Komercaj interŝanĝoj: ne al la dolaro fare de Ĉinio kaj Japanio. Kulturaj interŝanĝoj: ne al la angla fare de Eŭropo.

Deklaro de Giorgio Pagano, sekretario de la Esperanto Radikala Asocio

Kiel Radikaluloj ni ĉiam rigardis kun kontraŭemo ĉiujn monopolojn. Pro tio ni pozitive rigardis al Ĉinio kaj Japanio, kiuj decidis forlasi la dolaron por siaj komercaj kaj financaj interŝanĝoj. Sed nun oni devas ankaŭ forlasi la anglan por la kulturaj interŝanĝoj.

Ne estas plu eble sekurigi al la anglo-usona mondo vivi per rento: dolaroj venditaj al la mondo, kies reala kosto estas tiu de papero, inko kaj tipografio; lingvo, kies reala kosto estas nula, konsiderinte ke ĝi estas ilia denaska lingvo.

Eŭropo estas, anstataŭe, ĉiam plu submetata al la superregado de la angla kaj ekonomie atakata, ĉar ĝi komencis erodi, per la eŭro, la mondan monopolon de la dolaro.

La eŭropaj patriotoj devas batali por la sendependeco for de la angla kiel lingvo por la interŝanĝoj, same tiel oni faris sur la ekonomia fronto iniciatinte la eŭron, sola supernacia mono en la mondo, kiu, ne hazarde, estas nun atakata fare de la merkatoj kaj de la anglo-usonaj povoj, por miskreditigi ĝian valoron kaj ĝian kreskantan gravecon je internacia nivelo. Nur elirante de la jam strekita sulko de la angla, kiu diskriminacias ĉiujn ne denaskajn parolantojn en ĉiu kadro, ekonomia, kultura kaj labora, kaj iniciatante Esperanton kiel eŭropan federalan lingvon, estos eble havi Eŭropon, kiu forĝu sian sorton.

http://www.democrazialinguistica.it/eo/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Mondo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , . Legosigni la fiksligilon.

1 respondo al Komercaj interŝanĝoj: ne al la dolaro fare de Ĉinio kaj Japanio. Kulturaj interŝanĝoj: ne al la angla fare de Eŭropo.1

  1. CindyMcKee diras:

    Mi citas: “La eŭropaj patriotoj devas batali por la sendependeco for de la angla kiel lingvo por la interŝanĝoj, same tiel oni faris sur la ekonomia fronto iniciatinte la eŭron, sola supernacia mono en la mondo,”

    Iu, kiu ne volas la anglan kiel internacian lingvon, ĉar ĝi estas la lingvo de superreganta lando, ne volus la eŭron kiel tutmondan perilon de monaj interŝanĝoj. La eŭro estas regiona valuto, do tio favorus eŭropanojn, same kiel la nuna uzo de la dolaro favoras usonanojn.
    La fakto ke la dua kaj tria plej viglaj ekonomioj decidis malligi sin de la dolaro kiel perilo inter si, diras multon pri la sanstato de la plej granda ekonomio.
    Se Usono vere (kaj ŝajnas, ke jes) dekadencas, tio detruos la tielnomatan “perfortan akcepton” de angla, cetere kaj flanke.
    Sed kial iu volu ke unuiĝinta Eŭropo iĝu nova monopolo? Ĉu ĉar laŭ Giorgio Pagano tio temus pri “mi”, anstataŭ “ili”? Kiam vi estas la plej potenca, tio estas ĉiam bona afero, ĉu ne? Por ‘eŭropaj patriotoj’, estus bele.
    Angla iĝis la lingvo de Usono pro la eŭropa ‘forĝo de sia sorto’ uzante la reston de la mondo kiel amboson.
    Mi ne volas ke Esperanto iĝu la lingvo de tiu samkonduta martelo.

    Laste, se Esperanto iĝus internacia aŭ supernacia lingvo, ĝi iĝus denaska lingvo por multaj. Estas logika penso, ke multaj gepatroj instruus Esperanton al la infanoj. Do tio estas nur mallongdaŭra avantaĝo al lingvo kiu nun apenaŭ havas denaskajn parolantojn.

Respondi