Teamo de E@I kaj lernu.net en Ĉinio

Kvarpersona teamo – Peter Baláž kaj Indrė Pileckytė el E@I, kaj Jevgenij Gaus kaj Neringa Gaus el lernu.net – vojaĝis preskaŭ dum la tuta februaro tra Ĉinio.

Ĉinio estas nuntempe tre alloga lando por investantoj – ĝi iĝas pli riĉa kaj malfermita, kio ebligas multajn evoluojn, kiuj ne estis imageblaj antaŭ kelkaj jaroj. Kiel unu el la nunaj superpotencoj kun grandega merkato (1,3 miliardoj da homoj), ĝi meritas ankaŭ novan strategion por plividebligi tie Esperanton.

Hongkongo: Kun lokaj esperantistoj apud la Budho-statuo.


Dum la lastaj monatoj efektive rapide kreskas vizitoj kaj registriĝoj en la reta Esperanto-lernejo – lernu.net de Ĉinio. (Kio rekte rilatas kun pli ofta kaj pli amasa uzado de la interreto en la lando.) Nuntempe ĉinaj uzantoj iĝas unu el plej grandaj grupoj, laŭ la kresko de registriĝoj. Pro tio E@I-teamo decidis viziti Ĉinion kaj esplori la landon kun granda potencialo – ankaŭ por Esperanto.

Dum la esplorvojaĝo ni vizitis plurajn urbojn: Pekino, Ŝanhajo, Nankino, Honkongo, Haikou (insulo Hajnano). Ĉie ni estis tre amike gastigataj de lokaj Esperantistoj kaj povis multe diskuti kun ili.

En Pekino okazis kelkaj intervjuoj por la Esperanta redakcio de la Ĉina Radio Internacia, ni ankaŭ vizitis la sidejon de la servo El Popola Ĉinio kaj de Ĉina Esperanto-Ligo.

Pekino

Pekino: La Esperanto-redakcio de Ĉina Radio Internacia

En Hajnano la teamo vizitis la iniciaton de Dennis Keefe Esperanto-insulo, prelegis pri lernu.net kaj pri la agado de E@I, diskutis kun la organizantoj kaj instruistoj tie.

En Ŝanhajo kaj Nankino ni parolis pri ebla estonta kunlaboro kun gravaj personecoj de la tiea movado.

Ŝanhajo

Ŝanhajo: Vespermanĝo kun gastigemaj lokaj esperantistoj

Ĉi-jare la retejo lernu.net estas rekonstruata. Unu el niaj celoj estis esplori pri la uzado de interreto en Ĉinio, pri la kutimoj, ebloj, sistemoj tie – ja Ĉinio havas multajn malsamecojn pri la retuzado, kompare kun, ekzemple, Eŭropo.

Bone kompreni la interreton en Ĉinio kaj ties uzadon signifas povi pli bone videbligi Esperanton en la reto. Ofte eĉ malgrandaj projektoj, agoj, eventoj povas kaŭzi grandajn ŝanĝojn. E@I volas nun pli forte videbligi Esperanton ankaŭ en ĉinaj retpaĝoj, aranĝi, ke Lernu.net estu facile trovebla paĝaro por la ĉina publiko. Potencialo de Ĉinio estas ankaŭ por Esperanto tre bona okazo por kreski kaj fortiĝi.

Sed ne nur pri reta agado temis dum la vojaĝo. E@I planas estonte okazig(ad)i en Ĉinio Someran Esperanto-Studadon (SES). Pro la sukceso de SES en Eŭropo (ĝi okazis jam kvarfoje, dum la lastaj jaroj kun 190 partoprenantoj el pli ol 25 landoj), la teamo esploris eblajn taŭgajn lokojn por simila aranĝo ankaŭ en Ĉinio. Nia celo estas iam estonte povi organizi tian aranĝon en diversaj kontinentoj, por ebligi al homoj de pli proksime veni kaj lerni “surloke”. Do post SES Eŭropa eble baldaŭ naskiĝos SES Azia.

La vojaĝo multe helpis al E@I kaj lernu.net – ni ekkonis plurajn movadanojn en la lando, starigis utilajn kunlaborajn kontaktojn. Ni multe lernis pri la lando mem, ĝiaj socio kaj kulturo. La uzado de interreto tie ankaŭ estas jam pli klara kaj laboroj por pli bona videbligo de lernu.net kaj Esperanto ĝenerale iĝis pli konkretaj.

Grandan dankon ni volas esprimi al ĉiuj esperantistoj, kiuj helpis al ni dum la vojaĝo – ili gastigis nin, gvidis tra urboj, diskutis. La vojaĝo estis sukcesa paŝo al plifortigo de la rilatoj, starigo de novaj kontaktoj kaj evoluigo de la Azia kunlaboro pri aktivado de E@I kaj Esperanto ĝenerale.

Nankino

Aparte ni dankas ankaŭ al ESF (Esperantic Studies Foundation), kiu grandparte financis la vojaĝon. La vizito okazis kadre de la nova “projektaro”, rekonstruo de lernu.net, sed ankaŭ konstruo de kelkaj novaj projektoj. ESF estas daŭre la plej granda subtenanto de E@I kaj ties projektoj (ja sen ESF lernu.net tute ne ekzistus). Se ankaŭ vi volas subteni plibonigon kaj pliefikigon de la projekto Lernu! kiel ilo por disvastigi Esperanton tra la mondo, kontribuu al la kampanjo “100.000 eŭroj por ESF”, kiun E@I lanĉis omaĝe al 100.000 registritaj uzantoj, kaj nuntempe lernu.net jam havas 113.350 aliĝintojn, kaj registriĝoj daŭre kreskas.

Detalojn pri la kampanjo vidu ĉe: http://kampanjo.ikso.net

Peter Baláž
E@I-kunordiganto

Ĉi tiu artikolo aperis en la aprila kajero de La Ondo de Esperanto (2012).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2012, №4.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2012/03/210kitaj/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

3 Responses to Teamo de E@I kaj lernu.net en Ĉinio

  1. Valdo Banajtis diras:

    Milokula Kato, Vi estas vera sagaco kaj mi solidaras kun vi. Ankaw mi dubemas, chu la tradicimetoda projektado, kiu kondukis al stagnado en Ewropo tra kaj post 125 jaroj, povas doni pli bonajn rezultojn en china sojlo ekzotika. En Esperantio furoras amasa kronika epidemio de eternaj komencantoj – pro trudado de neadekvata instruado kaj gramatika balasto. Necesas komenco law Zamenhofa intenco – ne tra lernolibroj, sed tra lernoludo: post duhora studo de gramatikaj fonemoj (stirmanovroj pri vortoroloj)kaj trimembra fraza strukturo (verbo-subjekto kaj malsubjekto) al memstara dekodado kaj konstruado de teksto, kiu 50% konsistas el 125 vortetoj (trafikosignoj), kaj la leksiko restas kiel vojaghoj tra pejzaghoj, tra situacioj kaj teritorioj por akumuli leksikon. Chu vi konas lingvon en kiu la gramatika skeleto estas tiel klare apartigita de leksiko, en kiu la limoj inter vortoj estas tiom klare indikitaj? Tia strukturo mem estas la shlosilo al Esperanto, kies leksiko povas esti tute arbitra. Bonshance por la tradicio de civilizo ghi estas Ewropa. Esperanto estas lingva genomo, ewropa pighino kun tre kohera DNA skeleto, genie intuita de infano en unika situacio familia kaj socia, tamen mallerte prezentita en neadekvata arkaika gramatika interpreto. Lernado de Esperanto bezonas alian paradigmon – faru-meman lingvokreivon law la reguloj de lingvoludo Ludovika. Ne eblas klarigi al grandpersonoj kio estas tuta klara al infanoj (Exupery), kaj neniu lingvisto, neniu scienca instituto povas krei lingvon tiom richan kaj flekseblan, kiom kapablas sesjara infano (kiu diris tion?) Espereble ne ewropanoj, sed la chinoj mem malkovros la latentan potencialon de Esperanto.

  2. AlKo diras:

    Pri kelkaj projektoj de E@I oni povas legi ĉi tie:
    https://sezonoj.ru/2011/09/ei204/

    kaj ĉi tie
    https://sezonoj.ru/2011/10/ei205/

    Pri vikimanio:
    https://sezonoj.ru/2011/11/vikimanio/

    Alvoko kandidatiĝi kiel staĝanto:
    https://sezonoj.ru/2012/03/ei-stage/

  3. Milokula Kato diras:

    Malgraŭ la ofteco de informoj pri E@I, ties agado restas enigmo. Krom la intersimilaj opaj fotoj ĉirkaŭbrakume nenio klaras.

    “Plifortigo de rilatoj” estas frazo sena de ioma ajn senco. La “malsimileco de Ĉinio koncerne la retuzadon” nomiĝas cenzuro.

    Vojaĝi kvarope al Ĉinio kaj resti tie dum monato estas treege multekosta entreprenaĵo. E@I sukcese trovis la monkraneton sur la korpego de EU. Mi admiras la lerton, kvankam la esenco de la agado restas neklarigebla.

Respondi