Afrika ezali ya koteka te

Afrika Kompilo: KD. – Donneville: Vinilkosmo, 2010.

Afrika Kompilo naskiĝis longe kaj pene. Post la lanĉo de la projekto en 2007 kaj la alvoko al Afrikaj muzikistoj venis pluraj reagoj sed “malmultaj povis alporti efektive eldoneblajn kontribuojn”. Tamen en 2009 la laboro reviviĝis kaj rezulte aperis en 2010 ĉi kompilaĵo en tri partoj – du albumetoj – Kiu lingvo? (8 titoloj far Konga Espero registritaj en Kinŝaso, ĉefkantataj de Viktor Lufimpu) kaj Mayoma kun JoMo Afrikumas (7 titoloj), inter kiuj sin metis tri titoloj de Vigla Muziko de Didu Fundu, ankaŭ registritaj en Kinŝaso.

La eldonejo notas, ke la projekto efektiviĝis danke al internacia solidareca interŝanĝo kaj kunlaboro inter artistoj, teknikistoj, grafistoj, produktistoj, kaj subtenaj amikoj el Kongo, Germanio, Hispanio kaj Francio.

Evidente estis bonŝanca koincido en tempo kaj loko de multaj kontribuontoj aŭ renkontiĝi aŭ iel kontaktiĝi inter si, ke aperis io freŝa kaj nepre mejloŝtona en la muzika Esperantujo. Dum longaj horoj de reaŭskultado mi sentis aŭreolon etosan de ĉies integrigaj klopodoj: ke la plenumantoj aŭdeble ĝuas la por ili relative novajn sonojn de la lingvo kant-uzata (sen tro zorgi pri ĝusteco pri normoj lingvaj, pri iuj sonoj, pri akcentoj foj-foje pli sekvantaj la muzikan logikon ol la striktajn regulojn de Esperanto – ni konsideru tion specifaĵoj kvazaŭ necesaj). Iam anstataŭ la presitaj vortoj vi aŭdas ion alian, sed samsignifan, ekzemple: “Nur landlimoj nin disigas” iĝis “…separas”.

La tuta disko impresas kortuŝe pro la surface evidenta naiveco de la tuta enhavo – kaj muzike kaj tekste. La kantado, preskaŭ ĉiam plurvoĉa estas senriproĉe harmonie entonigata. La instrumentojn centras ritmiloj – drumoj, perkutiloj aŭdeble “afrikece ekzotikaj” (se mi, kun Eŭropa muzikkutimo, povus tiel aserti).

La stiloj ne tre varias (roko, baladoj, regeo, repo). Iam la muziko sonas preskaŭ minimumisme, iam kvazaŭ primitiv-harmonie – mi ofte sentis, ke mankas la pleneco enhava. De unu kanzono al alia mi ofte subite impresiĝis ne tiel kiel eble atendintus; ekzemple, la klare rokeca Mi staras tie sonas ial artefarite al mi, kaj la sekvanta La bela floro estas agrable pli riĉa pri pli komplikaj ritmoj.

Nu, ni ĉiuj scias la respondon je la demando “Kiu lingvo por la homaro?”, ĉu ne? La unua kanzono firme subtenas ĉi ideon (sed ĉu nepre indas propagandi Esperanton inter esperantistoj?). Aliaj titoloj en ĉi sekcio preskaŭ poluse distingiĝas ĉu per “politika” temo (Libero, Malpaco en Afriko, Nur landlimoj nin disigas) kaj eterne homaj temoj de amo, belo kaj ĉio pri interhomaj rilatoj. Iom strange: kial la kantanto bedaŭras ke lia karulino loĝas en Afriko.

Mi trovas la tekstan enhavon pli ol averaĝe primitiva (kio ne signifas negativon). Apenaŭ mi ne trovas tekston de Malpaco en Afriko ĥaosa kaj preskaŭ senlogika (Jen suferoj sed ni ja parolas Esperanton).

La ideo de Esperanto nepre estas la solvo de ĉiuj problemoj de Afriko, kvankam ne trudata, estas sentata. Kiu scias, eble ili pravas.

Dido Fundu el Vigla Muziko plu portas la ideo(logio)n de Konga Espero; en Danko al Zamenhof minimumas ĉio – kaj la melodio, kaj la harmonio kaj la teksto kvazaŭ nur-el-sloganoj. Kaj mi tutkore subtenas lin kaj subkantas ĝue, eĉ spite al tio, ke min distras la gitaro agordita en iom alia tonalo, simile kiel en la sekvanta Djelly, amkanzono kiu plenegas de fortega emocio; ne gravas denove, ke la akcento sekvas pli favore al la melodio kaj ritmo ol la lingva regulo kaj la muzikiloj ne sonas unuece agorditaj – eble tio estas nepra parto de la pejzaĝo kion mi simple ne pretas tuj akcepti?.. Kaj Sciu, ke la am’ aldonas al la emocio, ĉar la am’ “Pleje gravas / Ekde vivkomenc’ […] Ni konsentis geedziĝi […] Sed hodiaŭ vi kaŝas min / For, for, por ke mi malaperu u u”.

Ĉu ekzotike? Oni juĝu mem. Mie, Dido Fundu sonas, danke al la kontribuo de multaj, tre sincere kaj freŝe.

Fine, pri la sekcio Mayoma kun jOmO. El la akompana broŝuro – cetere tre bonkvalita, eleganta, bunta kaj kun bonaj bildoj de la plenumantoj – ni ekscias ke Mayoma dum multaj jaroj klopodis enmondigi siajn kantojn antaŭ ol JoMo en 2007 eklaboris kun li, kaj ili registris kelkajn kantojn kiuj eniris ĉi kompilon. JoMo aranĝis muzike ĉiujn titolojn (kaj ankaŭ verkis unu – la lastan, krom la aliaj verkitaj de Mayoma).

La pecoj en ĉi sekcio esence diferencas de la aliaj du – ĝuste pri la aranĝo. Kantas ili ambaŭ – en bela duvoĉo, belegajn melodie kaj harmonie kantojn, ĉefe pri nur-inter-homaj-rilatoj-temoj. Mi sentas ioman mankon de ekvilibro/ harmonio inter la tre deca, diligenta kaj bela muzika flanko kaj, mie, preskaŭ senenhavaj kanzontekstoj.

Ĉu vi scias – kun bele nuancaj instrumentoj, aldonaj voĉaj partioj en tradicia baladeca stilo, kaj la teksto kun minacoj al la celata virino, se ŝi ne iĝos lia ŝi bedaŭros (Ĉu vi scias?). Sur mia kuŝej’ “[…] serĉis mi lin… kaj mi ne trovis…” Rekta kritiko en Mi ne havas konfidon pri vi – ĉar vi estas ĵaluza / fumema / ebria ktp, kial havi konfidon? Ĉu eblas disputi pri tiu aserto? Eble plej min amuzis la emocia kaj intelekta nivelo de la protagonisto de Lasu min fari la muzikon – videble li ne lasis sian bebecon, kiam li ne sciis, kion fari en sia vivo, kaj nur la muziko ŝajne klaras kiel celo. Eble tia vojo taŭgus por iuj, sed mie, eĉ amuze-muzike-distre – sonas bizare.

Tre plaĉas la voĉa harmonio en Nokt’ sen dormo. La teksto senambigue insistas, ke oni ja bone scias, kial oni ne povas dormi nokte, kiam amo plenigas onian koron. Kaj post la danc-popa peco La knabino de mia koro kun la baspartio ondiginta min kaj energia ritmo, sekvas la lasta titolo, kiu kronas la albumon – Afriko ne ’stas vendenda, kiun verkis JoMo mem. Ĝi sonas en tri lingvoj – Esperante, okcitane kaj lingale (Afrika ezali ya koteka te). Simple brila. Temas pri eta infano, kiu devas portadi akvon anstataŭ iri lernejon. Ĉu la infano restos viva aŭ, kiel Biko (al kiu kanzone kontribuis Peter Gabriel) pereos en ĉi oceano de maljusto, restas malfermita demando. La kanzono impresas tiel, ke ĝi kvazaŭ volus penetri alian dimension per ŝajne dissonaj harmonioj.

Mi tre rekomendas atente aŭskulti ĉiujn pecojn de la Afrika Kompilo. Krom la kliŝaj ekzotikaĵoj kaj amuziloj vi povos aŭdi iom pli kaj eksenti kaj ekkompreni la vekiĝantan animon de la granda kontinento Afriko.

Andrej Peĉonkin (Ruslando)

Ĉi tiu recenzo aperis en la maja kajero de La Ondo de Esperanto (2012).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2012, №5.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2012/05/211afriko/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Recenzoj kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

1 respondo al Afrika ezali ya koteka te1

  1. Vinilkosmo diras:

    la fizika disko haveblas ĉe:
    http://www.vinilkosmo.com/?disc=vkkd100&lng=e

    La kompleta Afrika Kompilo elŝuteblas mp3-e kaj ogg-e ĉe:
    http://www.vinilkosmo-mp3.com/afrika-kompilo-c-79_153.html

    kaj flac-e (senperda formato) ĉe:
    http://cd1d.com/fr/album/afrika-kompilo

    La aparta albumeto “Kiu lingvo?” de Konga Espero haveblas ĉe:
    http://www.vinilkosmo-mp3.com/konga-espero-c-74_154.html

    kaj la aparta albumeto Mayoma kun JoMo afrikumas disponeblas ĉe:
    http://www.vinilkosmo-mp3.com/mayoma-c-74_155.html

Respondi