Bruselo ne deziras sinesprimi pri la sendependeco

Vide el Bruselo

Proksimiĝas la tempo de la plebiscito en Skotlando pri la estonteco de la lando. Ĉu resti aŭ ne en Britio? Unu el la plej grandaj demandoj de la afero estas, ĉu la nova lando restos en Eŭropa Unio aŭ ne. Tamen Bruselo ne emas respondi al la demandoj eĉ, aŭ speciale, de parlamentanoj.



Unu el tiaj respondoj venis de Maroš Šefčovič, membro de la Eŭropa Komisiono. “Nuntempe la komisiono ne povas esprimi sian opinion pri la afero”, – respondis Šefčovič al tre bona demando de kataluna deputito. La parlamentano volis scii kio okazos se Skotlando iĝos sendependa, kompreneble pro tio, ke multaj homoj, aŭ almenaŭ la plejparto de la politika klaso en Katalunio, volas sendependiĝi de Hispanio.

Šefčovič, aŭ, pli ĝuste, liaj oficistoj, evitis respondi klare – tradicia maniero de Brusela burokrato. Laŭ la komisionano, li ne povas fari alimaniere, ĉar ne klariĝis la kondiĉoj de la plebiscito, kaj ĉar li ne konas la naturon de la rilato inter, unuflanke, Skotlando kaj tio kio restos en Britio kaj, aliflanke, Eŭropa Unio. Šefčovič nur aldonis, ke la membro-ŝtatoj decidas pri la traktatoj kaj la akcepto de novaj ŝtatoj.

En Skotlando mem la demando jam fariĝis parto de la kampanjo. Tre rapide, la prezidanto de la Skotlanda Nacia Partio kaj membro de la Eŭropa Parlamento Ian Hudghton anoncis, ke la respondo de la komisiono donas la pravon al la partio.

“Estas fakto, ke Skotlando, same kun la restaĵo de Granda Britio, jam estas membro de EU… Skotlando kaj la restaĵo de Britio ludos siajn rolojn kiel samrajtaj membro-ŝtatoj, reformante la Traktatojn por agnoski la estontajn ŝtatojn post sendependiĝo”, – anoncis Hudghton al la gazetaro.

Hudghton akuzas tiujn partiojn kaj politikistojn, kiuj kontraŭas sendependecon kaj disvastigas timon pri tio, kio okazus post la sendependiĝo. Inter tiuj homoj estas altpostenaj oficistoj en Londono, kiuj notas, ke Hispanio eĉ hodiaŭ rifuzas agnoski Kosovon kiel sendependan ŝtaton, kvankam ĝi sendependiĝis en 2008. La starpunkto de Madrido, laŭ tiuj Londonaj oficistoj, signifas ke Kosovo ne povas peti membrecon eĉ kiam Serbio sukcese aliĝos. Laŭ tiuj oficistoj, Hispanio rifuzus agnoski la sendependecon de Skotlando pro timo, ke Katalunio kaj Eŭskio petos la samon.

Tamen lastatempe, la eksterlandministro de Hispanio José Manuel García Margallo pli zorge formulas la starpunkton de sia lando. “Se la du partioj en Britio konsentas, ke ĝi konvenas kun la konstitucio skribita aŭ neskribita, Hispanio havos nenion por kontraŭdiri”, – diris la ministro. Estas klare, ke Londonaj oficistoj iom tro facile kaj libere interpretis la opinion de Hispanio.

Alia punkto en ĉi tiu afero estas la facileco kun kiu Londono akceptas la rajton de popolo decidi pri sia propra estonteco. Kvankam la ĉefministro David Cameron provas influi la formon de la plebiscito, oni ne neas la rajton de Skotlando decidi.

Tute alie estas en aliaj landoj. En la sama gazetara konferenco, la hispana eksterlandministro emfazis, ke koncernas nur Brition kaj Skotlandon se ili permesas sendependecon. Tamen la konstitucio de Hispanio, li diris, malpermesas sendependiĝon pro la “esenca unueco” de Hispanio. Tamen estos ŝoko se post sia sendependiĝo Skotlando devos re-aliĝi al la Eŭropa Unio. Skotlandanoj, same kiel irlandanoj, anglianoj kaj kimranoj (kaj ankaŭ danoj) estas civitanoj de EU ekde 1973. Tradicie, Skotlando estas multe pli favora al la Unio ol Anglio. Sed ĉu post sia sendependiĝo, Skotlando devos re-aliĝi, kaj ĉu post Serbio, Montenegro kaj eĉ Turkio? Bedaŭrinde, la Eŭropa Komisiono timas klare respondi pri la temo.

Dafydd ab Iago

Ĉi tiu artikolo aperis en la aprila kajero de La Ondo de Esperanto (2012).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2012, №4.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2012/03/210bruselo/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Mondo, Vide el Bruselo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

2 Responses to Bruselo ne deziras sinesprimi pri la sendependeco

  1. Ed Robertson diras:

    Mi devas korekti supozon pri aneco de Skotlando en la Euxropa Unio. Prave, la komisiono sin detenis prononci pri la afero, kaj ne volas enmiksi en la interna politiko de membro-sxtato. Tamen, sendependeco por Skotlando nuligus nur la nunan legxan bazon de la politika unuigxo konsistiganta la “Unuigxintan Regxlandon”, nome la traktato de 1706 “Traktato de Unuigxo”, efektivigita en 1707. Tio signifus, ke la “Unuigxinta Regxlando” cxesus ekzisti kiel sxtato (sed dauxre ekzistus kiel regx-“lando”, pro la pli frua unuigxo de la monarhxioj de Skotlando/Anglio respektive), kaj ke ekzistus do DU sxtatoj-posteuloj, Skotlando kaj “Cetero de la UR”. La civitanoj de tiuj du sxtatoj-posteuloj dauxre estus civitanoj de la EU, cxar ne ekzistas legxa bazo por eksigi ilin, kaj la du sxtatoj do RESTUS anoj de la EU. Nur bagatelaj aferoj kiel ekzemple la nombro de anoj en la Euxropa Parlamento por ambaux landoj restus decidendaj kaj diskutotaj. Cetere, la du landoj dauxre restus ekster Sxengenio, kaj konsistigus anojn de la “Common Travel Area” de la sxtatoj de la “Britaj Insuloj”, kaj ambaux landoj dauxre uzus la sterlingan pundon kiel valuton. Cxu klare?

  2. Zito diras:

    Estas kompreneble, laŭ mi, ke popoloj devas havi la rajton decidi mem, ĉu ili estu sendependaj. Konstitucio de Hispanio ne estas falita el ĉielo. Hispanoj devas ŝanĝi sian konstitucion, kaj ne ĝeni Katalunian kaj Eŭskian liberecon.

Respondi