Leginda bonega libro

Künzli, Andreas. L. L. Zamenhof (1859–1917). Esperanto, Hillelismus (Homaranismus) und die “jüdische Frage” in Ost- und Westeuropa. – Wiesbaden: Harrassowitz. 2010. – 564 p., il.

Esperanto estas la sola sukcesa planlingvo el pli ol 1000 lingvoprojektoj. Laŭ Detlev Blanke, kiu analize pritraktis la sukcesajn ĉefkialojn de Esperanto[1], unu el la kialoj estas tio, ke ĝia kreinto Zamenhof profunde kaj diversflanke komprenis la lingvan spiriton, kiun li kunfandis en la disvolviĝon de Esperanto. Pro tio la esplorado pri Zamenhof neniam ĉesas ĝis nun de la naskiĝo de Esperanto.

Laŭ nekompleta statistiko, dum cent jaroj 1910–2010, eldoniĝis pli ol cent biografiaj artikoloj kaj libroj pri la vivo de Zamenhof[2], el kiuj plej vaste konataj estas la biografioj verkitaj de Privat (1920), Boulton (1960), Holzhaus (1969), Maimon (1978), Centassi kaj Masson (2001) k. a. Tiuj biografioj kaj artikoloj ege valoras por komprenigi nun pri Esperanto kaj vivo de Zamenhof.

Tamen ĉi tiuj verkoj, faritaj plejparte de esperantistoj kaj verkitaj en Esperanto, celas esperantistajn legantojn. Estas sendube, ke Esperanto kun Zamenhof estas proksime rilatanta, sed Zamenhof ne vivas en vakuo kaj utopio. Por pli profunda kompreno oni devas serĉi respondojn en la socia, ekonomia kaj politika medioj. En ĉi tiu senco la libro de Künzli estas valora provo por plenigi truon en la esplorado pri Zamenhof.

Lia libro, kiel unu el la serio de la “juda problemo” en Orienta kaj Okcidenta Eŭropo, estas eldonita de la germana eldonejo Harrassowitz. Tio indikas, ke unuflanke la enhavo estas strikte ligita kun la “juda kulturo”, aliflanke la aŭtoro studas pri Esperanto kaj Zamenhof en pli larĝa perspektivo. La libro enhavas 538 paĝojn kun preskaŭ cent fotoj. Mi opinias, ke la esplorantoj pri Zamenhof devas havi talenton lerte scii la rusan kaj Esperantan lingvojn, edukiĝi pri historio, kaj posedi sufiĉajn kondiĉojn por uzi historiajn datumojn. Ĉi tiujn menciitajn kvalitojn plene posedas Andreas Künzli. Nun ni sekvante lin eniru en la vivon de Zamenhof.

La prefaco kaj la enkonduko en la komencaj 7 paĝoj klarigas la perspektivon de la juda kulturo, kaj eksplikas la gravecon kaj neceson studi Zamenhofon en la vidpunkto de socia kaj politika vidpunktoj en lia erao.

En la 2a ĉapitro la aŭtoro esploras la nomon kaj la staton de la familio Zamenhof, kio ne estas problemo por nuntempaj homoj. Tamen en la tempo de Zamenhof lia juda identeco, la naskiĝloko en Pollando aparteninta al Ruslando, la Julia kaj Gregoria kalendaroj kaj aliaj faktoroj interplektitaj kreas problemojn kaj ofte perpleksigas studantojn pri Zamenhof.

La aŭtoro de ĉi tiu libro klopodas ordigi tiujn problemojn. Tiucele li aldonas al ĉi tiu ĉapitro 42 piednotojn. La piednotigo estas grava karakterizaĵo de la libro. La piednotoj unuflanke montras multecon kaj profundecon de la esplora laboro de la aŭtoro, aliflanke ankaŭ la grandan kredindecon de la konkludoj.

En la 3a ĉapitro (p. 26-68), la aŭtoro skizas la politikan medion, la problemojn kaj la situacion de judoj en Ruslando kaj Pollando. Tio estas tre utila, por ke legantoj komprenu la vivscenejon de Zamenhof. La 4a ĉapitro (p. 67-76) prezentas la situacion de Białystok, la naskiĝurbo de Ludoviko Zamenhof.

En la 5a ĉapitro (p. 88-96) la aŭtoro priskribas la hejmon, la familion kaj la patron de Ludoviko Zamenhof, kaj en la 6a ĉapitro (p. 88-96) la elementan kaj mezan lernejojn, la universitaton, la profesion, la geedziĝon kaj aliajn personajn informojn pri Zamenhof.

En la ĉapitroj 7-8 (p. 97-106), la aŭtoro priskribas la talenton de Zamenhof en lingvoj. En la 10a ĉapitro (p. 107-113) Künzli priskribas cionismon kaj la vidpunkton kaj opinion de Zamenhof pri ĝi.

En la ĉapitroj 10-14 (p. 114-147) la aŭtoro prezentas la historion de Esperanto, la simplan gramatikon, donas specimenon de Esperanta teksto, kaj skizas rilatojn inter Esperanto kaj ĝiaj fontolingvoj.

En la 15a ĉapitro (p. 148-159) la aŭtoro priskribas cenzuran sistemon en Ruslando, precipe la cenzuradon pri Esperanto kaj aliaj planlingvoj. Ekzemple, por cenzuri verkojn en Volapuko estis cenzuristo, kiu eĉ lernis ĝin. En la 16a ĉapitro la aŭtoro simple priskribas la suferadon de Zamenhof por serĉi laboron.

La 17a ĉapitro (p. 165-177) temas pri hilelismo, proponita de Zamenhof en 1901 por solvi judan problemon. La aŭtoro priskribas la studadon pri la loĝdomo, la parencoj, la amikoj kaj la laboro de Zamenhof en la 18a ĉapitro (p. 178-185). La 19a ĉapitro (p. 186-195) temas pri antisemitismo en Germanio, Aŭstrio kaj Francio.

En la 20a ĉapitro (p. 196-210) la aŭtoro priskribas la unuan UK-on en 1905. En la ĉapitroj 21-24 (p. 211-249) la aŭtoro prezentas homaranismon, lanĉitan de Zamenhof en 1906, kaj la kritikojn kaj reagojn pri ĝi. Por faciligi komprenigon la aŭtoro komparas diversajn ideologiajn vidpunktojn de tiamaj judaj erudiciuloj. Estas notinde, ke la Zamenhofa ideologio ĉiel rilatas al lingvo. La evoluo de la Zamenhofa ideologio estas resumita en tri etapoj: (1) Neŭtrala lingvo por la judoj (aŭ la religio); (2) Neŭtrala lingvo de lando (aŭ la religio) por solvi internajn etnajn problemojn; (3) Neŭtrala lingvo de la homaro (aŭ la religiaro).

En la ĉapitroj 25-30 (p. 250-312) la aŭtoro priskribas UKojn en 1906-1914, kaj la Ido-skismon. Ĉi tiuj historiaj okazaĵoj grave rolas por komprenigi legantojn pri la frua evoluo de Esperanto.

En la 31a ĉapitro (p. 313-322) la aŭtoro priskribas la lastan periodon de Zamenhof, historion korpreme afliktan. La unua mondmilito komplete detruis la belan homaranismon de Zamenhof. En la ĉapitroj 32-34 (p. 323-340) Künzli priskribas la kredon de Zamenhof kaj la situacion de liaj posteuloj.

La 35a ĉapitro (p. 341-349) enhavas la kronologion de la vivo de Zamenhof; la 36a ĉapitro (p. 350-365) estas bibliografia. En la 37a ĉapitro (p. 366-375) estas prezentataj la ĉefaj zamenhofologiaj esploroj. La lasta ĉapitro 38a (p. 376-398) kun la titolo Esperanto hodiaŭ kaj morgaŭ priskribas la perspektivon kaj problemojn de Esperanto.

En la fino de la libro estas apendicoj. Apendico 1 (p. 399-421) konsistas el kvar biografiaj tekstoj: letero al Borovko pri la origino de Esperanto (1896), letero al Michaŭ (1905), biografia skizo de Leono Zamenhof (1910), artikolo pri hilelismo de Josef Meisl (1917).

En la 2a apendico (p. 422-500) estas tekstoj pri hilelismo: Zamenhofa broŝuro (1901), letero al Javal (1905), intervjuo (1907), studo de Zamenhof pri la jida lingvo (1909).

Apendico 3 (p. 501-518) inkludas la Zamenhofajn paroladojn en kelkaj Universalaj Kongresoj, kaj la Bulonjan deklaracion.

Apendico 4 (p. 519-534) enhavas Dogmojn de hilelismo (1906) kaj la lastan version de homaranismo (1917).

Ĝenerale, Andreas Künzli penas analizi kaj esplori diversajn aspektojn de la vivo kaj verkoj de Zamenhof en la vidpunkto de la “juda problemo”, surbaze de detalaj, ekzaktaj kaj kredindaj materialoj abundaj. Do la konkludoj en la libro estas evidente kredindaj. Devas esti agnoskite, ke la frua celo de Zamenhof estis solvi nur la judan problemon. Kun la disvastigo de Esperanto la ideologio de Zamenhof ne plu estis limigita al la juda problemo, sed estis vastigita al la tuta mondo. Ĉi tiun punkton mencias ankaŭ la aŭtoro, kiu ĉiam substrekas la ligon inter la libro kaj la juda problemo, eble pro la neceso de la serio “Juda kulturo”.

Miaopinie la libro estas elstare rimarkinda inter la esploraj verkoj pri Zamenhof, kvankam iuj problemoj estas tro simple traktitaj, kaj la ligoj inter la ĉapitroj povus esti pli bonaj, eble pro tro multaj implicitaĵoj. Eta makulo ne povas difekti la jadon. Jen leginda kaj bonega libro. Estus pli efike, se la libro estus eldonata ankaŭ en la angla.

Verkis Liu Haitao

Tradukis Trezoro (Huang Yinbao)

Referencoj


1. Blanke, D. Causes of the relative success of Esperanto // Language
Problems & Language Planning
, 2009, №3, p. 251–266.


2. P. 351-354 de la libro.

Ĉi tiu recenzo aperis en la maja kajero de La Ondo de Esperanto (2012).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2012, №5.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2012/05/211kuenzli/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Recenzoj kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

4 Responses to Leginda bonega libro

  1. Andreas, cxu vi opinias, ke tiu libro ne interesos esperantistojn? 😮 Se jes, do bv traduki gxin en la rusan. 🙂 Antauxdankon!

  2. Mi ne kredas, ke indas traduki ghin al Eo. Prefere al la angla, pola au rusa.

  3. Kiam tiu cxi libro aperos en Esperanto?

  4. Pri la katastrofa intelekta nivelo de la aperintaj parte malicaj kaj cinikaj komentoj kaj recenzoj pri mia Z-biografio flanke de (precipe germanaj) interlingvistoj kaj esperantistoj mi estis ghenerale profunde shokita kaj ne hezitis esprimi miajn vidpunktojn en jena dulingva artikolo, kiun la demanditaj Eo-gazetoj ghis nun rifuzis publikigi:

    http://www.planlingvoj.ch/Repliko_Zamenhofbiografio

    Cetere, la retujo http://www.planlingvoj.ch / http://www.plangsprachen.ch nove funkcios spegule ankau sub la adreso http://www.zamenhof.ch

Respondi