Ruslandaj elektoj 2012: ŝancoj de la kandidatoj

La 4an de marto 2012 en Ruslando okazos elektado de prezidento. Por ĉi tiu posteno estas kvin kandidatoj (laŭ la alfabet-ordo):

Vladimir Voljfoviĉ Ĵirinovskij: 65-jara prezidanto de la Liberal-Demokrata Partio de Ruslando;

Gennadij Andrejeviĉ Zjuganov: 67-jara prezidanto de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ruslanda Federacio;

Sergej Miĥajloviĉ Mironov: 59-jara prezidanto de la konsilio de la deputitaro de la partio Justa Ruslando;

Miĥail Dmitrijeviĉ Proĥorov: 46-jara entreprenisto, miliardulo;

Vladimir Vladimiroviĉ Putin: 59-jara prezidanto de la partio Unueca Ruslando.

La 10an de februaro 2012 la Ruslanda Centro de opiniesplorado (VCIOM) aperigis la plej freŝajn informojn pri la populareco de la kandidatoj surbaze de la esplorado de 1600 personoj en 138 Ruslandaj loĝlokoj. La esplorado okazis la 4-5an de februaro. La statistika eraro en tiu samplo ne superas 3,4%.

La demando estas: se la venontan dimanĉon okazos prezidento-elektado, por kiu el ili vi donus vian voĉon.

Evidentiĝas, ke la populareco de Putin kaj Proĥorov plu kreskas, Ĵirinovskij kaj Zjuganov konservas sian popularecon je pli malpli stabila nivelo, kaj Mirovon klare perdas sian popularecon.

Laŭ la aldonaj demandoj oni scias, ke la subteno al Putin estas prezipe granda inter la loĝantoj de urbetoj kaj vilaĝoj (56-59%). Sian voĉon pretas doni por Zjuganov moskvanoj kaj peterburganoj (13%) kaj malriĉuloj (17%). Ankaŭ Ĵirinovskij havas plej multajn subtentojn inter la ĉefurbanoj (15%), sed precipe ne inter la malriĉaj, sed inter bonstataj personoj (11%).

La respondoj en la kvin sinsekvaj opiniesploroj:

07-08.01 14-15.01 21-22.01 28-29.01 04-05.02
Putin 48,0% 51,7% 48,6% 51,5% 53,3%
Ĵirinovskij 9,0% 8,9% 9,3% 7,5% 8,2%
Zjuganov 10,2% 10,9% 10,6% 8,4% 10,3%
Mironov 4,5% 4,1% 5,5% 4,4% 3,3%
Proĥorov 2,8% 2,3% 4,2% 4,4% 4,6%
Ne voĉdonos 9,3% 10,1% 8,9% 11,5% 9,8%
Ne scias 9,8% 8,6% 9,1% 10,0% 9,8%

Laŭ gazetara komuniko de VCIOM

Ĉe represo bonvolu indiki la fonton
La Balta Ondo: https://sezonoj.ru/2012/02/216

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Mondo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

2 Responses to Ruslandaj elektoj 2012: ŝancoj de la kandidatoj

  1. AlKo diras:

    Pardonu, sed vi ne pravas.

    Vidu la oficialan retejon de UR
    http://er.ru/

    en kiu klare estas nomita la gvidanto:
    ПУТИН ВЛАДИМИР ВЛАДИМИРОВИЧ Председатель партии “Единая Россия
    http://er.ru/persons/chairman/

    Legu ankaŭ en Vikipedio ktp.

  2. Grigorij Arosev diras:

    Putin’ ne estas prezidanto de “Unueca Rusio”, formale li havas neniun rilaton al gxi.

Respondi