Kvar vizioj: Kiel vivi en la ruiniĝanta Esperantio?

Zbigniew GalorLa kvar voĉojn pri la nuntempa stato de Esperanto, kiuj aperis en La Ondo, ne ligas senpera diskuto inter la aŭtoroj, kiuj estas esperantistoj kun signifaj pozicioj en Esperanto: Grigorij Arosev – prezidanto de Rusia Esperantista Unio (REU), Giorgio Silfer – Konsulo de la Esperanta Civito, Trevor Steele – verkisto kaj instruisto, José Antonio Vergara – eksestrarano de UEA. Formo de intervjuo aperas nur kaze de Silfer, la aliaj voĉoj aperas forme de senpera elparolo kiel propraj artikoloj de la aŭtoroj.

Kvar motivoj

Ĉiu el la kvar aŭtoroj specife vidas interrilaton inter la ekstera nuntempa mondo kaj la mondo de Esperanto (kaze de Silfer la ekstera mondo komenciĝas ekster la raŭmisma Civito kaj finvenkistoj kunkreas ĝin). Oni povas esprimi la bazajn alirojn kiel kvar motivojn.

Esperanto iĝas nebezonata. – Grigorij Arosev opinias, ke al la mondaj problemoj apartenas ankaŭ la malaltiĝo de la valoro de Esperanto kiel internacia komunikilo. Tio okazas ĉe domino de la angla kaj fulma evoluo de teknologioj. Rezulte, angle oni sufiĉe bone interkomunikiĝas baze, ekzemple, en turismo, sen apliko de Esperanto. Ĝi iĝas nebezonata.

Esperanto valoras nur kiel raŭmismo. – Laŭ Giorgio Silfer Esperantion kreas la Nova Esperantio – Civito (raŭmistoj) kaj la Malnova Esperantio (finvenkistoj). La mondo de finvenkistoj estas en krizo: UEA en krizo de identeco, kaj SAT en agonio. La ĉefa problemo de la tuta Esperanto-medio: nesufiĉa empatio kaj sinergio en interhomaj rilatoj koncernas ankaŭ Civiton. Tamen inter finvenkistoj ĝi estas multe pli rapida kaj granda. La Malnova Esperantio mortas.

Esperanto – pli ol lingvo – regresas. – Trevor Steele, komparante la unuan Esperanto-kongreson en Aŭstralio kaj la jubilean kongreson post cent jaroj, konkludas, ke la mondo ankoraŭ ne estas sufiĉe matura por adopti Esperanton, kiu estas ne nur lingvo, sed ankaŭ internacia pensmaniero. Esperantistoj sin prezentas kiel mikroskopa parteto de la monda loĝantaro. En la alekstera Esperanto-agado okazas regreso, ne progreso.

Nek finvenkismo, nek raŭmismo – Esperanto kiel plivastismo. – José Vergara esprimas konvinkon, ke ĉefe porimperiisma lingvopolitiko kaj la tutmonda merkatigo igis la anglan reganta kaj “forprenis” kampojn espere ligatajn antaŭe kun Esperanto (scienco, komerco, turismo). La ideologio de radikalaj finvenkistoj gvidas Esperanton al neegala batalo kun la angla, kiel Davido kaj Goljato. Samtempe la ideologio de raŭmistoj ŝajnas skolastike memcentrita en la supozata unikeco de iu “Esperanta kulturo”. Eblas la tria vojo – plivastismo.

Esperanto kaj esperantistoj: marĝenaj kaj ekskluditaj

La bildo de Esperanto kaj esperantistoj, kiun prezentas la motivoj, enhavas: malaltiĝon de la valoro de la lingvo kiel internacia komunikilo, eĉ ĝian nebezonon kompare kun la reganta angla, kiu “forprenis” la lokojn iam rezervitajn por Esperanto; krizon de UEA kaj agonion de SAT; ne sufiĉe homajn interhomajn rilatojn de esperantistoj; la mondon nepretan akcepti Esperanton, kiun uzas nur manpleneto da homoj sur la planedo; fiaskon de ideotendencoj – de raŭmismo kaj finvenkismo. Tia estas la bildo de la ruiniĝanta Esperantio.

Esperantio mem situas kiel marĝena kaj ekskludita kompare kun la ĉefaj sferoj de socia vivo. Atestas tion karakterizoj de la loko de Esperanto. La aŭtoroj vidas ĝin ĉefe kiel perdatan, aŭ perditan, se temas pri internaciaj komunikiloj (Arosev); lokon inter lingvoj kun malalta societa prestiĝo (Steele); lokon en unu el strangaj grupoj el socia panoptiko (Vergara); lokon en kulturflegema oazo libera de ruiniĝantaj rilatoj kaj agoj de kredantaj finan venkon (Silfer). Rigardante tiun bildon ni povas supozi, ke ĝi devas elvoki demandojn pri demarĝenigo kaj inkludo de Esperanto kaj esperantistoj. Kvankam al praktika socia vivo apartenas fenomeno de homoj kaj socigrupoj, kiuj adaptiĝis al sia marĝena socia pozicio.

Roloj: inter ĥimera etoso kaj kulturlingvo

Se ni prezentus kontinuon pri roloj de Esperanto (de primaraj al sekundaraj), karakterizitaj far la aŭtoroj, tiam roloj koncentriĝus je fino signita per roloj sekundaraj. Temas pri reduktiĝo de la lingvo al lingvistika interesiĝo kaj absolute ĥimera Esperanta etoso (Arosev), aŭ pri senperspektiva hobio, kvankam Esperanto estas ne nur lingvo, sed ankaŭ internacia pensmaniero (Steele), aŭ pri rolo de malamiko de la angla (Vergara). Ĉe alia fino de la kontinuo konserviĝas komunika rolo de “transnacia kulturlingvo” kiel baza rolo de Esperanto (Silfer).

Kion fari?

Laŭ Arosev, esperantistoj, por ne postresti, devos sekvi aktualajn tendencojn kaj “montri ekzemplon” de moderneco, ĉefe lige kun la ret-uzado, ekzemple, “enretigi” servojn, aktivi en sociaj retoj, enkonduki retan voĉdonadon ktp.

Baze de la raŭmisma vidpunkto de Silfer, raŭmismo mem estas la recepto por agi en la Malnova Esperantio, kio signifas i.a. kreadon de la Nova Maldekstro en Esperantio, la Novan Esperantion – Civiton kiel konsorcion kun paktintoj, federismon, ĉar eblas alternativa maniero organizi Esperantion.

Steele opinias, ke, kvankam ne multo dependas de esperantistoj, ili povas kalkuli, ke potenchavaj neesperantistoj fine komprenos la valoron de la Zamenhofa donaco al la mondo. Des pli, ke la ideo de Esperanto, laŭ Piron, estas tiom bona, ke iam ĝi devos venki. Esperantistoj tamen devas atendi aktive, agante: (1) Ili daŭrigu la propagandon, malgraŭ la limigitaj rimedoj, ke Esperanto restu parto de la monda kultura pejzaĝo. Necesas vivteni la lingvon kaj la idealon; necesas evoluigi la lingvon, ke ĝi estu preta por servi en ia ajn situacio, ia ajn fako. (2) Ili prilaboru terminarojn por ĉiu vivkampo: scienco, filozofio, komerco, religio, politiko, ktp, ke oni povu tuj uzi ĝin. (3) Kaj ili neniam forgesu la idean flankon: Esperanto estas pli ol lingvo.

Laŭ Vergara, nek finvenkismo, nek raŭmismo, sed “plivastismo” – la reale ekzistanta sinteno kiun li rekonas ĉe multaj esperantistoj (kiel li mem). Temas pri homoj kiuj amas Esperanton, travivas ĝin kiel gravan eron de sia vivo, opinias ĝin valorega praktika ilo de tuthomara, tergloba konscio sur/per la plej homa trajto (la lingvo), kaj eventuale provas diversmaniere kontribui al ĝiaj prestiĝo, videbligo kaj pluvivigo. Gravas plivastigi “plivastismon”.

Malgraŭ la bildo de la ruiniĝanta Esperantio la aŭtoroj ne konkludas malvenkon. Male, ili proponas manierojn pluvivi en ĝi.

Danĝera vivo en Esperantio

La vivo tie proponata far aŭtoroj sin prezentas danĝera. Iliaj trankviligaj respondoj ne estas tro konvinkaj. Kvankam la impreso pri la ruiniĝo malfortiĝas, se konsideri ne nur la disfalon, krizon, malaperon de multaj tradiciaj formoj de la Esperanto-vivo, sed ankaŭ aperon de formoj novaj, evoluon de nuntempaj.

Danĝeron elvokas jam iluzia rekono de kaŭzoj de detruo, malgraŭ la plej ofte veraj priskriboj de ĝia manifestiĝo. Tio vidiĝas kaze de “manko de bezonoj”, per kiu Arosev klarigas kaj la plimalvalorigon de Esperanto kiel internacia komunikilo, kaj la malaktivecon de esperantistoj. La merkata procezo, pri kiu li mencias karakterizante vendomarkon, okazanta ankaŭ en Ruslando, estas la esenca kaŭzo de “manko de bezonoj” pri Esperanto, sekve ankaŭ de sintenoj de esperantistoj, el kiuj “neniu bezonas ion ajn” (ekzemple, centran retan informejon, aŭ novan retejon de REU). La merkatan valoron de Esperanto oni ne povas serioze kompari kun la valoro de la angla. Samtempe la merkatigado de socio havas sian esprimon en Esperantio. En socio, en kiu ĉio iĝas varo, ĉio estas por vendi, vole nevole gravas ne nur senti/havi bezonon, sed ankaŭ havi ilojn (monon) por realigi ĝin (en ekonomio tio nomiĝas efektiva bezono). Do “manko de bezonoj”, i. a. de esperantistoj devas esti analizata laŭ tio, kiomgrade temas pri manko de efektiva bezono (ekzemple, nepartopreno en Esperanto-kongresoj pro manko de mono).

Danĝera estas (mi dirus: en si mem kaj por si mem) la Nova Esperantio laŭ vizio de Silfer. Ne nur pro la raŭma narcisismo (kiun alivorte rimarkas Vergara) kaj eĉ ne pro uzado de distingo, kiu favoras dividi esperantistojn. Temas pri baza dependo de ekzisto de la raŭma Civito de la Malnova Esperantio (de kie devenas membroj de Civito, nun proklamita kiel la Nova Esperantio). La “malnova Esperanto-mondo” ruiniĝas, kaj laŭ tiu vizio falo de la Malnova Esperantio elvokos inundon, kiu subakvigos Civiton. La aŭtoro ŝajne ne konscias pri tiu konsekvenco. Li bonintence invitas tiujn, kiuj fine “subite ekvidis”, al Titanic – al Civito, kiu kiel formo de ŝtato (kvazaŭ Neŭtrala Moresneto) estas kontraŭdiro de la Zamenhofa vizio de Esperanto. Bela vojo iĝas “blinda” – fina vojo.

Male al la raŭma Esperantio, la Esperantio de Steele allogas pro la kruela vero pri la mondskale marĝena esperantistaro, kiu mem neniam kaŭzos “triumfon de Esperanto”, kaj tasko aktive agi malgraŭ tio. Ĉar la triumfo eblas, sed dependas de potenchavaj neesperantistoj. Oni rimarkas, ke la danĝero dormas en praktika realigado de tiu sinteno. Kiam senpacienco dominas, ĉar la atendado ŝajnas tro longa, inter esperantistoj formiĝas emo pli kaj pli forte influi potenchavulojn eĉ koste de rezigno je la interna agado, ekzemple, de tiu postulata de Steele. Montris tiun ekstreman aliron la tiel nomata “pola konflikto”. Kiel mi sugestis (La Ondo de Esperanto, 2010, №12), la konflikto de atendoj je la triumfo de Esperanto estas produkto de la Esperanto-movado kaj rilatas al la du ĉefaj tendencoj. La unua baziĝas sur senĉesa popularigado kaj instruado de Esperanto (influoj de Zamenhof, Lanti k. a.). La dua rilatas al la konvinko, ke Esperanto iĝos akceptata mondskale, aŭ pli malgrandskale per decido politika de gravaj ŝtataj institucioj, internaciaj organizaĵoj (influoj de Hodler, Privat k. a.). Ĉe la unua kazo plej gravas desuba aktivado de esperantistoj, kiuj mem kreas bezonon instigante aliajn. Ĉe la dua sufiĉas desupra aktivado de Esperanto-elito kaj politika decido enkonduki Esperanton, kiu kreas oferton. Utile estas nomi tiujn ĉi du tendencojn: desubisma kaj desuprisma. Kaze de la desuprisma sinteno povas aperi sakstrato: potenchavaj neesperantistoj iĝas tro malfortaj por la decido kaj esperantistoj-desupristoj pro rezigno agi interne konfliktiĝas kun la agantaj tiuforme kaj aldone plimalfortigas la sufiĉe malfortan esperantistaron.

Esperantio de Vergara baziĝas je psika sinteno nomata plivastismo. Ĝi elkreskis el kritiko kaj forĵeto de raŭmismo kaj finvenkismo. El tiu ĉi fakto devenas kaj forteco kaj danĝera malforteco de plivastismo. La du kontraŭdiraj tendencoj, kiel ĝuste substrekas Vergara, plenumis sian rolon. Li opinias, ke temas pri “false dupolusa Esperanto-ideologia kampo”. Estas interese, ke la aŭtoro de la kvara vizio memstare sekvas la vojon montritan en la Proklamo de Voss (1991) kaj Proklamo pri elĉerpiĝo de la paradigmo finvenkismo-raumismo (Poznań, 2003). Ambaŭ dokumentoj substrekas, ke ekzistas pluraj movadaj tendencoj, kaj nek raŭmismo nek finvenkismo estas la plej fundamentaj. El studoj pri la movado devenas kelkaj klasifikoj. La bazaj ideo-tendencoj devenas, laŭ mi, de diferenco, substrekita de Jerzy Leyk, inter pure komunika aliro al la rolo kaj funkcio de Esperanto, kiu meritas vastan eklernon kaj rekonon pro la komunikaj valoroj (ekzemple, la grupo de Beaufront), kaj kulturporta kaj socipretenda aliro al la rolo kaj funkcio de Esperanto, kiu proksimigas popolojn kaj esence ŝanĝos sociajn rilatojn (Zamenhof-Hodler-Privat). Alivorte, temas pri elitisma kaj popola tendencoj. Plivastismo estas danĝera, ĉar ĝi malfortas pro la sterila karaktero de “siaj gepatroj”: finvenkismo-raŭmismo, de kies kritiko ĝi aperas, kaj pro sia psika karaktero, grava, sed ne bone servanta al objektiva analizo. Praktike, ĉeestanta en la movado de ĝia naskiĝo.

La komparo paradokse atestas, ke la bildo de la ruiniĝanta Esperantio, kvankam ne ĉiupunkte vera, elvokas principe emon batali eĉ kaze de la marĝena rolo de la lingvo kaj la movado.

Malkovriĝis ankaŭ pensmanieroj, kiuj ne servas al la vera bildo pri ili. Al tiuj ĉi pensmanieroj apartenas la neado de la socie marĝena kaj ekskludita pozicio de Esperanto kaj esperantismo. La prezentitaj vizioj priskribas, kiel, konsciante pri limigoj kaj danĝeroj, oni povas vivi kiel esperantisto en la nuntempaj cirkonstancoj.

Zbigniew Galor

Legu ankaŭ la pritraktitajn artikolojn:

Grigorij Arosev. Kio estas la reala trezoro de REU?

Giorgio Silfer. La Esperanta Civito progresas al nova etapo

Trevor Steele. Ĉu malesperi?

José Antonio Vergara. Esperanto estas multe pli valora ol speco de malangla aŭ identecofonto de supozata “popolo”

Ĉi tiu artikolo aperis en la aprila kajero de La Ondo de Esperanto (2012).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2012, №4.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2012/03/210galor/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

4 Responses to Kvar vizioj: Kiel vivi en la ruiniĝanta Esperantio?

  1. Anna Bartek diras:

    Komentario de Giorgio Silfer aperis en HeKo:
    http://www.esperantio.net/index.php?id=1895

    Anna Bartek,
    opozicia senatano

  2. Probal Dasgupta diras:

    Karaj, bonvolu iri al jena leterformata bloga afisho, en kiu mi reagas al la chi-supra tre bonvena artikolo de Zbigniew Galor, kun kies negativa diagnozo mi tamen ne konsentas —

    http://probaleo.blogspot.in/2012/03/respondo-al-zbigniew-galor.html

    Amike

    Probal

  3. Tio havas nenion komunan kun Esperanto, sed estas nura kaj pura china propagando. Tion Esperanto ne bezonas. Ghuste china propagando ruinigas Esperanton. Mi iom miras, ke Wunschhoven estas blindigita de tio.

  4. Laŭ la titolo de Zbigniew Galor estas Esperantio, kiu ruiniĝas. Mi kontraste opinias, ke ĉe diversaj aŭtoroj iliaj ideoj pri Esperanto ruiniĝis kaj kelkaj homoj ne sukcesas elformi al si novajn pli konformajn kun la reala mondo. Aliaj ne sukcesas adapti sian agadon al la ŝanĝiĝanta ekstera mondo.

    Se mi kontraste rigardas la aplikadon de Esperanto en Facebook, en Firefox aŭ sur http://esperanto.china.org.cn/ , mi vane serĉas ruinojn…

Respondi