La reta PIV: revo fariĝis realo

PIVLa 4an aprilo 2012 estis lanĉita longe atendata projekto – ekfunkciis reta versio de Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto (reta PIV). Ĉe la adreso www.vortaro.net nun troveblas plena versio de PIV, kiu nuntempe en la datumbazo havas 16846 artikolojn kaj 47859 variaĵojn de leksikaj unuoj.

La realigo de la reta versio de PIV estas komuna projekto de SAT (kiu disponigis la enhavon) kaj E@I (kiu prizorgis realigon de la teknika laboro kaj zorgis pri la monkolekta kampanjo). Jam en la jaro 2010 komenciĝis la monkolekta kampanjo por kolekti minimume dek mil eŭrojn por pagi ĉiujn bezonatajn laborojn el tiu mono kaj sekve proponi la uzon de la vortaro al ĉiu ajn senpage.

En majo 2011 estis kolektita la bezonata sumo (efektive alvenis eĉ pli da donacoj ol la minimume bezonataj dek mil eŭroj) kaj komenciĝis la reala laboro pri la reta versio de PIV. Post la dekmonata laboro en aprilo ĉi-jara aperis la unua, “beta”-versio de reta PIV ĉe facile memorebla kaj taŭga retadreso: www.vortaro.net

PIV

La vorto “Esperanto”, elskribita de la reta PIV

Sed la laboro pri PIV ne finiĝis – la enhavo de PIV konstante pliboniĝos. Ankaŭ teknike ĝi estos konstante plibonigata. La ĉefa strebo estis aranĝi, ke la interfaco de la vortaro estu por la uzantoj kiel eble plej simpla kaj facila. Planataj estas pluraj aldonaj funkcioj, kiuj aperados iom post iom, por ebligi bonan testadon de la tuto. Baldaŭ devos aperi eblo komenti unuopajn vortojn, diskuti ilin, proponi plibonigojn, k. t. p. (iaspeca forumo por ĉiu vorto). Same aldono de bildoj por unuopaj vortoj estas preparata (por ke la vortaro vere iĝu “ilustrita”).

La uzado de la vortaro – danke al la financa subteno de esperantistoj – estas kaj estos senpaga por ĉiuj. Nuna ununura kondiĉo estas, ke por uzi la paĝaron, necesas unue registriĝi. Se vi jam estas registrita ĉe iu el la paĝaroj de E@I, ekz. ĉe lernu!, vi povos simple uzi la samajn datumojn.

Por la estonteco estas pluraj plibonigaj planoj kaj ideoj, sed unue la teamo bezonas prilabori la mankantajn modulojn kaj testi bone la paĝaron. Eble estonte aperos ankaŭ eblo aĉeti elŝuteblan kaj instaleblan PIV por sia komputilo aŭ poŝtelefono. Pri tiuj temoj tamen bezonatas unue interkonsentoj kun SAT, kiu daŭre restas la posedanto de la aŭtoraj rajtoj de la vortaro.

Pri la novaĵoj rilataj al PIV oni povas informiĝi ankaŭ tra “Vizaĝlibro” ĉe:
http://www.facebook.com/vortaro.net

La teknika teamo esperas, ke la uzantoj helpos plibonigi la retejon, sendante komentojn, rimarkojn kaj raportetojn pri la spertitaj problemoj aŭ simile. Oni sendu siajn komentojn rekte al la teamo

Peter Baláž kaj Jevgenij Gaus
E@I-estraranoj

Ĉi tiu artikolo aperos en la nun redaktata maja kajero de La Ondo de Esperanto (2012).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2012, №5.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2012/04/211piv/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

1 respondo al La reta PIV: revo fariĝis realo1

  1. Filĉjo diras:

    Denove, multe dankon pro tiom da bonega laboro.

Respondi