Nia trezoro: Nikolao Hohlov

Nikolao HohlovNia trezoro

La 1891a jaro estis feliĉa por la Esperanta poezio: tiujare naskiĝis Kolomano Kalocsay, Julio Baghy, Hendrik Adamson, Georgo Deŝkin… Kaj la 31an de januaro 1891 en Moskvo naskiĝis Nikolaj Ivanoviĉ Ĥoĥlov, famiĝinta inter esperantistoj kiel Nikolao Hohlov.

En Moskvo li lernis en gimnazio kaj en komerca lernejo kaj eklaboris en la ĉefpoŝtejo. En la revolucia jaro 1917 Hohlov konatiĝis kun la polino Vera, kiu baldaŭ iĝis lia edzino. La juna familio ne akceptis la bolŝevistan revolucion kaj forveturis al Ukrainio, kie Hohlov ekservis en la “blanka” armeo. En la armeo Hohlov ekhavis tifon kaj estis savita de la Brita Ruĝa Kruco.

Li preferis ne reveni al Moskvo kaj elmigris, unue al Malto, kaj poste al Reĝlando de Serboj, Kroatoj kaj Slovenoj. Post sep jaroj en Bakar kaj Zagrebo (tie li laboris en Adriatika Banko) en 1928 li revenis en Moskvon, dum lia edzino kun ilia filo Juliusz restis en Varsovio. En Moskvo li laboris kiel ekonomiisto en diversaj entreprenoj. En 1930 li denove edziĝis, kaj en 1931 naskiĝis lia dua filo Leonid. Post la atako de la nazia Germanio, en 1941 Hohlov kun aviadiluzino en kiu li laboris veturis al Taŝkento kun sia familio. El Taŝkento li revenis Moskvon en 1944 kun rompita sano. En 1952, kiam li laboris kiel estro de planfako en la bierfabriko Ostankino, li havis apopleksion kaj post kelkaj monatoj, la 26an de februaro 1953 lia vivo finiĝis.

Hohlov eklernis Esperanton kiel 14-jarulo en 1905. La plej unua kajero de La Ondo de Esperanto, aperinta en februaro 1909, mencias lin kiel aktivan propagandiston de Esperanto en la poŝtoficejo. En Moskvo li okupiĝis pri diversaj movadaj taskoj, precipe pri informado kaj instruado, sed pli gravas, ke en aprilo 1910, kiam li havis 19 jarojn, La Ondo de Esperanto aperigis lian poemon En tombejo. La poemo, datita je la 17a de februaro 1910, estas trosentimentala 44-versa rakonto pri vizito de junulo al la tombo de la amatino.

En 1921 Hohlov kaj Dušan Maruzzi kunfondis en Zagrebo la gazeton La Provo (poste Konkordo), kiu ĉesis aperi en 1928, kiam Hohlov forlasis Zagrebon. En 1922 Maruzzi fondis eldonejon Sudslava Esperanto-Servo, al kiu Hohlov tuj kontribuis per sia traduko de Krucumo de Aleksandr Drozdov (same kiel Hohlov, Drozdov servis en la blanka armeo, elmigris, kaj en 1923 revenis al Ruslando). Ekde 1922 Hohlov kunlaboris kun Literatura Mondo, kie aperis liaj poemoj, noveloj originalaj kaj tradukitaj, ankaŭ artikoloj. Kutime li uzis la pseŭdonimon “Skito”.

La 5an de januaro 1924 en Zagrebo estis prezentita lia unuakta komedio La Morto de la Delegito de U.E.A., eldonita libroforme en 1924 kiel la unua volumo de la “Biblioteko de la Konkordo” en Zagrebo. En 1924 aperis en Lepsiko lia traduko de la Orientaj fabeloj de Vlas Doroŝeviĉ. Post du jaroj sekvis la unuakta vodevilo Granda bruo pro nenio de D. Dobin, kiel la 3a volumo de la “Biblioteko de Konkordo”. En 1928 aperis la teatraĵo Morto de Danton de Aleksej N. Tolstoj kaj la originala poemaro La Tajdo, eldonitaj de Heroldo de Esperanto en Horrem bei Köln.

En Moskvo Hohlov daŭrigis sian esperantistan agadon, interalie, kiel gvidanto de literatura sekcio en la lingva komisiono de SEU, sekretario de la lingva komisiono, kaj gvidanto de la Esperanto-sekcio de la Amikeca Societo VOKS (poste SSOD). Li multe tradukis, sed estas sciata nur unu originala versaĵo, verkita de li post la reveno la 26an de majo 1928:

Viburno

Ĉe serpentuma rivera turno,
ombrante ŝtonojn de moska put’,
en la umbela ornam’ viburno
sunumas branĉojn sur verda krut’.
Mi ne forgesis – mi ĝin rekonas,
la kamaradon de l’ fora jun’;
en la animo revide sonas
la pasinteco tra l’ muta nun.

Ĉu ne hieraŭ la varman manon
glacie brogis la akva skvam’,
kaj lipoj trinkis la mirĉampanon
sub la tintado de l’ guta gam’?
Ĉu ne hieraŭ la koro saltis
pro la senbrida plensanga puŝ’,
ĉu ne hieraŭ apenaŭ haltis
en kantebrio la arda buŝ’?

Kun la freŝeco de la hieraŭ
tre zorge gardis la frida kor’
ĉi tiun puton ĉe la rivero
kaj la viburnon en la memor’,
por ĉe l’ revido dolore sveni
en skua ondo de la pasint’,
kaj, sveniĝante, rezigne beni
la gutoplendojn de l’ plaŭda tint’.

Kune kun Nikolaj Nekrasov li tradukis en 1931 el la rusa la studon de Ernest Drezen Historio de la Mondolingvo. Ĝi aperis en Lepsiko same kiel Per voĉo plena de Majakovskij (1930) kaj La unua soveta blumingo de Staĥanov (1932). Post 1933 li malaktiviĝis; nur en Arĝenta duopo (1937) aperis lia artikolo pri Preter la vivo de Julio Baghy. Lia lasta traduko, kiun Bonifatio Tornado datas je 1948, estis Himno de la demokratia junularo de Lev Oŝanin.

Inter la verkoj de Hohlov elstaras lia poemaro La tajdo (1928), kiu entenas 38 poemojn kaj la moton el Art Poétique de Verlaine: “De la musique, avant toute chose…”, kiun Waringhien tradukis: “Muzikon antaŭ ĉio alia!” Kaj laŭ atesto de Ivo Rotkviĉ (1965), Hohlov fajfis melodiojn, kaj sub la sonoj aperis rimoj kaj versoj. Tiel aperis perloj de la Esperanta liriko, ekzemple, La luna ebrio

Jen — ĝi brilas, mia luno,
Virgomaska amlucerno,
Nuda mamo el latuno,
Iritilo de l’ eterno…

Jen — ĝi trenas, pala torĉo,
Tra l’ cipresoj ombran langon —
Kaj la tero sub la sorĉo
Paroksisme verŝas sangon.

Jen — ĝi paŝas, noktulino
Plej alloga, rafinita —
La komenco kaj kulmino
De l’ pasio senevita.

Jen — ĝi tiklas kaj sufokas,
Estingante ĉiun honton,
Jen — ĝi vokas, laŭte vokas:
Serĉu, kaptu kunĝuonton!

Kaj subiĝas la animoj,
Kaj triumfe batas koroj,
Estas for la tagaj limoj,
Kaj ne gardas la honoroj…

Vivajn korojn ligas pare
La magia lumsonato
Por oferi suraltare
Al Eroso kaj Hekato.

Per la flamaj rozkoloroj
Juna virgo amburĝonas…
Kaj anstataŭ la paroloj
Longaj, longaj kisoj sonas…

Ah, — dronante en inspiro
De la tenta nokta disko,
Estas ĝoje — esti viro
Kaj facile — odalisko…

La temaro de La tajdo estas varia; apud amversaĵoj estas politika liriko, kiel 1905 kaj Eŭropo, nostalgia Mia Patrujo, ŝerca Maltrafa pafo, filozofia Prolegomeno

Ni finu per vortoj de Lajos Tárkony:

Granda promeso kaj multa plenumiĝo estas tiu ĉi volumeto. La aŭtoro sentas la lingvon en la pulso, perfekte estras la formon, liaj ritmoj estas freŝaj kaj sane pulsantaj, liaj rimoj estas novaj kaj ofte surprizaj. Li havas freŝajn ekpensojn, plaĉajn metaforojn. Kiu ne sentus agrablan eksciton, kiam li parolas pri “mentodora kaj karese dolĉa vento”, kiam en sia belega poemfresko “Duelo” li malkovras en la skermanta virino “mikson el tigro kaj mimoz’”.
(De paĝo al paĝo. Budapest, 1932, p. 56)

Aleksander Korĵenkov

Legu ankaŭ la artikolojn pri Ludoviko Zamenhof kaj Julio Baghy kaj Kálmán Kalocsay, kiuj aperis ĉi-jare en Nia trezoro.

Ĉi tiu artikolo aperis en la aprila kajero de La Ondo de Esperanto (2012).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2012, №4.
Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2012/03/210trezoro/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Esperanto-Kulturo, Nia trezoro kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

2 Responses to Nia trezoro: Nikolao Hohlov

Respondi