Beletra Almanako, Oktobro 2011

Beletra Almanako 12Jorge Camacho enkondukas la dek-duan Beletran Almanakon, klarigante, interalie, la redaktejan politikon rilate al publikigo de ricevataj tekstoj.

En la originala prozo enestas verkoj de Robin Iversen Rönnlund, Maria Nazaré de Carvalho Laroca kaj Francisco Javier Moleón. Ĉeestas poeziaj kontribuoj de Mao Zifu, Baldur Ragnarsson, Júlia Sigmond, Alexandrine Omba kaj Timothy Brian Carr. Kvin poemoj de Yohanes Manhitu aperas en la aŭtora traduko el la davana lingvo. Krome, estas presita en BA-12 la monodramo Ludoviko-Lazaro de Georgo Handzlik, jam multfoje prezentita en esperantistaj aranĝoj diverslande.

Siajn impresojn pri kaj travivaĵojn en la 70a Kongreso de Hispana Esperanto-Federacio esee dividas kun la legantoj Miguel Fernández. Vari-temaj artikoloj venas de Floréal Martorell, Sten Johansson, Valentin Melnikov, Zlatko Tišljar, Maria Sandelin, Gerrit Berveling. Cindy McKee leteras pri la antaŭa numero de Beletra Almanako.

La recenza fako ĉi-numere estas malpli ampleksa ol kutime. Ricardo Felipe Albert Reyna aŭtoris tri recenzojn: pri la fabelo Blondulo de la islandano Sigurbjörn Sveinsson, pri la bibliografio de publikaĵoj de Gaston Waringhien pretigitan de Reinhard Haupenthal, pri la Esperantaj aforismoj Verdeskaj pensoj de Georgo Handzlik. Jorge Camacho recenzas la poezian bitlibron Sur la vasta ĉielo de Yohanes Manhitu kaj la ĉinlingvan DVD E.sha epoko (kun subtekstoj Esperantaj, anglaj aŭ japanaj) de la Tajvana kant- kaj danc-grupo.

Laŭ la interkonsento inter Mondial kaj UEA, ĉi-numere aperas verkoj premiitaj en Belartaj Konkursoj de UEA kaj raporto de la Prezidanto de BK Humphrey Tonkin. Deko da fotoj de Scalino ornamas la oktobran almanakon.

Halina Gorecka

Ĉi tiu recenzo aperis en la marta kajero de La Ondo de Esperanto (2012).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2012, №3.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2012/03/209ba/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Halina Gorecka, Recenzoj kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi