La albumo, kiu ensorĉas…

Rêverie. Revado: 2 KD. – San Donato Milanese: DownBridge, 2011.

ReverieLa Italia muzika grupo Rêverie estis fondita en 1996 kaj ekkoncertis en 1999. La muzikistoj penas realigi modernan muzikon, ĉerpante inspiron el la tradiciaj muzikaj fontoj. Sian dominantan stilon la muzikistoj difinas kiel “etno-progresivan”. La grupo kuraĝe eksperimentas ne nur muzike, sed ankaŭ lingve – en 2011 ili koncertis en multaj Esperanto-aranĝoj, prezentante la aktualan dulingvan duoblan albumon Revado.

La muzikaĵojn en tiu albumo mi preferus nomi ne kantoj, sed muzikaj historioj, buntaj kaj variaj, akompanataj de tekstaj sufloraĵoj. La tekstoj estas malpli longaj, ol la muzikoj, ne ĉiam estas rimitaj, kelkaj pecoj estas tute sentekstaj. Tamen, kompense la teksto kaj muziko ĉiam troviĝas en iu mirinda reciproka ligiteco, ili ambaŭ ne nur sonas, sed pulsas, spiras, etendiĝas, fluas kaj evoluas kune kaj paralele. Ne estus troigo diri, ke preskaŭ ĉiu ero de la albumo prezentas etan simfonion, kiu igas la aŭskultanton jen pensi kaj fantazii pri pli-malpli realaj, “surteraj” temoj, jen turni sian atenton al sia interno, al la mirinda mondo de revoj kaj psikaj travivaĵoj.

En la muziko de la albumo interese kombiniĝas kaj alternas pli-malpli trankvila akustika muziko jen popular-stila, jen pli tradicia (sonas gitaroj, fluto, klarneto, violonĉelo, mallaŭtaj perkutiloj) kaj la modernaj elektronikaj, “ŝvebaj”, foje eĉ psikedelaj sonoj. Iuj komponaĵoj pli proksimas al unu el tiuj polusoj, la aliaj – al la kontraŭa, tamen neniam la muziko sonas ekstreme; nur kelkfoje ĝi iĝas pli “dura” kaj rokeca. Multas riĉaj harmonioj, nekutimaj ritmoj, lertaj interludoj kaj multvoĉaj instrumentaj pecoj. La bone pripensita strukturo kaj sufiĉe ekvilibrigita enhavo de la albumo ebligas paroli pri ĝi kiel pri koncepta albumo – vere malfacilas disigi iujn apartajn kantojn disde la aliaj.

Kiel vera gemo meze de la albumo elstaras la kanto Plurmiljaraj knaboj. Ĝi komenciĝas brave kaj preskaŭ ritme de irlandaj dancoj, sed poste surprize transformiĝas al kortuŝa baladeca kaj akustika metafora rakonto pri la fratoj Isaako kaj Iŝmaelo, kiuj en la fundo de la animo frate amas kaj sopiras unu la alian, eĉ pensas preskaŭ samvorte, sed ne povas superi la “longan barilon de betona malĝoj’”, kiu ekstaris inter ili. Laŭ mi, ĝi estas la plej pinta ero de la albumo kaj enhave, kaj muzike, kaj plenume.

Koncerne la teknikan flankon mi opinias la albumon senriproĉa: troveblas eĉ ne unu misa noto, mistajpo, gramatika eraro aŭ mislokita akcento. La elparolo estas ege klara, la registraĵ-kvalito – tre profesia. La sola afero, aspektanta iom pale sur la fono de la tuto, estas la voĉtembro de la kantistino – dum en malalta registro ĝi sonas tute bone, en la alta ĝi foje sonas “plate”, iom pike, kaj, se uzi muzikan terminologion, malriĉe je kromtonoj. Tamen, eĉ tio post ioma alkutimiĝo al la albuma etoso iĝas natura elemento de la tuta prezentaĵo.

Fine de la recenzo mi malkaŝu, ke la albumo estas duobla. En la skatolo vi trovos du diskojn kun la sama enhavo, tamen sur la unua disko la kantoj estas prezentitaj Esperante, dum sur la dua – itale. La tekstolibreto enhavas tekstojn en Esperanto kaj la itala; krome, ĉiuj tekstoj estas po-linie tradukitaj al la angla. Konsiderante ĉion ĉi, necesas diri, ke en lertaj manoj la albumo povas servi ankaŭ kiel utila kaj efika propagandilo por eksteruloj.

La albumo nepre meritas atenton pro sia alta kvalito kaj interesa enhavo. Iuj eble trovos ĝin iom “fora de la realo” kaj nekutima, sed tia ĝi ja estas – varia, iom stranga kaj neantaŭvidebla! Aŭskultante ĝin penu iom streĉi la imagopovon, mergiĝu en la mondon de revoj kaj intimaj psikaj travivaĵoj – kaj la muziko de la albumo ensorĉos vin. Kaj, mi certas, vi plezure cedos al tiu sorĉo pli ol unufoje.

Paŭlo Moĵajev (Ukrainio)

Ĉi tiu recenzo aperis en la maja kajero de La Ondo de Esperanto (2012).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2012, №5.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2012/04/211revado/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperanto-Kulturo, Recenzoj kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

4 Responses to La albumo, kiu ensorĉas…

  1. Mi faris tradukon de la recenzo al la itala, rekte en la retejo de Rêverie.
    Ĝi leĝeblas ĉe la adreso:
    http://www.reverieweb.com/?p=842&lang=it#more-842

Respondi