UEA prepare al la 125a jubileo de Esperanto

Per sia mesaĝo je la ĵusa Zamenhof-tago la prezidanto de UEA, prof. d-ro Probal Dasgupta, malfermis la jubilean jaron de la 125-jariĝo de Esperanto. Lige kun tio la Estraro de UEA nomumis internacian laborgrupon por kunordigi la preparojn por la jaro.

La laborgrupo nomiĝas “Laborgrupo por la 125-a jubileo de Esperanto” kaj ĝi klopodas kunplekti kunlaborantojn el ĉiu parto de la Esperanto-komunumo. Kiel ĝia kunordiganto estis elektita la antaŭa prezidanto de UEA d-ro Renato Corsetti. Pri la speciala agado “Kurso 125” respondecas en la laborgrupo Stefan MacGill, prezidanto de ILEI. La preparojn por la informa agado speciale lige al la Esperanto-tago en 2012, la 26a de julio, gvidos la brita informaktivulo Brian Barker. La jubilean agadon en Afriko kunordigos Adjé Adjévi el Togolando kaj tiun en Azio Lee Jung-kee el Korea Respubliko.

La anoj de la laborgrupo estas nomataj fondo-membroj. Ili rajtos proponi al la Estraro de UEA pliajn membrojn, se estos tia bezono.

Gazetara Komuniko de UEA

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi