Iom da statistiko pri nia retejo


Lastafoje ni prezentis la statistikon de nia retejo je la stato de la 1a de januaro 2012. Post la unua jarkvarono 2012 ekzakte je la noktomezo inter la 31a de marto kaj la 1a de aprilo estis fiksitaj la informoj de la vizit-kalkulilo Counterize, kiu ekfunkciis ĉi tie la 12an de aŭgusto 2011.

Nia retejo, post testa periodo aŭtuna, estis lanĉita la 15an de decembro 2010, ĝuste je la Zamenhofa tago. Je la nuna momento en ĝi estas 249 artikoloj kaj dek konstantaj paĝoj (Fotokonkurso, Kiosko k. a.). 67 artikoloj estis afiŝitaj dum la tri unuaj monatoj de la 2012a jaro – dum ĉi tiu periodo averaĝe aperis kvin artikoloj ĉiusemajne.

La artikoloj estas distribuitaj laŭ 14 kategorioj, kaj ili estas markitaj per 536 etikedoj.

Robotoj kaj la administranto, kiu ĉiutage venas al la paĝo pro administraj bezonoj, estas ekster la statistiko. Malgraŭ la filtrilo de Counterize kaj malgraŭ la kontraŭspamaj kromprogramoj Bad Behavior kaj Akismet, ĉiutage la administranto mane forigas dekojn (iam eĉ centojn) da vizitoj registrataj de Counterize.

Dum 142 tagoj, ekde la 12a de aŭgusto 2011 ĝis la 31a de decembro 2011, en nia retejo okazis 21 mil 320 paĝovizitoj (hits) – averaĝe 150 vizitoj ĉiutage. En ĉi tiu jaro la vizitado iĝis pli ofta: 16 mil 763 vizitoj dum 91 tagoj (ekde la 1a de januaro ĝis la 31a de marto 2012) – averaĝe 184 vizitoj ĉiutage. Dum la tuta periodo da statistikado (233 tagoj) nia retejo estis vizitita 38 mil 083 fojojn, aŭ 163-foje dum unu tago averaĝe).

Nia retejo iom post iom populariĝas. En marto ni unuafoje havis pli ol 6 mil realajn vizitojn (kelkoble pli estis forfiltritaj aŭtomate kaj mane).

Ne kalkulante la vizitojn de la ĉefpaĝo (entute, 7536 vizitoj) kaj la vizitojn per kategorioj kaj etikedoj, ni konstatas, ke dum la statistikitaj monatoj 27 mil 484 fojojn konkretaj artikoloj (afiŝoj, laŭ la termino de WordPress) estis vizititaj.

La plej legata restas la redakcia artikolo pri la incendio ĉe Vinilkosmo, publikigita la 19an de septembro. Ĝi estas la unua artikolo legita pli ol mil-foje. En la suba listo de la plej popularaj artikoloj oni vidas, ke precipe ŝatataj (kaj komentataj!) estas la artikoloj pri la problemoj de la Esperanto-Komunumo, kiuj okupas ka 2an, 4an, 5an, 6an, 7an, 11an kaj 13an lokojn. Inter ili estas ankaŭ la unua parto de la artikolo de Dennis Keefe pri la aplikeblo al Esperanto de la teorio de Everett Rogers, kiu dum malpli ol kvar tagoj estis legita pli ol 500-foje kaj komentita 23-foje. Estas atentinde, ke en la listo estas nur du artikoloj pri esperantistaj renkontiĝoj kaj kongresoj (Esperanto-Insulo kaj ARKONES). Tute mankas en la listo artikoloj pri temoj, ne ligitaj kun Esperanto.

Sekvas la listo de la dudek plej popularaj tekstoj. Interkrampe estas la loko en la listo je la 1a de januaro 2012.

1 (1). [Aleksander Korĵenkov]. Katastrofo ĉe Vinilkosmo 1002
2 (2). Grigorij Arosev. Kio estas la reala trezoro de REU? 763
3 (5). Aleksander Korĵenkov. Kiom da esperantistoj en Ruslando? 700
4 (4). Trevor Steele. Ĉu malesperi? 694
5 (3). Giorgio Silfer. La Esperanta Civito progresas al nova etapo 684
6 (-). Dennis Keefe. Teorio de disvastiĝo de novaĵoj, aplikata al Esperanto (1) 518
7 (7). José Antonio Vergara. Esperanto estas multe pli valora ol speco de malangla aŭ identecofonto de supozata “popolo” 499
8 (6). Halina Gorecka, Aleksander Korĵenkov. Iom pri La Ondo de Esperanto 495
9 (-). Katalin Kováts. La unua kursaro sur la Esperanto-Insulo 443
10 (-). Aleksander Korĵenkov. Nia libroproduktado en la 2011a jaro 401
11 (8). Halina Gorecka. Dennis Keefe – la Esperantisto de la Jaro 2011 397
12 (-). Zbigniew Galor. Kvar vizioj: Kiel vivi en la ruiniĝanta Esperantio? 389
13 (16). Komitatano Z. Lingvaj dorsosakuloj 360
14 (-).Aleksander Korĵenkov. Guglo: “Mi nur nun ĵus, kaj lernis mia granda surprizo” 352
15 (-). Dennis Keefe: Mi fieras esti esperantisto 330
16 (9). Flo Martorell. Kvar novaj muzikaj diskoj en Esperanto 254
17 (-) Peter Baláž. Teamo de E@I kaj lernu.net en Ĉinio 281
18 (10). Przemysław Wierzbowski. ARKONES – tradicie moderna 273
19 (13). Gerrit Berveling, Gersi Alfredo Bays. Nia trezoro: Fonto 254
20 (-). Martin Schäffer. “Esperanto Internacia” aktivas en Nikaragvo 254

Laŭ la statistiko ni havas legantojn en 110 landoj, sed reale temas pri 106 landoj, ĉar la vizitoj el Honkongo kaj Tajvano estas statistikendaj kiel vizitoj el Ĉinio, kaj en la listo estas ankaŭ Eŭropa Unio, kaj 423 vizitoj estis faritaj el neidentigita lando. Ruslando plu restas la lando kun plej multaj legantoj de La Balta Ondo. En la listo de la dek landoj kun plej multaj legantoj de La Balta Ondo estas ses landoj Eŭropaj, du Amerikaj (Usono kaj Brazilo), unu Azia (Ĉinio), kaj unu Eŭropa-Azia (Ruslando).

1. Ruslando 6375
2. Usono 4715
3. Germanio 3126
4. Hispanio 2818
5. Francio 2668
6. Brazilo 1772
7. Pollando 1483
8. Svedio 1082
9. Ĉinio 903
10. Ukrainio 889

La sekva statistiko aperos post tri monatoj.

Aleksander Korĵenkov

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Aleksander Korĵenkov kaj ricevis la etikedo(j)n , , , . Legosigni la fiksligilon.

5 Responses to Iom da statistiko pri nia retejo

  1. AlKo diras:

    Mi respondas vian trian demandon: «Kaj kiu estas tiu Mikelo59, char mia filo estas ankaw Mikelo kaj ankaw esperantisto?»
    — mi ne konas la identecon, sed la vizitkalkulilo notas, ke tiu estas el Francio.

  2. AlKo diras:

    Jen la listo de la plej komenitaj artikoloj:

    Dennis Keefe. Teorio de disvastiĝo de novaĵoj, aplikata al Esperanto – 25
    Trevor Steele. Ĉu malesperi? – 22
    Aleksander Korĵenkov. Kiom da esperantistoj en Ruslando? – 21
    [Aleksander Korĵenkov]. Katastrofo ĉe Vinilkosmo – 17
    Giorgio Silfer. La Esperanta Civito progresas al nova etapo – 12
    Aleksander Korĵenkov. Halina estas operaciita. Sukcese. Dankon pro la subteno! – 12
    Grigorij Arosev. Kio estas la reala trezoro de REU? – 11
    Aleksander Korĵenkov. Guglo: “Mi nur nun ĵus, kaj lernis mia granda surprizo” – 9
    Komitatano Z. Lingvaj dorsosakuloj – 9
    José Antonio Vergara. Esperanto estas multe pli valora ol speco de malangla aŭ identecofonto de supozata “popolo” – 9
    Katalin Kováts. La unua kursaro sur la Esperanto-Insulo – 8

  3. AlKo diras:

    La nombro da legantoj en Litovio estas kontentige alta. Litovio estas nun en la 19a loko kun 503 legoj – pli multe ol, interalie, en Britio (438) kaj Finnlando (379).
    Vidu la tutan statistikon pri la landoj de la eksa USSR:

    1. Ruslando 6375
    10. Ukrainio 889
    19. Litovio 503
    31. Latvio 168
    41. Belarusio 89
    43. Kazaĥstano 82
    47. Armenio 61
    50. Estonio 56
    62. Uzbekistano 19
    83. Azerbajĝano 4
    87. Kartvelio 3

    Tute mankas legantoj en Moldovio, Turkmenistano kaj Kirgizstano.

  4. Valdo Banajtis diras:

    Min chagrenas malgranda nombro de legantoj el la baltiaj respublikoj, kaj manko de statistiko pri komentonombro.
    Kaj kiu estas tiu Mikelo59, char mia filo estas ankaw Mikelo kaj ankaw esperantisto

  5. Mikelo59 diras:

    Koran gratulon pro via sukceso !!!

Respondi