La marta Ondo

La Ondo de Esperanto, 2012, martoTutpaĝa artikolo, opinioj de kvin organizintoj/partoprenintoj kaj kelkaj fotoj en la komencaj paĝoj de la marta kajero de La Ondo de Esperanto rakontas pri la unumonata projekto Esperanto Insulo, realigita en la sudĉinia insulo Hajnano en januaro kaj februaro. Sed en la unuaj semajnoj de la 2012a jaro pliaj kongresoj, renkontiĝoj, lingvaj festivaloj kaj aliaj esperantistaj aranĝoj okazis ankaŭ aliloke, kaj en la marta Ondo oni povas legi pri movada aktivado en Britio, Ruslando, Pollando, Ĉeĥio, Japanio, Koreio, Brazilo, Nikaragvo, Nov-Zelando…

En la sekcio “Tribuno” estas presitaj, interalie, interesaj tekstoj de Dafydd ab Iago pri la progresanta obezeco en Eŭropo kaj de Katarína Nosková pri sekura retumado de infanoj. En la dua parto de sia eseo “Verkoj, kiuj donas honoron al la verkinto” Aleksander Korĵenkov finas la prezentadon de la libroj de Marko Zamenhof, kiuj estas konservataj en la plej granda Ruslanda biblioteko. Stanislao Belov rakontas pri kuriozaj faktoj el la historio de la Ruslanda urbo Tjumeno.

Kutime ampleksa (sep-paĝa) estas la kultura sekcio de La Ondo: originala novelo de Grigorij Arosev, artikolo pri Kálman Kalocsay (de Javier Guerrero), kvar recenzoj, raporto de Flo Martorell pri la necerta estonteco de Vinilkosmo kaj la kutimaj bibliografiaj eroj…

Fine la de la marta Ondo la legantoj trovos novan konkurs-taskon kaj humuron en “Mozaiko”, Esperanto-Kalendaron kaj fotoraportojn.

Multaj tekstoj el la marta Ondo estas legeblaj en la retejo
http://www.esperanto.org/Ondo/

La Ondo de Esperanto estas ĉiumonata revuo, redaktata en Kaliningrado (Ruslando) kaj presata en Pollando. Ĝi estas abonebla por 2012 ĉe multaj landaj perantoj kaj ĉe la libroservo de UEA kontraŭ 38 eŭroj (kun rabatoj por la orienteŭropaj, ekssovetuniaj kaj triamondaj landoj).
La elektronika versio (pdf) de La Ondo estas abonebla por la tuta jaro kontraŭ 12 eŭroj.
Oni povas pagi la abonon ankaŭ per la sistemo PayPal.
http://www.esperanto.org/Ondo/Lo-abon.htm

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Senkategoria kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi