Eldonitaj antaŭ unu jarcento


En la kolekto de bitlibroj de Sezonoj hodiaŭ aperis du faksimilaj libroj de Lev Tolstoj, eldonitaj antaŭ cent jaroj – en 1912 kadre de la serio “Tutmonda Biblioteko je la memoro de L. Tolstoj”. Iliaj titoloj estas Kie estas amo, tie estas Dio kaj Dio vidas veron, sed ne baldaŭ diros. Ilin tradukis la Ruslanda esperantisto kaj medicinisto Nikolaj Kabanov, kiu estis ankaŭ la redaktoro de ĉi tiu libroserio.

Same kiel la pasintjare enretigitaj libroj el ĉi tiu serio, la du broŝuroj estas ne en la teksta, sed en grafika prezento. Ilin skanis kaj prilaboris Aleksander Korĵenkov. La legantoj facile vidos, ke la lingva nivelo de ĉi tiuj tekstoj ne estas alta, kaj kelkaj eble eĉ ridetos pro eraroj kaj lingvaj strangaĵoj (ekzemple, la paŭsaĵo prodoni el la rusa vorto продать ktp.), kaj tamen legi la tekstojn, kiuj aperis antaŭ cent jaroj, estas utile al ĉiu interesiĝanto pri la lingva evoluo de Esperanto.

Ambaŭ libroj estas senpage elŝuteblaj en nia elŝutejo
http://esperanto.org/Ondo/Libroj/Libroj.php. Nuntempe tie estas dek tri senpagaj e-libroj, unu aĉetebla e-libro (elŝutebla por konatiĝo kiel provlibro), kaj du numeroj de La Ondo de Esperanto en la dosierformoj “pdf” kaj “epub”.

Laŭ la aktuala statistiko estas videble, ke oni jam elŝutis 16 mil 655 ekzemplerojn de libroj kaj gazetoj. Pliaj libroj estos iom post iom enretigitaj.

La elektronikaj libroj de Sezonoj estas nur por privata legado, ne por pludistribuo. Oni ne rajtas sen permeso de la aŭtoroj/tradukintoj kaj de la eldonejo Sezonoj republikigi ilin plene aŭ fragmente en iu ajn papera kaj elektronika formoj. Se niaj libroj plaĉas al vi, diskonigu la adreson de ĉi tiu paĝo. Vi ankaŭ povas per la pagosistemo PayPal fari donacon al ni helpe de donac-butono.

Aleksander Korĵenkov

Ĉe represo bonvolu indiki la fonton:
La Balta Ondo: https://sezonoj.ru/2012/04/tolstoj3

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Aleksander Korĵenkov kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

1 respondo al Eldonitaj antaŭ unu jarcento1

  1. Interretano diras:

    “La elektronikaj libroj de Sezonoj estas nur por privata legado, ne por pludistribuo. Oni ne rajtas sen permeso de la aŭtoroj/tradukintoj kaj de la eldonejo Sezonoj republikigi ilin plene aŭ fragmente en iu ajn papera kaj elektronika formoj. …”

    Ecx tiuj-cxi libroj, kiuj estas publikhavajxaj? Mi dubas, cxu tio eblas.

Respondi