Verda salato sur bela plado

Sen Rodin. Nu, kaj do?: Rakontoj, raportoj, recenzoj, revoj. – Kluĵo: Exit, 2010, – 160 p.

Sen Rodin: Nu kaj doSen Rodin estas plumnomo de la malnova itala esperantisto (ekde 1940, kiam li estis okjara) Filippo Franceschi. Nu, kaj do estas lia dua libro, kaj la unua aperis nur en 2007 (Bildoj pri norda lando).

En tiu ĉi libro li kolektis ĉion, kio aperis elsub lia plumo (aŭ klavaro) dum lastaj jaroj. Rezulte sub unu kovrilo troveblas beletraĵoj fikciaj (kaj eĉ fantastaj, kiel Perdita ŝanco kaj La terno), rakontoj, bazitaj sur rememoroj kaj vivosperto (Sekso en la scienca liceo, La ŝtelo-manao k.a.), literaturologiaj skizoj (La aventuroj de Pinokjo), meditoj pri Esperanto (Nu, kaj do?, Gramsci kaj Esperanto, Esperanto k.a.). Unu el la gravaj temoj, kiuj elvokas ĉe la aŭtoro indigniĝon kaj sarkasmon en kelkaj eseoj, estas burokrataj reguloj kaj senanimaj oficistoj (Sankta Maria, Moderna poŝto). Unu eseo estas eĉ nekutimforma nekrologo pri Madeleine de Zilah (Silanverinoj), verkita en la formo de fajna poezieca fantasta skizo… Kelkaj pecoj (Kluĵo, Arboj) estas dediĉitaj al Rumanio – kiu, kiel eblas kompreni, fariĝis lastatempe la dua propra lando por la aŭtoro.

La miksaĵo el pecoj de diversaj ĝenroj konsistigas, tamen, iun koheran tuton, kiu prezentas la animon kaj pensmanieron de malnova arda esperantisto, kun certa verda mondkoncepto kaj firmaj konvinkoj kaj, samtempe, poezieca rilato al ĉio ajn. Tial la bunta divers-speca “salato” neatendite aspektas tute organika!

Nepre indas laŭdi la fluan kaj belan lingvaĵon. Plezuras legi. Nur unu makuleto ekzistas ĉi-rilate: la aŭtoro konstante uzas la misteran ekstervortaran vorton “kozo”. Laŭ la kunteksto ĝin plej ofte (sed ne ĉiam!) eblas interpreti kiel “okazaĵo”, “afero”, “evento”… Sencon enkonduki ĝin (des pli sen klarigoj) mi ne trovas, kaj por la ruslingvano tiu stranga neologismo sonas terure ridinde!

Necesas aparte laŭdi la aspekton de la libro. Kutime niaj libroj entenas nur nudajn tekstojn. Tiu ĉi libro, male, estas ne nur aranĝita kun bona gusto, sed ankaŭ ornamita de originalaj profesinivelaj ilustraĵoj far Serena Franceschi. Tial la libron agrablas ne nur legi, sed eĉ simple teni en la manoj. Do, tre impona estas la plado, sur kiu “la salato”estas prezentata de la aŭtoro.

Ĝenerale, la libro estas rekomendenda por ĉiuj legantoj, kiujn interesas Esperanto-kulturo entute, aparte al tiuj, kiuj ŝatas legi kaj iom mediti pri la legitaĵo.

Nikolao Gudskov

Ĉi tiu recenzo aperis en la februara kajero de La Ondo de Esperanto (2012).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2012, №2.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2012/02/208recenzo2/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperanto-Kulturo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi