Forbes: la nombro da miliarduloj kreskas

Ĉi tiu jaro estas jubilea por la monda ranglisto de miliarduloj. La Nov-Jorka financa semajngazeto Forbes komencis kompili ĝin antaŭ 25 jaroj. La nuna jaro estas ankaŭ rekorda, ĉar en la listo nun estas 1226 miliarduloj kun la tolala bonhavo 4,6 trilionoj da Usonaj dolaroj (en 2011 en la listo estis 1210 riĉeguloj kun $4,5 trln). Plej multaj miliarduloj estas en Usono – 425 personoj. Sekvas Ruslando (96) kaj Ĉinio (95).

Malgraŭ la pasint-jara perdo de 5 miliardoj da dolaroj, la plej riĉa en la mondo restas la 72-jara arabdevena Meksikia magnato Carlos Slim Helu kun $69 mlrd. La duan lokon kun $61 mlrd okupas la usonano Bill Gates, la fondinto de Microsoft. Lia samlandano, investisto Warren Buffet kun $44 mlrd estas en la tria loko. En la listo de la cent plej riĉaj miliarduloj estas 13 ruslandanoj.

Inter ili la plej riĉa estas la uzbeka entreprenisto Aliŝer Usmanov, kunposedanto de la metalurgia kompanio Metalloinvest, akciulo de multaj pliaj kompanioj (ankaŭ de la Londona piedpilka klubo Arsenal), prezidanto de la Internacia Skerma Federacio. Li superis la pasint-jare plej riĉan metalurgian magnaton Vladimir Lisin, kies posedaĵo dum la jaro malkreskis de $24 mlrd al $15,9 mlrd.

28. Aliŝer Usmanov (Metalloinvest) $18,1 mlrd
41. Vladimir Lisin (NLMK) $15,9 mlrd
45. Aleksej Mordaŝov (Severstalj) $15,3 mlrd
46. Vladimir Potanin (Noriljskij Nikelj) $14,5 mlrd
56. Vagit Alekperov (Lukojl) $13,5 mlrd
57. Miĥail Fridman (Alfa-grupp) $13,4 mlrd
58. Miĥail Proĥorov (Oneksim) $13,2
64. Viktor Vekseljberg (Renova) $12,4
68. Roman Abramoviĉ (Milhouse Capital) $12,1
72. Leonid Miĥeljson (Novatek) $11,9 mlrd
81. Andrej Meljniĉenko (SUEK, Jevroĥim) $10,8 mlrd
99. Gennadij Timĉenko (Novatek, Gunvor) $9,1 mlrd
100. Dmitrij Rybolovlev (Madura Holdings) $9,0

Vidu la plenan liston en la retejo de Forbes.

Ĉe represo bonvolu indiki la fonton
La Balta Ondo: https://sezonoj.ru/2012/03/forbes

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Mondo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi