Iom da Kuba gusto

Amindaj: Amindaj: KD. – Donneville: Vinilkosmo, 2011.

AmindajLa muzika ensemblo Amindaj estis kreita somere 2009 kaj unuafoje laŭte prezentis sin dum la Kubaj UK kaj IJK somere 2010. La kantistoj kaj muzikistoj devenas el Kubo, do ne mirindas, ke ilia preferata kaj dominanta stilo estas la tradicia Kuba muziko. La plimulto de la kantoj en la albumo estas originalaj (verkitaj kaj komponitaj de Julián Hernández Angulo), kvankam ankaŭ kelkaj tradukitaj kantoj (tradiciaj aŭ modernaj) estas prezentitaj sur la disko.

La albumo rezultis ege unustila. La muzikoj estas plaĉaj kaj variaj, riĉaj je Kubaj ritmoj kaj harmonioj, plenaj je la sonoj de tradiciaj Kubaj muzikiloj. Tamen, miaopinie, oni nur kun peno povas nomi la kantojn melodiaj – la muzikaj frazoj estas ĉefe recitativecaj kaj foje “hakitaj”, do iom malfacilas rekanti ilin, oni prefere aŭskultu la sonon, sed ne kunkantu (vere bela kanto Maria estas tre agrabla escepto). La versio de vaste konata al la esperantistaro La Bambo, prezentita sur la disko, estas rimarkeble malpli vigla kaj danciga, ol la populara versio de JoMo, tamen ankaŭ al ĝi ne mankas iu specifa kaj agrabla gusto. La kvalito de la kantado estas tre bona, multas plurvoĉaj pecoj, la prononco estas tre klara kaj bela. Ankaŭ la son-registrado estas senriproĉa.

La tekstoj estas sufiĉe simplaj lingve (eĉ seneraraj, eble nur unu-du-foje troveblas ne tre glataj sintaksaj strukturoj, sed entute la lingvaĵo estas mirinde bona) kaj enhave; ili temas plejparte pri amo aŭ pri “racia” aliro al la vivo – pri tio, ke ne necesas obsediĝi pri la vivproblemoj kaj malĝojoj, ke la laboremo, persisto kaj bonkoreco povas venki ĉiujn malfacilaĵojn. Iom pli elstaras kvalite la kanto Tiel la mondo iras, temanta pri la varieco de la vivo kaj enhavanta iom da pacismaj kaj kritikaj intonacioj. La diskon akompanas plaĉa tekstolibreto.

Resumante, mi kuraĝas diri, ke malgraŭ la tre bonaj plenumo kaj teknika realigo la albumo tamen ne rivelas al ni iun vere elstaran malkovron sur la tereno de la Esperanto-muziko. Tamen pro sia freŝa sono kaj alta kvalito la albumo ja meritas atenton de la Esperantaj muzikemuloj, speciale de tiuj, kiuj interesiĝas pri tradiciaj muzikaj ĝenroj.

Paŭlo Moĵajev

La disko estas mendebla ĉe Vinilkosmo

Ĉi tiu recenzo aperis en la marta kajero de La Ondo de Esperanto (2012).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2012, №3.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2012/02/209amindaj/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperanto-Kulturo, Recenzoj kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi