Tabuo por parlamentanoj: tranĉi siajn propran elspezojn

Vide el Bruselo

Kiom kostas demokratio? Tiu demando devus koncerni ĉiujn politikistojn en Bruselo. Bedaŭrinde, nur malmultaj vere konscias pri la ebleco kaj neceso tranĉi la kostojn.

Tamen certa membro-ŝtato de la EU – Francio por mencii la nomon – jaron post jaro evitas, ke Eŭropa Unio decidu pri tre grava malŝparo de nia mono. Ĉiujare “oni” elspezas 180 milionojn da eŭroj por teni la duan parlamentejon kaj veturi al Strasburgo. Ankaŭ elspezataj estas 20 mil tunoj da CO2 ĉiujare por veturi tien kaj reen.

La Eŭropa Parlamento en Strasburgo: ankoraŭ simbola, sed tre multekosta (Foto: Wikimedia commons)


Mi devas konfesi, ke, same kiel la plejparto de miaj kunuloj, mi malamas veturi Strasburgen, eĉ se mi amas la urbon. Ĉiumonate la hoteloj kaj restoracioj profitas de ni, petante “parlamentajn” prezojn, kiuj foje duobliĝas. Ni – bruselanoj – ankaŭ malamas la dek aŭ pli da horoj, kiujn ni perdas por veturi tien kaj reen. Tamen nepras agnoski la simbolan signifon, kiun havis Strasburgo por francoj post la dua mondmilito. Nur 60 jarojn poste estas ankaŭ aliaj simbolaj – kaj eĉ pli simbolaj – lokoj kiel Varsovio, Berlino, Prago kaj Sarajevo.

Tre signife, parlamentanoj voĉdonis, en raporto pri la buĝeto de la parlamento, por ŝanĝo en rezolucio kiu alvokas, ke la Eŭropa Parlamento (EP) havu nur unu sidejon – kompreneble, en Bruselo kune kun la Eŭropa Komisiono, Konsilio kaj la Komitato de la Regionoj.

La rezolucio tamen agnoskas, ke laŭ la traktatoj eĉ unu membro-ŝtato povas eviti decidon pri la sidejo. Pro tio Francio povas daŭrigi la malŝparon de centmilionoj da eŭroj ĉiujare, teorie senfine. Ankaŭ Luksemburgio timas, ke, se oni ŝparos en Strasburgo, oni ankaŭ ŝparos rilate al kunvenoj de la Konsilio en Luksemburgio kaj eĉ movos la administraciajn servojn de la parlamento al Bruselo.

Pro la memintereso de ĉi tiuj tri ŝtatoj ne eblas repensi la elspezadon de la parlamento – kiu sumiĝas al ĉirkaŭ 1,8 miliardoj da eŭroj ĉiujare. En la rezolucio, skribita de la kimra deputito Derek Vaughan, nur tre time estas voĉdonita por limigi la “naturan” kreskon de parlamentaj elspezoj al 1,9%. Laŭ Vaughan, tio estas “granda gajno”.

Bedaŭrinde, ne estis diskutita kaj certe ne voĉdonita, ŝparado kaj redukto de la parlamenta buĝeto. La rezolucio tre svage menciis la eblecon pripensi la temon de tranĉadoj, sed nur en la lasta parto de la jaro.

Kompreneble, parlamentanoj ne voĉdonas por redukti siajn bazajn salarojn, kiuj ĉirkaŭas 6.200 eŭrojn post impostopagoj. Kaj eĉ se la rezolucio mencias la intencon redukti la elspezojn por veturado kaj hoteloj, ne estas konsiderate redukti la eblecojn por ruzoj.

Ekzemple, lastaj akuzoj tuŝas la EPaninon el la centr-okcidenta Anglio, Nikki Sinclaire. Ŝi estas akuzita pri malhonesta ricevo de ĉ. 1000 eŭroj el la mono de la Eŭropa Parlamento por veturi per sia propra aŭto al Strasburgo. Sed laŭ la asertoj ŝi flugis al Strasburgo, paginte nur ĉ. 300 eŭrojn. Kompreneble, la 700-eŭra diferenco ne revenis al la konto de la parlamento.

Sed estas pli ol 750 parlamentanoj, kiuj povas uzi la samajn trukojn – kaj preskaŭ ĉiusemajne – por malhoneste gajni “iom” pli ol la baza salajro de 6.200 eŭroj. Alia maniero por gajni – ankaŭ tre simpla – estas substreki registron en la parlamento por “pruvi” sian ĉeeston. Per tio oni ricevas 304 eŭrojn tage por esti en la alia parlamentejo. Mi mem vidas, kiel parlamentanoj substrekas “ĉeeston” kaj tuj malaperas. Sed ili ja estas tre okupitaj!

Dafydd ab Iago

Ĉi tiu artikolo aperis en la maja kajero de La Ondo de Esperanto (2012).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2012, №5.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2012/04/211bruselo/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Mondo, Vide el Bruselo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

5 Responses to Tabuo por parlamentanoj: tranĉi siajn propran elspezojn

  1. Jen mi trovis iujn (malnovajn) artikolojn de tiu Davyyd
    http://www.euro-correspondent.com

    La problemo estas, ke La Ondo de Esperanto kaj la Balta Ondo publikigas liajn artikolojn ekster chia gazetara-publica koncept-kunteksto, kaj mi suspektas, kun la malica intenco de propagando kontrau EU.

  2. Cetere, mi ne scias, ĉu tiu stranga Dafydd, pro kies “elstara artikol-serio” vi tiom flate-hipokrite dankas, tiel ke mia stomako renversiĝas, publikigis iun artikolon pri la ĉantaĝado de Kremlo kaj Gazprom kontraŭ Eŭropa Unio rilate la gasan komercadon? Dank’ al kio la konsumantoj de gaso en Eŭropo pagas multe tro altan prezon por tiu resurso. Sed vi kiel ruso verŝajne eĉ malice ĝojas pri tio.

    Ĉu mi publikigu tutan serion da Ruslando-kritikaj artikoloj en Esperanto, ekzemple laŭ la stilo de mia “der esperantist”-raporto (kun sukaj citaĵoj) kaj miaj germanlingvaj recenzoj sur http://www.osteuropa.ch? Ĉar vi ilin nomus polemikaj kaj infanecaj tio ŝajne estus pura tempoperdo, ĉar ŝajnas, ke la vidpunktoj de e-istoj, kiuj ŝajnas apogi kanajlajn ŝtatojn, ĉar ili ŝajne favoras Eon, ne estas ŝanĝeblaj! La e-istoj legas sufiĉe multe en la nacilingva gazetaro pri Ruslando kaj aliaj ligitaj temoj. Ĉiu scias kiuj estas la problemoj, sed neniu volas paroli aŭ skribi prie. Same pri Kubo, Irano, Vjetnamio, GDR kaj ĉio cetera. Nur ĉiam rozkolora propagando pri tiuj landoj kaj nur kontraŭokcidenta polemiko en Eo-medioj, eĉ (aŭ precipe) flanke de diversspecaj intelektuloj, akademiuloj, doktoroj, pseŭdoprofesoroj ktp. Tial oni devas konsideri la e-istojn ne nur kiel nekredindaj, sed ankaŭ kiel altgrade hipokritaj kaj mensogaj, krom tiuj kiuj estas senespere naivaj kaj stultaj.

    Mi vere bedaŭras, ke via Ondo, ĉu balta ĉu alia, ne aplikas pli honestan sintenon. Eble pensu foje pri tio iomete antaŭ ol vi publikigos la venontan kontraŭeŭropan artikolon.

  3. Se tio aperis au aperos en la Ondo – despli granda katastrofo.

  4. AlKo diras:

    Mi rekonas la bataleman stilon de nia kara, brava Andi! Ĉiam amuzas min legi liajn entuziasmajn polemikaĵojn – tute sinceraj, neredaktitaj, kvazaŭ skribitaj de koleriĝinta infano, ne de renoma svisa historiisto.

    Nu, ne temas pri iu artikolo de “La Balta Ondo”, kiu certe ne havis iun “cinikan intencon” publikigi ĝin aŭ “komenci kritikaĉi” Eŭropon. Ĉi tiu artikolo aperis en la maja kajero de “La Ondo de Esperanto” en la rubriko “Vide el Bruselo” de la Brusela ĵurnalisto Dafydd ab Iago, kiu jam dum dek jaroj (kun escepto de la periodo kiam li redaktis la “Eŭropan Bultenon”, kiu aperis kiel suplemento al “La Ondo de Esperanto”) ĉiumonate elektas iun Eŭropan temon por prezenti ĝin al internacia publiko. Nature, li mem decidas pri la temo ĉiumonate, sen antaŭanonci ĝin al la redakcio; ofte li simple tradukas/reverkas siajn anglalingvajn artikolojn. La pasint-monata titolo estis “Eŭropo dikiĝas”.

    Andi, simple vidu la liston de la artikoloj en ĉi tiu rubriko:
    http://esperanto.org/Ondo/Ind-df.htm
    kaj pripensu, ĉu efektive temas pri kontraŭeŭropa kampanjo?

    Uzante la okazon, mi kore dankas al Dafydd pro lia elstara artikol-serio, kiu baldaŭ atingos sian centan serieron!

  5. Anstatau komenci kritikachi la europan demokratian sistemon, la Balta Ondo, redaktita de unu el la profundaj malamikoj de la europa demokratia sistemo kaj adoranto de la Putin-mafio, eble purigu unue antau sia propra domo kaj demandu kiom kostas al la rusa shtato, se chiuj Dumao-deputitoj chiufoje devas veturi el la vasta lando al Moskvo por leki la pugon de Putin-Medvedev kaj por vochdone aprobi iliajn “proponojn”. Kaj eble la Balta Ondo demandu sin foje kiom da MILIONOJ kaj MILIARDOJ voras la koruptega Putin-mafio devojigante la monon en siajn proprajn poshojn, dum al la ruslanda popolo restas kelkaj rubloj por acheti kelkajn terpomojn kaj unu botelon da vodko por vivekzisti. Se la redaktoro de la Balta Ondo kredas, ke per sia nova retujo li povos lanchi kontraueuropajn kampanjojn, li kalkulis au vetis false – kial li do ne forlasu Kaliningradon kaj reiru al Moskvo au al Uralo de kie li venas? Abomena artikolo, se oni konsideras la fonon kaj cinikan intencon de ghia publikigo!

Respondi