Lingvo kun monda ambicio

Marek Blahuš, ĉeĥa esperantisto kaj staĝanto ĉe la Eŭropa Komisiono, prezentis Esperanton al 110 oficistoj de la Eŭropa Unio, precipe tradukistoj. La du prelegoj, kiuj okazis la 27an de februaro en Bruselo kaj la 1an de marto en Luksemburgo, estis parto de Tradukforumo, interna kleriga aranĝo de EU. Sub la titolo “Lingvoj kun mondaj ambicioj” Esperanto prezentiĝis kune kun la ĉina.

Marek Blahuš

Marek Blahuš prelegas antaŭ EU-tradukistoj (Foto: Seán Ó Riain)


La prelego ricevis tre pozitivajn reagojn, kaj estas notinde ke EU mem invitis la preleganton. Multaj partoprenintoj montris surprizon pri malkovro de Esperanto kiel viva kaj eleganta lingvo kaj entuziasme starigis demandojn, inter kiuj tute forestis la kutimaj antaŭjuĝoj. Ĝuste tiu pozitiva impreso estas la plej valora rezulto de la prelego. Akompanata de buntaj lumbildoj, ĝi finiĝis per komuna kantado de la Eŭropa himno en Esperanto, kies tekston kun tradukoj angla kaj ĉina ĉiu povis forporti sur ricevita folio.

Marek Blahuš

Ĉi tiu artikolo aperis en la aprila kajero de La Ondo de Esperanto (2012).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2012, №4.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2012/03/210blahus/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , . Legosigni la fiksligilon.

2 Responses to Lingvo kun monda ambicio

  1. Mikelo59 diras:

    Estus interese scii, ĉu kelkaj el la ĉeestantoj fine decidos eklerni Esperanton, ĉu ne? 😉

  2. Filĉjo diras:

    Gratulojn, Marek.

Respondi