Ligilo kun najbaroj

La suba teksto, publikigita en la marta kajero de La Ondo de Esperanto okaze de la unua datreveno de la pasintjara katastrofo en Japanio, aperis ankaŭ en La Revuo Orienta.



Unue mi esprimas kondolencon al la damaĝitoj de la grandegaj tertremo kaj cunamo de la 11a de marto pasintjara, kiuj atakis la orientan parton de Japanio.

Ĉi tiuj grandegaj tertremo kaj cunamo trafis ankaŭ la nukleajn centralojn en Hamadoori (la regiono laŭ la maro en la gubernio Hukuŝima). La katastrofo vundis grave mian patrinan parencaron, ĉar Hamadoori estas ilia hejmloko. Multaj niaj parencoj loĝis tie antaŭ la katastrofo en maltrankvileco pro la nukleaj centraloj kaj nun estas devigitaj rifuĝi al aliaj lokoj.

Mia avino, kiu ekloĝis poste en la norda Kantoo, kaj ŝia frato, kiu vivis en rifuĝejo en Hukuŝima, fartis malbone pro oftaj posttertremoj, kaj ambaŭ mortis en somero. Malĝojigis mian patrinon iliaj mortoj kaj la mizera stato de ŝia hejmloko. Ŝi mortis en la lasta oktobro.

Ĝis nun mi ofte prokrastis fari vere gravajn aferojn. Mi bedaŭras multe, ke mi ne zorgis tre amplene pri mia patrino kaj ne instruis Esperanton al ŝi, kiu volis lerni ĝin. Kritikinte mian sintenon, mi decidis agi de nun unue por miaj karaj personoj kun koreco kaj dividi senprokraste ĉion bonan kun najbaroj. Tio certe igos min trovi vere gravajn kaj necesajn aferojn al ni en mia ĉiutaga vivo kaj ligas min forte kun najbaroj.

Ekde la tertremo ni ricevadis novaĵojn pri la katastrofo el diversaj ĵurnaloj. Ankaŭ esperantistoj sendis detalajn informojn al la mondo. En la novaĵoj kaj raportoj, la vorto “ligilo” estas ofte uzata. Oni diras, ke ĝi estas la ŝlosilo por renaski nian landon. Povas esti, ke ĝi estas la ŝlosilo ankaŭ por konstrui tutmondan belan estontecon.

Ni jam havas bonegan ligilon inter tut-mondaj najbaroj. Ĝi estas Esperanto. Informoj kaj opinioj sendataj de esperantistoj povas kompletigi tiujn senditajn de neEsperantaj amaskomunikiloj. Dank’ al tiu kunlaboro, kaj esperantistoj kaj neesperantistoj povos kapti la veron kaj tio helpos al tiuj, kiuj serĉas ĉion vere bonan kaj necesan por si mem kaj siaj najbaroj.

Nu, ni tuj zorgu amplene pri niaj karaj personoj kaj dividu ĉion bonan kun najbaroj. Kaj krome ni, esperantistoj, disvastigu Esperanton, kiu ligas nin kun tut-mondaj najbaroj.

Kinoŝita Majumi

Ĉi tiu artikolo aperis en la marta kajero de La Ondo de Esperanto (2012).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2012, №3.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2012/03/209nippon/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Mondo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi