Interreta tempovojaĝado

Ĉiu, kiu havas sperton pri kreado/prizorgado de retejoj scias, ke la laboro ne finiĝas per lanĉo de la retejo kaj per aldonado de novaj tekstoj. Modernaj teknologioj rapidege evoluas, progresas kaj oni devas sekvi ilin – daŭre prizorgi kaj plibonigi sian retejon ankaŭ el la teknika flanko. Lasi retejon sen ŝanĝoj dum kelkaj jaroj povus signifi, ke por novaj interret-uzantoj ne plu ĉiu enhavo restos atingebla kaj legebla senprobleme.

Ekzemple, la retejo de slovakaj esperantistoj www.esperanto.sk “dormis” dum pluraj jaroj – mankis rimedoj por prizorgi ĝian aspekton, por renovigi ĝin – kaj kvankam la enhavo restis alirebla, ĝeneralaj postuloj kaj bezonoj ŝanĝiĝas. Ni sentis bezonon renovigi ĝin, doni al la retejo pli modernan, “malpezan” aspekton.

Antaŭ nelonge la revo realiĝis kaj okazis kompleta rekonstruo. Sed post iom da tempo la situacio ripetiĝos: kio hodiaŭ ŝajnas al ni nova, moderna, perfekta, post mallonga tempo iĝas malnova, arkaika. En la interreta mondo 5–10 jaroj estas ege longa tempo.

Guglo en decembro 1998

Rememoru nur, kiel retpaĝoj aspektis antaŭ tiu tempo. Kiel aspektis Guglo en siaj komencoj, Youtube, Vikipedio, Lernu!… Se vi ne plu memoras, refreŝigu vian memoron per paĝar-arkivoj: datumbazoj de miliardoj da paĝoj, konservitaj malnovaj retejoj de antaŭ multaj jaroj.

Ekzemplo estas la servo WayBack Machine, per kiu vi povas rigardi historion de retejoj, eĉ tiuj ne plu ekzistantaj. La servon prizorgas neprofita organizo Internet Archive kaj la arkivo enhavas milionojn da retpaĝoj, arkivataj ekde la jaro 1996 ĝis nuntempo.

Lernu! en februaro 2003

Kiel uzi la servon?

Ĉe la ĉefpaĝo http://www.archive.org/ (en la sekcio “Web”) entajpu la adreson de la retejo, kies historion vi deziras rigardi (pli precize: rigardi, kiu enhavo troviĝis en la konkreta domajno dum la jaroj). Aperas kalendaro kun tempolinio, sur kiu vi povas serĉi deziratan daton. Koloraj markoj indikas, ke por tiuj ĉi datoj disponeblas arkivaĵo.

Ni rigardu la menciitan www.esperanto.sk. Por ĝi aperas kalendaro ekde 1998. Post klako sur la jaro 1998 ni ekscias ke ekzistas arkivaĵoj por la 3a kaj 12a de decembro. En la unua arkivaĵo troviĝas paĝo de la revuo Esperantisto Slovaka. Poste aperas anstataŭ tio reklamo pri tradukistaj servoj. Ekde oktobro 2003 ekaperas la aspekto, kiu restis ĝis aprilo 2011, kiam okazis kompleta rekonstruo. Kvankam la paĝoj ofte aperas sen bildoj, la servo transportas nin en pasintecon kaj donas al ni belan imagon pri la tuta evoluo de retejo.


Danke al interret-arkivoj ni povas rigardi multajn famajn, hodiaŭ ne plu ekzistantajn paĝarojn. Tiel troveblas arkivaĵo por eLibrejo de Franko Luin (tamen la elektronikaj libroj ne plu atingeblas per arkivo), aŭ la retportalo Ĝangalo funkciinta ĝis 2008. Aŭ scivolemuloj povas rigardi, por kio servis la domajno esperanto.com pasintece, ĝis kiam ĝi estis aĉetita por “Esperanto-komunumo”.

Ne opiniu ke la afero havas nur “nostalgian” utiligon. La arkivoj helpas konservi nepresitajn dokumentojn kun kultura, historia kaj arta valoro por postaj generacioj, konservi la plej diversajn konojn kaj informojn.

Tamen atentu pri alia flanko de la konservado – plene konsideru sekvojn de publikado de ajnaj personaj informoj ĉe interreto! Ne kredu, ke la informoj post ŝanĝo de retej-enhavo malaperas por ĉiam…

Katarína Nosková

Ĉi tiu artikolo aperis en la februara kajero de La Ondo de Esperanto (2012).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2012, №2.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2012/02/208ei/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi