kaj iu volos traduki la libron al sia gepatra lingvo… Kaj imagu vi, dubanto, se iam Esperanto venkos, vi estos unu el “klasikuloj”.
    Vi povas progresi kaj en kreo en sia lingvo, kaj en Esperanto, uzi ĝin kiel “rezerva aerodromo”!

    Kiel vi povas vidi, la antaŭaj argumentoj estas ĝuste por junaj homoj, komencantaj sian kreon.
    Krome, Esperanto, verŝajne, estas unusola lingvo en la mondo, kion eblas ellerni, jam kreante en ĝi! Ekzemple, mi lernis vortojn per traduko de tekstoj el rusa, eĉ poeziaj tekstoj. Neniun alian lingvon eblas ellerni per tiu metodo, pro pli komplika gramatiko, alia parolmaniero, parolturnoj, k.t.p. Tie pli facilas lerni vortojn “klasike”, parkere. En Esperanto mi neniam parkeris por memorfiksi vortojn. Do, trejnu vian kreemon esperante, kaj samtempe vi pafos du leporojn: spertiĝis en kreo kaj en lingvolernado.

    Nu, kaj tiel plu. Vi mem scias ĉion, ĉar estas memevidentaj aĵoj. Restas nur du paŝoj. Unu estas pli-malpli facila: ĉiam konsideri, kion vi parolas al kiu: ĉu taŭgas la argumento? Por ne plu vendi neĝon al Antarktido, societon al sociemaj… La dua estas pli komplika: kion do necesas diri?? Do, pensu, kion plu povas doni Esperanto, kaj ne al vi, sed al via konkreta interparolanto.

Respondi