La 20an de januaro 2012 en la Armea Hospitalo en Prago forpasis fama esperantlingva poetino
Eli Urbanová
(1922–2012)
Ŝi naskiĝis la 8an de februaro 1922 en la ĉeĥa urbo Čáslav kiel Eliška Vrzáková. Ŝi studis en pedagogia instituto kaj, post abiturientiĝo, en 1941 ŝi instruis muzikon en privata lernejo de Štefo Urban. En 1942 ili geedziĝis, sed en 1955 divorcis kaj Eli transiris al popollernejo. En 1965 ŝi fariĝis edukistino de junularo. En 1975 ŝi eldonis ĉeĥlingvan pedagogian helpilon por edukistinoj.
En 1940 librovendisto Malý en Čáslav eldonis ŝian ĉeĥlingvan poemaron Zrcadlo (Spegulo) sub pseŭdonomo Eliška Doubravská. Ĝi estis ŝia unua poezia provo.
En 1942 Eli kaj Štefo akompanis muzike aktoron Karel Höger, kiu informis ilin pri Esperanto, ĉar li antaŭ la milito aktoris en Verda Stacio de Brno. Sed nur en 1948 ili ambaŭ esperantistiĝis, en 1949 aliĝis al EK Praha kaj 1950 ekzameniĝis pri lingvo-scio. Tiam ili komencis verki esperantlingve. Inter la jaroj 1952-1977 Eli Urbanová estis 10-foje premiita en diversaj belartaj konkursoj.
En 1956 Julio Baghy vizitis Pragon, ili interkonatiĝis kaj rezulto estis poemaro Nur tri kolorojn (1960) eldonita de Stafeto kun antaŭparolo de Baghy.
Sekvis ŝiaj poemaroj El subaj fontoj (ĈEA, 1981), Verso kaj larmo (Iltis, 1986), Vino, viroj kaj kanto (Fonto, 1995), Peza vino / Těžké víno (KAVA-PECH, 1996, enĉeĥigis Josef Rumler), El mia buduaro (Fonto, 2001), Rapide pasis la temp’ (KAVA-PECH, 2003) kaj Prefere ne tro rigardi retro (KAVA-PECH, 2007). Ŝia sola romano Hetajro dancas (Fonto, 1995) estas aŭtobiografia kaj ricevis premion OSIEK en 2001.
En 2003 okazis en Prago Internacia Esperanto-Konferenco de OSIEK “Intimaj temoj en Esperanto-beletro” inspirita de ŝia verkaro kaj ankaŭ parte dediĉita al ŝiaj vivo kaj beletro. Aperis prelegaro samnoma (KAVA-PECH, 2005) kun ŝia detala biografio.
En 1969 ŝi instruis Esperanton en Barlastono kaj gvidis Esperanto-kurson por komencantoj en la gazeto Pionýrská štafeta (Pionira stafeto, gazeto por geknaboj).
En la jaroj 1986–1995 ŝi membris en la Akademio de Esperanto. En 1990 ŝin akceptis ankaŭ la ĉeĥa verkista asocio Obec spisovatelů. Honoran membrecon de ĈEA ŝi ricevis en 1982, de UEA en 1996.
Miroslav Malovec
La redakcio de La Ondo kaj Sezonoj funebras kaj kondolencas.
Ĉe represo bonvolu indiki la fonton
https://sezonoj.ru/2012/01/eli-urbanova-forpasis/