Zamenhof, la simbolo de Bjalistoko


La 13an de februaro 2012 la Pollanda retejo onet.pl proponis elekti la simbolon de Bjalistoko el naŭ kandidatoj, inter kiuj estis ankaŭ Ludoviko Zamenhof.

Du tagojn poste Zamenhof estis nur en la kvara loko kun 9 procentoj da voĉoj, kaj Ela Karczewska el la Bjalistoka Esperanto-Societo informis pri la projekto de onet.pl en la yahoo-grupo polaj-esperantistoj. Ŝia alvoko, ripetita en kelkaj aliaj grupoj ĉe Yahoo kaj en sociaj retoj, dum unu tago tute ŝanĝis la situacion, kaj la palaco de la familio Branicki, kiu kun granda distanco estis en la unua loko, rapide cedis sian pozicion al Zamenhof, danke al voĉoj donitaj de esperantistoj el multaj landoj, ankaŭ el Brazilo kaj Ruslando.

Kvankam la voĉdonado ne estis fermita, jam la 21an de februaro la regiona redakcio de onet.pl konstatis, ke, je ĝia miro, estas elektita ne la palaco de Branicki, kvankam ĝi estis plej multe proponita kiel la kandidato por la listo, sed Ludoviko Zamenhof. (Cetere, la redakcianoj konfesis, ke ili mem voĉdonis por la palaco.)

En la retejo oni vidas, ke estas donitaj sume 3880 voĉoj. La aŭtoro de Esperanto ricevis 1858 voĉojn (48%) – preskaŭ duonon de la tuto. Por la palaco de Branicki, ofte nomata la Pola Versajlo aŭ Podlahia Versajlo, estas donitaj 1064 voĉoj (27%). La loka piedpilka teamo Jagiellonia Białystok kun 359 voĉoj (9%) restis en la tria loko. La ceteraj kandidatoj estis malmulte subtenitaj.

Nature, ĉi tiu elekto de Zamenhof kiel la simbolo de Bjalistoko estas tute neoficiala kaj nedeviga, ĉar ĝin aranĝis retejo ne ligita kun la urbaj aŭtoritatoj, tamen la rezulto de la voĉdonado estas tre agrabla por la esperantistoj, kiuj ĉi-jare festos la 125-jariĝon de sia lingvo. Kaj eble ĉi tiu tute klara opiniesprimo estos konsiderita ankaŭ ĉe la definitiva elekto de la nomo de la patrono de la Bjalistoka universitato, pri kiu oni baldaŭ devos akcepti decidon.

Aleksander Korĵenkov

Ĉe represo bonvolu indiki la fonton
La Balta Ondo: https://sezonoj.ru/2012/02/simbolo

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , . Legosigni la fiksligilon.

1 respondo al Zamenhof, la simbolo de Bjalistoko1

  1. Valdo Banajtis diras:

    Gratulinde. La chefa akcento devus esti la fakto, ke Esperanton ne kiel lingvon, sed kiel ludan lingvokrean modelon malkovris ne okulisto, sed infano en la agho ghis 13 jaroj – la limo, trans kiu la natura intua infana lingvokreivo jam chesas. Se la universitato okupighos pri infana psikologio, la nomo estus tre adekvata. Zamenhof tute spontane farighis Kopernik de lingvistiko, same kiel Linux estas Esperanto de komputiko (law Vilhelmo Lutermano).

Respondi