Kion ni legos en 2012?

La redakcio de La Ondo sendis al pluraj eldonejoj demandon pri eldonaĵoj, aperontaj en la 2012a jaro. Preskaŭ ĉiuj volonte konsentis respondi, dum kelkaj skribis, ke ili ne havas eldonplanon aŭ preferas ne diskonigi ĝin. Kaj nun konatiĝu kun la subaj listoj kaj planu viajn aĉetojn.


Peter Baláž el Espero (Slovakio)

Espero funkcias en Partizánske (Slovakio) ekde 2003. Jam aperis 20 libroj, 4 DVD-Rom, 2 KD-ROM, 1 muzika KD.

Eldonotaĵoj por la jaro 2012:

Historio de UEA: impona verko de Ziko van Dijk;

– nova poemaro de juna talentita itala aŭtoro Nicola Ruggiero;

– lernolibro de Esperanto en la slovaka Esperanto za tri mesiace, traduko de la ĉeĥa lernolibro de Petr Chrdle;

– reeldono de la lernolibro de Esperanto en la slovaka Esperanto priamou metódou de Stano Marček.

Por E@I okazos eldonoj:

– dua, plivastigita, korektita eldono de la verko Komputeko (angla-Esperanta terminaro de komputilaj vortoj) de Yves Nevelsteen;

– dua eldono de Detala gramatiko de Esperanto de Bertilo Wennergren;

– kvara eldono de DVD-Romo Esperanto elektronike.

Paul Peeraerts el FEL (Flandrio, Belgio)

Malgraŭ iom reduktita oficista stabo, la eldonejo de Flandra Esperanto-Ligo daŭre eldonas verkojn de renomaj aŭtoroj. Komence de 2012 aperis La kronprincedzino de John Francis – nova rakonto pri intrigoj, miskomprenoj kaj sekretaj bataloj en mezepoka etoso!

En la presejo nun estas Bildvortaro, multe ampleksigita pli ol 600-paĝa versio de la iama bildvortaro de Rudiger Eichholz, bazita sur la 6a eldono de la granda Duden-Bildvortaro.

Gersi Alfredo Bays el Fonto (Brazilo)

FontoLa eldonejo Fonto (Chapecó, Brazilo) aperis en 1980, kaj ekde tiam ĝi eldonis pli ol 120 librojn. Ĉi-jare jam eldoniĝis la kvara volumo de Antologio Latina kaj la dua eldono de la romano Sed nur fragmento de Trevor Steele.

En preparo estas la dua eldono, rekompostita de Cent jaroj da soleco de Gabriel García Márquez, tradukita de Fernando de Diego, kiu unue aperis en 1992; Tartufo de Moliero en la traduko de André Cherpillod; Danĝeraj rilatoj de Choderlos de Laclos, tradukita de Jean-Luc Tortel; Ferramentas gramaticais de André Cherpillod en la portugala traduko de Gersi Alfredo Bays; kaj Renkontoj dumvoje de la bulgara verkistino Elena Popova. Kaj aliaj, eble…

Hori Jasuo el Horizonto (Japanio)

Horizonto estas mia persona eldonejo. En aŭtuno 2011 mi eldonis mian propran libron Esperanto-esearo de mondvojaĝanto s-ro Hori en la japana, kaj ĝiaj 500 ekz. elĉerpiĝis en januaro 2012. En 2012 mi jam eldonis la libron Miaj vojaĝoj tra la mondo (Esperante, 400 ekz.) kaj planas eldoni la duan volumon de Esperanto-esearo de mondvojaĝanto s-ro Hori (japane) en aprilo kaj Raportojn el Japanio 15 (Esperante, 400 ekz.) en junio. Mi havas aliajn planojn, sed nun tiuj ne estas certaj.

Irmi Haupenthal el Edition Iltis (Francio)

En sia eldona programo por la jaro 2012 Edition Iltis povas anonci kvar tuj aperontajn novajn titolojn:

– Gonçalo Neves. Zamenhof kaj Volapük;

– Hermann Sudermann. La ekskurso al Tilsit. El la germana tradukis Reinhard Haupenthal;

– Johann Martin Schleyer. Rudolf und Hermine oder Die Liebe macht erfinderisch en la germana, kaj Rudolfo kaj Hermina aŭ La amo igas inventema (tradukis Reinhard Haupenthal) en Esperanto.

Petro Chrdle el KAVA-PECH (Ĉeĥio)

KAVA-PECH (ĉeĥa mallongigo, kiu signifas “Kongresa kaj kleriga agentejo de Petro Chrdle”) fondiĝis en 1992, aperigis 150 librojn, el ili preskaŭ duono tuŝas Esperanton (verkitaj en Esperanto, tradukoj en Esperanton aŭ el Esperanto ĉeĥen, lernolibroj de Esperanto, vortaroj).

Nur du titoloj jam maturiĝis ĝis tia grado, ke mi povas anonci kun bona konscio ilian eldonon en 2012: Karel Čapek: R.U.R. Rossumaj Universalaj Robotoj en la serio Oriento-Okcidento; kaj Petr Chrdle: Profesia uzo de Esperanto kaj ĝiaj specifaj trajtoj, la tria aktualigita eldono.

Kooperativo de Literatura Foiro (Svislando)

La nuntempe plej grava libroeldona projekto de LF-koop, apud la kvar periodaĵoj, estas la plurcentpaĝa Historio de la esperanta literaturo de Carlo Minnaja kaj Giorgio Silfer. Ĝi aperos ene de la trijara laborplano 2012–2014.

Vilhelmo Lutermano el MAS (Francio)

La Monda Asembleo Socia (MAS) ne estas vere eldonejo, sed rete funkcianta organizaĵo, kies membroj interalie eldonas siajn verkaĵojn kaj tradukaĵojn. Kvankam ĝi fondiĝis en la jaro 2005, ĝiaj membroj eldonis jam relative multajn librojn, en marto 2012 nia 77a libro estas presata. La libroj de tiu ĉi jaro 2012 estas:

74. Frederiko Engelso. La evoluo de la socialismo de utopio al scienco. Elgermanigita de Vilhelmo Lutermano.

75. Georgo Fulberto: “La kapitalo” koncize. Kun recenzo de Lucas Zeise. Elgermanigita de Vilhelmo Lutermano (resumo de la tuta Kapitalo).

76. Ivan Efremov. Tais el Ateno. El la rusa tradukis Jurij Finkel.

77. Berto Breĥto. Me-ti, libro de turnoj. Elgermanigita de Vilhelmo Lutermano.

78. Eddy Raats. Rakontoj.

Kromaj libroj, ekzemple, tradukitaj el la rusa kaj germana, estas planitaj, sed oni ne povas klare diri nun, kion la verkemaj MAS-anoj ankoraŭ prezentos dum tiu ĉi jaro. La lastaj tri jaroj montras, ke MAS aperigas mezume du librojn monate (sen kalkuli la nur rete aperigitajn tekstojn).

Ulrich Becker el Mondial (Usono)

La eldonejo Mondial havas sian sidejon en Novjorko (Usono). Ĝia Esperanto-fako (www.librejo.com) eldonas ĉiujare kvin ĝis dek titolojn. En 2012 ni jam eldonis du librojn kun tekstoj originale verkitaj en Esperanto:

– Jorge Camacho. La silika hakilo: poemaro.

– Liven Dek. Ne ekzistas verdaj steloj: 60 mikronoveloj kun suplemento.

Krome aperos en 2012 tri libroformaj eldonoj de Beletra Almanako, la unua en februaro/marto, la dua en junio, kaj la tria en oktobro.

En 2012 la Esperanto-fako de Mondial draste plilarĝigos siajn ofertojn de elektronikaj libroj (www.bitlibroj.com), i.a. per disponigo de pli da titoloj en la populara ePub-formato, kaj pli da retaj bitlibraj vendejoj ofertantaj ilin.

Vito Markovo el EFK SAT (Francio)

Eldona Fako Kooperativa de SAT fondiĝis en 2007. En 2012 devos aperi DVD-forme la multlingva dokument-filmo Esperanto de Dominiko Gaŭtiero. Krome antaŭvidita estas reeldono de ABC de Sennaciismo de Kolĉinski kaj Manifesto de Sennaciistoj de Lanti ene de sama libro kun rekuntekstiga enkonduko de Gary Mickle, kaj aprile aperos (okaze de teatraĵo dum SAT-Amikara kongreso) traduko de Karotokapo de Jules Renard. Aliaj malpli maturaj projektoj estas survoje, interalie, retlibraj eldonoj.

Gerrit Berveling el VoKo (Nederlando)

Entute aperis ekde 1980 ĝis nun ĉe VoKo 55 broŝuroj kaj libroj en du serioj: “Voĉoj Kristanaj” ligitaj al kristanismo en plej vasta senco; kaj “Voko-numeroj” – poemoj, eseoj, literaturo.

Ĉi-jare jam aperis ĉe VoKo la traduko de Pieter-Jan Doumen el la mezepoka nederlanda Karlo kaj Elegasto – romaneto en poezia formo pri Karolo la Granda. Estas presata nun la traduko de la romano Urug de Hella S. Haase, kiun el la nederlanda tradukis mi mem.

Pri planoj koncerne estontajn eldonojn kutime mi ne donas informojn.

Ĉi tiuj respondoj aperis en la aprila kajero de La Ondo de Esperanto (2012).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2012, №4.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2012/03/210knigi/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Senkategoria kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi