El “Mia Jarcento” de Günter Grass

GrassEn 1999 aperis Mia jarcento de Günter Grass — cent mallongaj rakontoj, mozaikeroj de la dudeka jarcento. El malsamaj perspektivoj aperas malsamaj personoj: simpatiaj kaj malsimpatiaj, krimuloj kaj viktimoj, viroj kaj virinoj. Tiuj rakontetoj ligiĝas intime kun la germana historio, kaj finfine el la bunta ĥaoso aperas plena bildo de nia dudeka jarcento.
Jam dek ĉapitroj el Mia jarcento de la nobel-premiito Grass aperis en La Ondo de Esperanto, elektite kaj tradukite de Wolfgang Kirschstein.
Nun ni proponas la dek-unuan eron, pri Georg Heym.

1912

Kvankam mi gajnis mian vivpanon kiel bordogardisto ĉe la akvoadministracio en Potsdamo, mi tamen verkis poemojn, en kiuj krepuskis la fino de la mondo, kaj la morto plenumis sian oficon, do mi estis preta al ajna hororo. Tio okazis meze de januaro. Du jarojn antaŭe mi unuafoje spertis lian prezenton en la kazino Nollendorf, kie dum merkredoj renkontiĝis la Nova Klubo en Kleist-strato. Poste pli ofte, ĉiam kiam eblis la longa vojaĝo. Miaj sonetoj apenaŭ kaptis atenton, sed li ne estis preteraŭskultebla. Poste mi spertis lian vortpovon en la Novpatosa Kabaredo — ankaŭ Blass kaj Wolfenstein ĉeestis. En bruantaj kolonoj la versoj preterpasis. Marŝo de monotonaj monologoj, kondukanta rekte al la buĉejo. Sed poste la infaneca giganto eksplodis. Estis kiel la erupcio de Krakatoa en la antaŭa jaro. Tiam li jam verkis por L’ Ago de Pfemfert, ekzemple tuj post la plej aktuala Maroka krizo, kiam la tuta situacio estis malcerta kaj ni jam aŭdacis esperi, ke ni baldaŭ ekbatalos, li verkis la poemon La milito. Mi ankoraŭ aŭdas: “Sennombre la kadavroj en la fragmito etenditaj / de l’ birdoj de la morto blanke kovritaj”. Entute blanka kaj nigra estis liaj favoratoj, speciale blanka. Ne estis miraklo, ke sur la rivero Havel, jam de monatoj frostiĝinta, sur la senlime irebla blanka surfaco, troviĝis tiu nigra truo, kvazaŭ atendante lin.

Kia perdo! Sed kial, ni demandis nin, la Vossa Ĵurnalone aperigis nekrologon pri li? Nur mallonga notico: “Marde posttagmezereferendario d-ro Georg Heym kaj kandidato de la jurista fakultato Ernst Balcke dum glacikurado vid-al-vide al Kladow falis en truon, kiu estis hakita por akvobirdoj”.

Nenio plu. Sed tio pravas. Ni rimarkis la akcidenton de la insulo Schwanenwerder. Mi de la akvoadministracio kaj mia asistanto kune kun kelkaj glacikurantoj atingis la danĝeran lokon, sed ni trovis nur, kiel evidentiĝis poste, la bastonon de Heym kun la elegante ornamita kapeto kaj liajn gantojn. Eble li volis helpi la falintan amikon kaj same falis sub la glacitavolon. Aŭ Balcke tiris lin kun si. Aŭ ili ambaŭ volis morti kune.

Krome la Vossa menciis, kvazaŭ tio estus grava, ke li estis filo de eksa armea advokato Heym, loĝanta en Reĝovojo 31 en la kvartalo Charlottenburg. La patro de la mortinta kandidato Balcke estis bankisto. Sed nenio, neniu vorto pri la motivoj, kiuj logis la du junulojn intence forlasi la sekuran glacivojon, markitan per pajlofaskoj kaj bastonoj. Nenio pri la interna mizero de nia, jam tiam, perdita generacio. Nenio pri la poemoj de Heym. Ja la juna eldonisto Rowohlt eldonis liajn poemojn. Post nelonge devintus aperi liaj rakontoj. Nur en Berlina Tagĵurnalo post la raporto pri la akcidento estis mencio, ke la droninto ankaŭ aktivis literature kaj antaŭnelonge aperigis volumon da poemoj La eterna tago. Spuroj de bela talento estis rimarkeblaj. Spuroj! Ridinda estas tio.

Ni de la akvoadministracio partoprenis la serĉadon de la kadavro. Miaj kolegoj ja mokis min, kiam mi konstatis, ke liaj poemoj estis “terure eminentaj” kaj citis liajn plej freŝajn versojn: “La homoj staras fronte en la stratoj / kaj gapas al la gravaj ĉiel-markoj”, — tamen ili ne laciĝis jen kaj jen haki truojn en la glacio de Havel kaj per la tiel nomataj mortoankroj traserĉi la grundon. Kaj mi, apenaŭ reveninte al Potsdamo, verkis la poemon Mortoankro, dediĉe al Heym, kiun Pfemfert komence volis aperigi, sed poste resendis ĝin kun bedaŭro al mi.

Je unu jaro pli junan Balcke, kiel rapidis notici la Krucĵurnalo, rimarkis fiŝkaptisto tra la glacio en Havel. Li hakis truon en la glacio kaj prenis la kadavron per ŝiphoko. Balcke aspektis paca. Sed Heym altiris, kiel embrio, la piedojn al la korpo. Konvulsia, la vizaĝo distordita, la manoj frotvunditaj. Kun sketŝuoj sur la piedoj li kuŝis sur la krustiĝinta glacio. Nur de ekstere li estis fortika bubo, sed interne li estis disŝirata de la konflikto inter diversaj voloj. Li, kiu abomenis ĉion armean, kelkajn semajnojn antaŭ la morto kandidatiĝis kiel volontulo ĉe la unua Alzaca infanteria regimento en Metz. Samtempe li estis plena de planoj en tute alia direkto. Li volis, kiel mi scias, verki dramojn…

Tradukis el la germana Wolfgang Kirschstein

Notoj

Grass nur pale redonas la sintenon de la generacio antaŭ la Unua Mondmilito, kiu abomenis la burĝajn valorojn. Kelkaj (ankaŭ la fikcia rakontanto de 1912) atendis la militon por forigi la malnovan ordon, sed kiam okazis la milito, ili spertis, ke la reala kaj literatura hororoj estas malsamaj aferoj. Apokalipso kaj morto estis centraj temoj de tiuj verkistoj, kiel montras la titolo de la antologio La krepusko de l’ homaro (1920).

1. La Nova Klubo estis fondita en 1909. Georg Heym (1887-1912), aŭtoro de ĉ. 500 poemoj, aperis en la klubo en 1910. Ernst Balcke (1887-1912) ankaŭ havis kontaktojn kun tiu klubo. La Novpatosa Kabaredo kreskis el tiu klubo. Ernst Blass (1890-1939) kaj Alfred Wolfenstein (1888-1945) verkis en ekspresionisma stilo.

2. L’Ago, redaktita de Franz Pfemfert (1879-1954), aperis inter 1911 kaj 1932. La redakcia linio estis maldekstre de la socialdemokratoj.

3. La dua krizo en Maroko okazis en 1911 kaj estis plia paŝo de la Germana Regno al la Unua Mondmilito.

4. Ernst Rowohlt (1887-1960) fondis gravan eldonejon.

5. Alzaco de 1871 ĝis 1919 estis sub la administrado de Germanio.

Ĉi tiu ĉapitro aperis en la januara kajero de La Ondo de Esperanto (2012).
Represo malpermesita.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Beletro, Kulturo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi