Publika Esperanta biblioteko en Bjalistoko


Kiam en 2007 en Jokohamo la urbestro de Bjalistoko promesis krei en la urbo Centron de Esperanto, ĉiuj kredis, ke li realigos per la komunuma mono la revon de esperantistoj el la jaro 1987a. Tio ne eblis. En la rekonstruita malnova domo ĉe la iama reĝa ŝoseo Warszawska dum la 94a UK estis inaŭgurita la nova komunuma kulturcentro Ludoviko Zamenhof, kiu okupiĝas pri multkultureco de Bjalistoko. Esperanto estas nur malgranda peco de ĝia interesosfero.

Mirinda kunlaboro kiu, danke interalie al Lidia Ligęza kaj Tomasz Chmielik, komenciĝis antaŭ la Bjalistoka UK inter la Esperanta mondo kaj la Podlaĥia Libraro, donis rezultojn, kiam en la Urbodomo oni cerbumis ĉu eblas en la nova situacio organizi publikan Esperantan bibliotekon kaj certigi monon por ĝiaj elspezoj. La statuto de la Podlaĥia Libraro estis modifita per la aldono al ĝi de la Esperanto-kolekto.

Jan Leończuk – la direktoro de la centjara biblioteko, la plej granda en la regiono – mem poeto, evidentiĝis bonega partnero por esperantistoj. Li decidis malfermi la filion №14 kun Esperantaj libroj kaj gazetoj. La urbestro certigis, ke en la centro Zamenhof oni malmultekoste pruntedonos ĉambron por la venonta biblioteko. Bonega solvo! Kiam venas eksterlandanoj ili tuj estas direktitaj al la Esperanto-Libraro por komenci la aventuron kun la Zamenhofcentro. Mi rakontadas la historion, informante pri ekzistantaj agadoj kaj planoj.

Septembre 2011 mi partoprenis en Herzberg konferencon pri Esperanto-bibliotekoj, dum kiu prof. Detlev Blanke kaj aliaj raportis pri unuecigo de Esperantaj katalogoj, por ke en la tempo de retaj katalogoj “on-line” esperantistoj el la tuta mondo povu kontroli la enhavojn de kolektoj. Malnovaj privataj kolektoj ofte estis katalogitaj laŭ metodoj pripensitaj antaŭ jaroj de iliaj posedantoj, kaj nun ili estas atingeblaj kaj komprenataj nur de la aŭtoroj mem. La posedantoj havas nek emon nek tempon ŝanĝi tion. Librojn oni pruntedonas malofte kaj nur al fidindaj homoj, kiuj garantias redonon. La okuloj de la posedantoj daŭre ĝojas spektante bretarojn plenajn de libroj eĉ se polvo kovras ilin pli kaj pli…

Apartenante al granda provinca biblioteko, la malgranda Esperanto-Libraro uzas ĉiujn rimedojn atingeblajn por publikaj bibliotekoj en Pollando. La universala komputila programo MAK permesas al ĉiu leganto trovi en la ĉefa katalogo de la Podlaĥia Libraro la kolekton “Esperantiana”. Tie troviĝas ĉiu Esperanto-libro priskribita laŭ la universalaj kondiĉoj de la programo. Parton de la Podlaĥia Libraro kreas Podlaĥia Cifereca Biblioteko. 127 malnovaj libroj, kiuj troviĝas en la Esperanto-Libraro, estis ĵus kontrolataj kaj, se estos jure permesite, ni komencos ciferecigi ilin.

99,9% de la kolekto estas donacoj. Ne eblas rakonti pri ĉiuj donacintoj, sed pri kelkaj mi rakontas. Ewa Bondar, longtempa instruistino pri Esperanto, donacis al ni sian tutan kolekton. Post la morto de sia plenkreska filino malsana je kancero, la patrino, likvidante ŝian loĝejon, serĉis novajn uzantojn de Esperanto-libroj kaj trovis la Esperanto-Libraron. Nia Finnlanda gasto sinjorino Synnöve Mynttinen dum la 11aj Bjalistokaj Zamenhoftagoj demandis pri speco de libroj mankantaj en nia biblioteko, kaj poste pere de UEA sendis al ni 80 librojn por infanoj kaj junularo. Kiam ni renkontiĝis en Kopenhago, kaj mi varme dankegis pro la ricevitaj libroj, ŝi ŝajnis konfuzita kaj tuj proponis, ke ni ankoraŭ serĉu je ŝia kosto ion konvenan en la Libroservo de UEA. Kaj ni aĉetis aldone dek novajn librojn… Berlinanoj sendis al ni eĉ dufoje Johanon Pachter kun la aŭtomobilo plena de libroj kaj gazetoj. Lastatempe li alportis, interalie, ege valorajn jarkolektojn de Pola Esperantisto el la jaroj 1907 kaj 1908 – la unuajn numerojn eldonitajn ankoraŭ en la pola lingvo en Lvovo.

Niaj donacintoj entuziasme donacis al ni siajn amatajn librojn, por ke ni povu malfermi la bibliotekon, kaj baldaŭ pluraj titoloj ripetiĝis. Kion fari por ŝpari lokon por venontaj novaĵoj? La ĉambro havas nur 22 m²! Ĉiumarde en la biblioteko helpas volontulino Zsófia Pataki el Hungario, kun kiu ni komune kreis plenan liston de Esperanto-gazetoj por havi informon por serĉantoj kaj por sciigi nin mem, kio mankas por kompletigi jarkolektojn. Laŭ nia interkonsento, pluraj duoblaj ekzempleroj de Esperanto-libroj baldaŭ estos transportataj al Szeged (Hungario), kie ili trovos novan lokon en la universitata libraro. Post la fino de la volontulado en Bjalistoko, Zsófia revenos tien, kie ŝi gvidos ĉe la Universitato Esperanto-kurson por studentoj.

Legante en la februara Ondo artikolon pri la libroj eldonitaj en 2011 mi havis impreson, ke Bjalistoko iĝis grava centro de eldonado. En 2011 ni sukcesis eldoni sep librojn, kaj ĉi-jare ni planas eldoni pliajn kvin volumojn, inkluzive de poemaro de la Nobel-premiita poetino Wisława Szymborska, kiu mortis la 1an de februaro 2012.

Dum 2011 vizitis la Esperanto-bibliotekon 2959 personoj; ili prunteprenis 1203 librojn. Ni havas 80 konstantajn legantojn, sed ofte agrable surprizas nin homoj, kiuj serĉas materialon pri konkreta problemo. Mi estis feliĉa helpante al du germanoj trovi materialojn por iliaj diplomlaboroj pri interlingvistiko. Kelkaj studentoj de la Bjalistoka Universitato serĉis ĉe ni informojn por prelegoj kaj seminarioj. Gimnazianoj venas por lerni la teorion de Esperanto partoprenante jam la kvaran historian-socian konkurson Babelturo, kunorganizitan de la Bjalistoka Esperanto-Societo kaj la 1a Liceo en Bjalistoko. Niaj instruistoj trovas interesajn materialojn por instrui infanojn kaj aliajn kursanojn.

Ni propagandas Esperanton, montrante librojn al ekskursanoj, vizitantaj Zamenhofcentron, kaj disdonante flugfoliojn. Somere, kiam en BES finiĝas kursoj, ni renkontiĝas merkrede en la biblioteko. Okazas prelegoj en la pola kaj Esperanta lingvoj pri verkistoj ligitaj al Esperanto pere de siaj verkoj. Niaj gastoj povas surloke ludi la tabulan ludon pri Esperanto en Bjalistoko, aŭskulti Esperantajn kantojn, spekti Esperantajn filmojn aŭ serĉi ion en la reto uzante komputilon. Gravas, ke la Esperanto-Libraro vivas, estas atingebla por ĉiuj kaj utila ne nur en Bjalistoko.

Ela Karczewska

Ĉi tiu artikolo aperis en la aprila kajero de La Ondo de Esperanto (2012).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2012, №4.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2012/04/210belostok/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Senkategoria kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

4 Responses to Publika Esperanta biblioteko en Bjalistoko

  1. Ela Karczewska diras:

    Zamenhofcentro proponas al siaj gastoj viziti la ekspozicion pri unuaj 13 jaroj de la juna Ludoviko en Bjalistoko. Vi povas kontakti la bibliotekon uzante la adreson de Bjalistoka E-Societo : esperanto.bialystok@interia.plf14kp@ksiaznicapodlaska.pl

  2. Valdo Banajtis diras:

    Kial tuj post mia komento venis repliko “Ripetita mesagho. Shajnas, ke vi jam komentis”. Kiam mi elshutis chi paghon, Mi vidis “komentoj mankas”. Nun mi dankas! Kaj mi atendas rekomenton aw respondon de la biblioteko aw de BES, kies ano Wierzbowski shajne faris interesan projekton 125E

  3. Valdo Banajtis diras:

    Zamenhof loghis en Belostoko ghis 1872, 13 jarojn ghis la agholimo de infana lingvokreivo. Tiuj 13 jaroj estis decidaj por formigho de la unika awtonoma natura strukturo de Esperanto, dankal kiu Esperanto esence diferencas de lingvoj artefaritaj de plenkreskaj instruituloj. Tia biblioteko devus esti ankaw muzeo, kiu respegulu historian kaj familian fonon de apero de Esperanto koncipita de infano kiel Ewropa pighino en kultura kaj geografia interlimo en centro de la kontinento.
    Tamen en tiu vasta artikolo mankas interreta adreso de la biblioteko…

Respondi